Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Forpasis Josip Štajcar
Verkita de Radenko Milošević   
22/05/2013

stajcar.jpgProf. Josip Štajcar, la membro de UZE, forpasis en Petrinja la 16-an de majo 2013.

Kiam mi konatiĝis kun la forpasinta amiko Joža? En la jaro 1970 ni kune soldatservis kiel flegistoj en la tiama kazerno en Našice, la urbo de la kroata komponistino Dora Pejačević. La porflegista kurso daŭris preskaŭ duonjaron, sed ni trovadis tempon por kuntrinki kaj babili ankaŭ eksterkazerne. Kaj ne nur tion! Ni kunlaboris en la tiamaj armeaj gazetoj kaj preparadis ĉiusemajnan radioelsendon por la soldatoj. La krono de nia amikumado estis la decido kun multaj aliaj soldatoj lerni Esperanton. Mi estis la kursgvidanto laŭ la lernolibro de Dušan Maruzzi. Por la gazeto de zagreba armea distrikto li verkis la artikon  titolitan “Esperanto en la kazerno”.

 Kiel profesoro pri matematiko kaj fiziko, li estis tre bone akceptita ne nur inter la kolegoj, sed ankaŭ inter gelernantoj en Petrinja. Lia kono de fizikaj eventoj, speciale ĉar li estis samurbano de la kroata naturciencisto kaj astronomo Oton Kučera, estis fame konata. Priskribi la urbon Petrinja kaj la militan tempon dum kiu li estis rifuĝinto, kaj mencii la problemojn post la reveno en la urbon, estus tre interese, sed pri la milito li evitadis paroli. Post la reveno li trovis sian domon komplete detruitan!

 
Internacia simpozio en Bulgario
Verkita de Boĵidar Leonov   
14/04/2013
kabaivanov.jpg

En Karlovo (Bulgario) daŭre estas organizataj  Internaciaj simpozioj “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA), kies ĉefaj organizantoj estas  AIS-Bulgario, Bulgara Esperanto-Asocio, Internacia Universitato Karlovo kaj la Regiona Estraro de la neesperantista organizo “Scienc-teknika Asocio”. La Simpozioj estas organizataj ĉefe de la esperantistoj, sed ilin partoprenas ankaŭ bulgaraj kaj eksterlandaj neesperantistaj scienculoj kaj fakuloj, kiuj prelegas kaj partoprenas la diskutojn.

 
Festivalo de Esperantaj kantoj
Verkita de Małgosia Komarnicka   
14/04/2013

Kanto estas ĉie. Ĝi akompanas nin hejme, en vendejo, sur strato, en buso… Ni volonte aŭskultas kantojn ne nur kiam ni estas lacaj, malgajaj kaj zorgoplenaj por renovigi niajn fortojn. Kanto helpas vidi kaj krei alimaniere la mondon, permesas revi aŭ transdoni niajn sentojn. Ĝi ankaŭ helpas akiri pli bonajn rezultojn dum lernado, ĉar lernantoj pli interesiĝas pri la prezentataj temoj. Kanto influas agrablan etoson de lernado kaj kreskigas emocian engaĝiĝon de partoprenantoj en la lernoprocezo. Tio permesas eĉ al nekuraĝaj lernantoj fariĝi pli kuraĝaj. La laboro kun kanto havigas ĝojon kaj kontenton al la lernantoj, do ni ne malhelpu ĉi agrablecon de kantado kaj instigu lernantojn lerni Esperantajn kantojn. Silezia Esperanto-Asocio kune kun vroclava Elementa Lernejo n-ro 9 invitas partopreni la konkurson EŬROPA FESTIVALO de ESPERANTAJ KANTOJ. La konkurso okazas ĉiujare maje (en ĉiu tria vendredo de majo). Estas du kategorioj: koruso aŭ grupo kaj solisto. Partoprenantoj: loĝantoj de Eŭropo. La aĝo de partoprenantoj: de 6 ĝis 18 jaroj. Ĉiu partoprenanto kantos du kantojn, kiujn li/ŝi deziras prezenti: unu en la lingvo Esperanto kaj alian en sia nacia lingvo (aŭ en alia). Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. Detala regularo troviĝas en la paĝaro de Silezia Esperanto-Asocio http://esperanto.wroclaw.pl/ aŭ rekte en la aparta paĝaro de la konkurso http://konkurso.europonto.org

 
Esperanto - genia projekto aŭ stultaĵo?
Verkita de Mato Špekuljak   
17/03/2013
eosekcija1-2mala.jpg

La 16-an de marto 2013 en ejo de Rusa nacia komunumo en Zagreb (str. Trnjanska 35, Zagrebo), Esperanto-sekcio de la kroatia Societo por la rusa lingvo kaj kulturo http://www.ruskijezik.info/esperanto okazigis aranĝon por esperantistoj kaj neesperantistoj interesiĝantaj pri "rusaj Esperanto-temoj". Oni prezentis la unuan libron pri Esperanto el jaro 1887, kiun L. L. Zamnehof publikigis en Varŝavo (estinta tiam kadre de la Rusia imperio) kaj en la rusa lingvo.

 
Societaj reprezentantoj renkontiĝis en Sisak
Verkita de Josip Pleadin   
05/03/2013
sisak.jpg

La 2-an de marto  2013 en Sisak, invititaj de la tiea Esperanto-societo, renkontiĝis reprezentantoj de 6 kroatiaj Esperanto-societoj en sia dua kunveno, por diskuti la proponitajn ŝanĝojn de la Statuto de Kroata Esperanto-Ligo, sed ankaŭ por pritrakti multajn akumulitajn problemojn de la landa asocio. La kunvenon partoprenis Marija Jerković (Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto - UPE, Zagreb), Nenad Margetić (Bjelovara esperantista societo), Radenko Milošević (Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj - UZE), Josip Pleadin (Dokumenta Esperanto-Centro - DEC, Đurđevac), Zdenka Polašek (Bjelovara esperantista societo), Srećko Radulović (Esperanto-societo “Sisak”), Stjepan Žarina (Esperanto-societo "Mondo paca", Velika Gorica) kaj Anto Mlinar (prezidanto de Kontrolkomitato de Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo). La kunveno pasis en agrabla atmosfero, kvankam oni tuŝis ankaŭ malagrablajn temojn. La kunvenintoj konkludis:

 
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Junio 2013
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
27 28 29 30 31 1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
Partneroj
Hrvatski fokus
Grafokom
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Megatrade
Pastor
Hrvatski esperantski forum
Facebook grupoj
E s p e r a n t o 
Esperanto Grupo 
Eŭropo Esperanto 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
22°C
Zagrebo 22°C | Dubrovnik 27°C | Loŝinj 29°C | Osijek 20°C | Pula 21°C | Rijeka 31°C | Split 22°C | Zadar 20°C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
19.06.2013
Meza
AUD AUD
1
5,274278
CAD CAD
1
5,468733
CZK CZK
1
0,290684
DKK DKK
1
1,000079
HUF HUF
100
2,553036
NOK NOK
1
0,971585
SEK SEK
1
0,861457
CHF CHF
1
6,063383
GBP GBP
1
8,732436
USD USD
1
5,578730
EUR EUR
1
7,460993
PLN PLN
1
1,753836
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag 23%United States
Croatia/Hrvatska flag 13%Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag 7%Russian Federation
Germany flag 5%Germany
Ukraine flag 5%Ukraine
Poland flag 2%Poland
France flag 2%France
Netherlands flag 2%Netherlands
Brazil flag 1%Brazil
Latvia flag 1%Latvia
China flag <1%China
United Kingdom flag <1%United Kingdom
Luxembourg flag <1%Luxembourg
Seychelles flag <1%Seychelles
Sweden flag <1%Sweden
Japan flag <1%Japan
Serbia flag <1%Serbia
Italy flag <1%Italy
Israel flag <1%Israel
Belgium flag <1%Belgium
Romania flag <1%Romania
Lithuania flag <1%Lithuania
Czech Republic flag <1%Czech Republic
Hungary flag <1%Hungary
Belize flag <1%Belize
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 256
Ligiloj: 34
Trafoj: 1958601
RSS
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 107.21.156.140
Header Pic
left unten right unten