Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Kroatio
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Facebook
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Kontakto
Serĉilo
Tema menuo
Kroatio
Zagrebo
U Z E
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Por estiĝi registrita uzanto de la portalo bonvolu pri sia persona nomo, familia nomo kaj retpoŝta adreso sciigi administranton pere de Kontakto en Ĉefa menuo!
Kiu estas konektita?
Estas 3 vizitantoj konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Elsalutiĝo
Privataj mesaĝoj
Vi havas
0 novajn mesaĝojn
Babilejeto

zigchat v1.3.6 - author : Yann Sallou / http://www.utopiart.com - flashplayer 6 minimum

Nova en Forumo
Ŝercoj

  • Post trejnado diras kuristo:

    - Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?

    - Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...

    - Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.

    - Sed ŝi revenis!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.

    - Tute nature!

    - Ne ĉiuj, multaj artefarite!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Interparolas du frandemuloj:

    - Kio bongustas al vi plej multe?

    - Matenmanĝo ĉe alies edzino.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi ekedziĝis?

    - Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.

    - Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?

    - Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?

    - Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.

    - Elektran razaparaaton.

    - Kion...? ja vi estas nur naŭjara!

    - Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.

    - Ĉu li matene gimnastikadas?

    - Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

    - Pro la muziko tie.

    - Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

    - Tie oni ne havas bieron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Meditas sinjoroĉe la biero:

    - Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...

    - Do, praktike ĉio.

    - Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:

    - Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

    - Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!

    - Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?

    - La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?

    - Kial vi pensas tion?

    - Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?

    - Kion mi volis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.

    - Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?

    - Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

    Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

    -Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.

    - Kaj se ĝi ne pliboniĝos?

    - Tiam la edzino devos resti hejme.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...

    - Do plilongigu ĝin por vi!

    - Kiel, diru al mi.

    - Ellitiĝadu je la kvina!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?

    - Ŝi venis al mi surgenue...

    - Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?

    - Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Interparolas du direktoroj:

    - Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...

    - Jes, tio estas ŝia sola kvalito.

    - Ĉu la laboremo?

    - Ne, la ŝajnigado de laboremo!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?

    - Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.

    - Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

Ŝablonelektilo
ef_live2

Kroatio
Đurđevac - sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
02/09/2010
Verkita laŭ la informo de oficiala retejo de la Urbo Đurđevac
 
ImageLa longa Esperanto-tradicio, pluraj Esperanto-aktivuloj kaj la fakto, ke en Đurđevac troviĝas la plej granda kroata kolekto de Esperantaj materialoj, rezultis per ankoraŭ unu, por Esperanto grava institucio. En Đurđevac estas fondita Dokumenta Esperanto-Centro. Je iniciato de grupo de urbaj esperantistoj, en junio ĉi-jare okazis la fondkunveno kaj DEC estis registrita en la Registro de asocioj en Respubliko Kroatio la 16-an de julio, per kio ĝi fariĝis loko por multaj kaj diversaj Esperanto-aktivecoj.
Legi plu...
 
Kroato gajnis premiojn por poezio en la Belartaj konkursoj de UEA PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
02/09/2010
Image La inicatinto de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), Josip Pleadin el Đurđevac, gajnis la duan kaj la trian premiojn por originala poezio en Esperanto en la Belartaj konkursoj 2010 organizitaj de Universala Esperanto-Asocio. DEC informis, ke la unua premio en la poezia branĉo ne estis aljuĝita, kaj des pli granda estas la sukceso de Pleadin. Je la nomo de la aŭtoro, dum la solenaĵo en Havano (Kubo), kie okazis la ĉi-jara 95-a Universala Kongreso de Esperanto, la premiojn transprenis Spomenka Štimec, la sekretariino de Kroata Esperanto-Ligo. Kvankam premiojn en Belartaj konkursoj ofte ricevadis ankaŭ kroatoj, Pleadin estas la dua kroato vivanta en Kroatio, kiu ricevis premiojn por poezio. Ĝis nun la sola premiito estis Božidar Vančik el Varaždin en1951.
Legi plu...
 
Ni gratulas La tagon de la Venko! La tagon de hejmdankemo! V E N K O! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Prezidantaro de la Unuiĝo   
08/08/2010
ImageRememoro okaze de la 15-a jubileo kiam la kroatiaj milit-policaj fortoj da preskaŭ ducent mil bravuloj en 84 horoj liberigis kvinonon de la okupita ŝtata teritorio, batalintaj en la sepcent kilometra fronto

 Dankegon al chiuj falitaj! Ili vivos poreterne en niaj memoroj kaj koroj!

Legi plu...
 
Kroata nacia himno PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
13/12/2008

BELA NIA PATROLANDO*)

Bela nia ci patrujo
De herooj land’ karega,
Gloroplena Kroatujo
Estu ĉiam feliĉega!

Kara estas ci kaj glora,
Kara kiel ebenaĵo,
Kara kiel kampo flora,
Kara kiel sorĉmontaĵo.

Fluu Savo, Dravo fluu,
Nek Danubo ci laciĝu,
Kien monden fluas, bruas,
Ĉie ĉiu ajn sciiĝu:

Ni patrujon nian amas
Sunbrilante, ventmuĝante -,
Tombojn dum la mort’ plenigas,
Dum ni vivas korbatante!

Antun Mihanović (1796-1861)
*) Traduko: Mavro Špicer
Fonto: KROATAJ POEZIAĴOJ, 1912.

 

 
Gvozdansko – kroata forgesita heroeco PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
13/10/2008

ImageSieĝo de Gvozdansko ekde la 3-a de oktobro 1577

Ĉiam ekzistis grandaj kaj malpli grandaj bataloj, militoj, sieĝoj kaj bravecoj kun iliaj bravuloj. Iuj ĝisvivis aplaŭdon kaj neforgesecon. Aliaj malsamas! Iuj ekestis mondfamaj kaj aliaj estis eĉ forgesitaj en sia propra popolo kaj lando. Komparoj preskaŭ ĉiam estas nekonvenaj. Tamen! Ni meciu, ke tiel okazis kun la heroa defendo de la fortikaĵo Gvozdansko, kiu rapidege malaperis en turbulenta kroata historio. Nur la kroata politikisto kaj verkisto Ante Tresić- Pavičić priskribis la plej grandan eposon „Gvozdansko“ pri „la plej kavalira, brava kaj la plej nekredebla evento en la historio de la homaro“. La eposo estis finita en jaro 1940 kaj publikigita apenaŭ en jaro 2000.

Legi plu...
 
La unua diĝitigita gazeto en Kroatio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
09/10/2008

Komence de junio ĉi-jare en Kroata ŝtata arkivo en Zagrebo estis prezentita interreta portalo "Kroata kultura heredaĵo" (www.kultura.hr), interreta kolektejo de arkivaj, bibliotekaj kaj muzeaj diĝitaj kolektoj kaj diĝitigitaj materialoj. Elstaran lokon en tiu portalo okupas ankaŭ la unua diĝitigita gazeto en Kroatio - "Glas Podravine". Pri la portalo la kulturministro mr Božo Biškupić diris, ke la celo de ĉi-tiu portalo estas diskonigo de kroata kultura heredaĵo per uzado de la plej modernaj teknologioj kaj procedoj de diĝitigo, per kio Kroatio aliĝis al landoj kiuj certigas la plej vastan alireblon al sia kultura heredaĵo pere de interreto. La projekton realigas Ministerio pri kulturo kunlabore kun Nacia kaj universitata biblioteko, Kroata ŝtata arkivo kaj Muzea dokumenta centro. La regiona Biblioteko "Fran Galović" el Koprivnica, kandidatiĝis por ricevi subtenon por diĝitigo de la plej malnova gazeto de sia regiono, kiu kontinue aperas ekde 1950. La kunlaborantoj de la projekto estis Muzeo de urbo Koprivnica kaj la entrepreno "Glas Podravine", kaj finance ebligis ĝin Minstero pri kulturo kaj la Urbo Koprivnica.

Legi plu...
 
Header Pic
left unten right unten