Libro pri matematiko prezentota en "Interliber" |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
12/11/2012 |
Davor Klobučar, diplomita profesoro pri matematiko el Osijek, vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, prezentos sian libron "Matematika naša svagdašnja" (Matematiko nia ĉiutaga) dum la 35-a zagreb librofoiro "Interliber".
La libroprezento okazos sabaton, la 17-an de novembro 2012, je la 17h00 en la pavilono 6 de la Zagreba foiro. Temas pri 730-paĝa libro eldonita de la zagreba eldonisto "Elemental", interesa kombinaĵo de la populara kaj serioza matematikoj.
Unuamomente imagita kiel libro por mezlernejanoj kiuj komencis varti intereson pri matematiko, ĝi estas interesa ankaŭ al studentoj (de teknikaj fakultatoj kaj de matematiko mem), al instruistoj de matematiko en elementaj kaj mezlernejoj, inĝenieroj kaj hobiuloj.
|
|
Mortis la aŭtoro de “Wakajtapu” |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
29/10/2012 |
Joža Horvat, la fama kroata verkisto, forpasis en Zagrebo la 26-an de oktobro 2012 en sia 98-a vivojaro.
Li naskiĝis en 1915 en Kotoriba, kaj en sia riĉa verkista kariero li verkis romanojn, dramojn, rakontojn, filmscenarojn, artikolojn kaj radiodramojn. Liaj verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, inkluzive Esperanton.
Li plurfoje gastis inter esperantistoj, kaj lia romano “Wakajtapu” (pere de la Esperanta traduko de Zlatko Tišljar), estis tradukita ankaŭ en la ĉinan kaj bengalan.
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
08/10/2012 |
Omaĝe al ĉiuj pereintoj en la Patrolanda milito, okaze de la Tago de sendependeco de Respubliko Kroatio, la 8-an de oktobro.
|
|
La Glagolica kay la Cirillica alfabetoy |
|
|
|
Verkita de A. A. |
13/09/2012 |
EN LINGVO IDO
Efemera alfabeto, poste nomata Glagolico, rezultis el la iniciato de du fratoy, Konstanteno, episkopo sub la nomo Cirillo (826-869), kay Metodo, arkhiepiskopo de Moravio (815-884). Tamen notindas, ke Slavazho yam pli frue skribijis yen per mayuskla Greka, yen per Latina alfabeto.
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
06/08/2012 |
La legendo pri Veronika de Desinić estas unu el inter multaj en la mondo pri malpermesitaj amoj, simila al tiu pri Romeo kaj Julia aŭ tiu, priskribita en la opereto „Madame Buterfly“. En pitoreska vilaĝeto Desinić montsube de la kastelo Veliki Tabor, en la dekkvina jarcento vivis bela vilaĝanino Veronika. La kastelon mastrumis potenca banuso de Kroatio, grafo Herman la Dua de Celje, samtempe eŭropa potenculo.
Juna kaj belstatura lia filo Friedrich, rajdinte tra la patra bieno, ekvidis la belulinon. Li tuj enamiĝis. La amindumado de la gejunuloj ne tro plaĉis al la patro, kiu kontraŭstaris ilian amon. La junaj geamantoj persistis kaj fuĝis al la kastelo Friedrichstein en Slovenio, proksime de la limo al Kroatio, en regiono de Gorski Kotar. La bela kastelo kun siaj muroj estis konstruita kiel ĉasdomo por la junulo, pro kio ĝi ricevis ankaŭ la nomon. En la kastelo protektita per dikaj muroj, ĉirkaŭita per bela naturo kaj riĉeco da sovaĝaj bestoj kaj birdoj, la geamantoj okazigis sian geedziĝan feston. Bedaŭrinde, ilia feliĉo ne daŭris longe.
|
|
Verkita de Redakcio |
12/12/2011 |
Sinjorino Vida Jerman, nia kroata kaj mondkonata esperantista neanstaŭigebla aktorino foriris la 10-an de decembro al la eterneco.
Ŝia rolo en kroatia kaj monda esperanto-movado estis grandega.
La roloj, projektoj kaj artistaj atingoj de nia Vida estis sennombraj pri kio ŝi ricevis multajn honorordenojn inkluzive
la ordenon de la prezidanto de la Respubliko Kroatio en la j. 1997.
|
|
|