Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Artikoloj
KIAM MORTAS HOMO, MORTAS PARTO DE LA MONDO RADENKO MILOŠEVIĆ (1943-2016) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/08/2016
ImageFama poeto skribis: “Kiam mortas homo, mortas parto de la mondo”. Sed la poeto silentis pri foriro de amikoj, tiuj plej proksimaj kaj plej karaj homoj, kiuj dumvive lasas grandan influon al ni kiel specialan trezoron kaj energion, kiu fortigas nin ankaŭ post ilia fizika foriro. Eĉ nura rememoro pri tiaj homoj konsciigas, kiom malgrandaj kaj sensignifaj estas homaj estaĵoj.
Hieraŭ mi perdis amikon ... Hieraŭ ni ĉiuj perdis samideanon, kaj lia familio la edzon, patron, avon ... La 23-an de aŭgusto 2016, je la 9h14 li lastfoje vokis min per sia poŝtelefono, tiu nia “varma telefonlinio”, per kiu ni diskutis, disputis, planis, plendis, ĝojis ... Li aludis nenian malbonaĵon, sed mi sentis, ke lia lasta “Ĝis” ĉe la fino estis alia, sen kutima entuziasmo. Antaŭ nelonge li revenis el la hospitalo, kie li restadis pro sia malnova malsano. Antaŭ pli ol dek jaroj li faris komplikan koroperacion en Germanio, sed la koro ne plu obeis lian laborritmon kaj leonan karakteron. Oni denove operaciis lin en Zagrebo, kaj li revenis hejmen por ripozi, resaniĝi kaj adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj. Nur du horojn post tiu interparolo, li forlasis la mondon de vivantoj.
 
ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO – LA KVARAN FOJON EN 2016 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Zdenka Polašek   
24/06/2016
ImageBjelovara esperantista societo invitas vin partopreni jam la kvaran renkontiĝon  "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kiu ĉi-jare okazos dimanĉe, la 23-an de oktobro, kiel esperantista kontribuo al la festado de Tago de la urbo kaj solenado de la 260-a datreveno de urbo Bjelovar.
La programo de la ĉi-jara aranĝo estos tradicie riĉa, kaj la ĉefa programparto estos dediĉita al mondvojaĝanto, esploristo, humanisto, esperantisto kaj amiko de bjelovaraj esperantistoj Tibor Sekelj. ...
 
MODESTULOJ FORPASAS SILENTE STANKO RUKELJ (1944-2016) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/06/2016
ImageKun granda malfruo mi eksciis, ke la 25-an de januaro 2016  en Majerje apud Varaždin (Kroatio) forpasis nia samideano STANKO RUKELJ (1944-2016). La enlanda esperantistaro nesufiĉe  konas la laboron de tiu tre modesta esperantisto, kiu neniam akcentadis siajn multnombrajn servojn kaj laborojn por Esperanto-movado. Li aktivis senbrue, sed pasie, kaj ni memoros lin pro lia aparta bonanima kaj kvieta karaktero. Ĝuste pro tiuj homaj kaj esperantistaj kvalitoj ni ne rajtas forgesi lin.
Li naskiĝis la 18-an de aprilo 1944 en Majerje, kie li pasigis la tutan vivon. Dum multaj jaroj li tre sukcese okupiĝis pri bovinbredado en la familia bieno. Sed liaj interesoj estis pli vastaj: li estis tre sperta komputilisto kaj kapabla esperantisto. La intereson pri Esperanto ...
 
IMPONA MEDICINA VORTAREGO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
24/06/2016
ImageSe aperas librego kun 3.200 paĝoj, kiu enhavas Esperanton, ĝi nepre devas elvoki intereson ne nur de la Esperanta, sed ankaŭ de la scienca kaj faka publikoj. Kaj ĝuste tia evento okazis en Kroatio. Post multaj sciloj kaj haribdoj, ĉe la eldonejo “Marka” en Velika Gorica, aperis OKLINGVA MEDICINA ENCIKLOPEDIA VORTARO, impona faka vortarego, kiu krom en la latina, kroata, angla, germana, franca, itala kaj hispana, samrange prezentas la medicinajn terminojn ankaŭ en la Internacia Lingvo Esperanto. Ĝia aŭtoro ...
 
Kvar societoj kune organizos INTER-FEST-on en Bjelovar 2017 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
07/06/2016
ImageINTER-FEST estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiun kune organizos Bjelovara Esperantista Societo (DEB), Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) el Đurđevac, Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto (UPE) el Zagrebo.
 
LIBROPREZENTOJ EN ZAGREBO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
15/03/2016
ImageLa Zagreba lingvistika rondo kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj (UZE) invitas vin partopreni la publikan prezenton de la kroatlingva verko de prof. d-ro sci. Velimir Piškorec kaj lia kunlaborantino Sanja Janković titolita "Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike" kaj ĝia Esperanta traduko "Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingva politiko", kiu okazos la 15-an de marto 2016 je la 19h15 en la ejo de Societo de universitataj instruistoj en Zagrebo, Hebrangova 17/I. Pri la libroj parolos prezidanto de UZE Radenko Milošević, ...
 
DINKO MATKOVIĆ (1925-2016) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
25/02/2016
ImageLa 24-an de februaro 2016 en Split forpasis en la 91-a vivojaro Dinko Matković, la lasta esperantisto el la adriatika insulo Hvar. Dinko Matković naskiĝis en Vrboska (insulo Hvar) la 10-an de junio 1925. Li diplomiĝis en la Supera pedagogia lernejo en Zagrebo, kaj kiel instruisto postenis en diversaj urboj. Al lernantoj li instruis la anglan lingvon, sed ekde 1946, kiam li aŭtodidakte ellernis Esperanton, la Internacia Lingvo fariĝis lia ĉefa temo por la tuta vivo kaj li instruis ĝin al lernantoj el Dubrovnik kaj Jelsa. Kun siaj lernantoj li partoprenis en la internacia lerneja korespondado “Grajnoj en vento”. Li estis membro de Esperantaj societoj en Zemun, Zagrebo, Dubrovnik kaj Split, en Dubrovnik eĉ societa prezidanto.
 
MONATA KUNVENO KUN INTERESA PROGRAMO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
15/02/2016
ImageEn la nova kunvenejo de UZE en Zagrebo, Radnički dol 1, la 13-an de februaro 2016 okazis monata kunveno kun riĉa programo. Je la 10h00 okazis mallonga kunsido de la reprezentantoj de kvar societoj (Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Unuiĝo de Prelegantoj de Esperanto, Dokumenta Esperanto-Centro kaj Bjelovara Esperantista Societo), dediĉita al intersocieta kunlaboro. Unu horon poste komenciĝis la programo, kiun ĉeestis trideko da personoj. Komence la prezidanto de UZE, Radenko Milošević, salutis la gastojn, ...
 
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 2-3 (32-33) 2015 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
10/02/2016
Image*** Resumo
Radenko Milošević: UZE havas novan kunvenejon
Josip Pleadin: Regula jarkunveno de UZE
*** Kroataj esperantistoj bezonas KRESKO-n
Josip Pleadin kaj Anton Mihelič: IAER - slovena-kroata renkontiĝo
Nicole Else: Mankis io por entuziasmigi min
Redakcia kompilo: Historio de la Esperanta literaturo
Davorin Jurač: Bogračfest en Lendava
*** Lingva kafejo en Zagrebo
*** Foiro de asocioj en Karlovac
*** Bibioteka apogo Bachrich al DEC
Luiza Carol: Rakonto pri maturiĝo kaj plifortiĝo
Redakcia kompilo: Scienca studo pri la kroata lingvisto Tomo Maretić
Zlatoje Martinov: Delikata emocieco kaj duonkaŝita dramo
...
 
Plu...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Posta > Fino >>

Rezultoj 1 - 129 de 315
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten