Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Artikoloj
Spomenka Štimec gastprelegis pri Tibor Sekelj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Krunoslav Puškar   
09/08/2012
 Spomenkaprelegas.jpg

Ĉu vi scias kiu estis Tibor Sekelj!? Membrojn de la novefondita Esperanto-societo ''Estonteco'' Križevci estis demandinta ĝuste tiun demandon kaj sukcese respondis ĝin profesorino Spomenka Štimec la 3-an de aŭgusto 2012, en la Urba Biblioteko ''Franjo Marković''. Per la informimpresa prelego pri unu el la plej interesaj kaj signiforiĉaj esperantistoj, s-ino Štimec solene malfermis la unuan prelegoĉenon en la freŝe refondita Esperanto-societo.

 
Propono korespondi PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Jurij Kivaev   
07/08/2012

Image

Mi estas 76-jaraĝa Ruso, eksa kuracisto kun sana menso kaj arda deziro okupiĝi pri filatelo.

Mia amata ĉevaleto estas francaj puraj (nestampitaj) poŝtmarkoj. Interŝanĝe mi proponas sovetajn poŝtmarkojn, dezirinde laŭ katalogo Yvert&Tellier (Francio). Mi proponas eventualan interŝanĝon per kovertoj de ordinara poŝto. Mi kun dankemo akceptos ajnan proponon rete korespondi. Mi povos esti utila al komencantoj por pliperfektigi nivelon de Esperanto. Certe, mi volonte skribos ankaŭ ruslingve, se mia eventuala korespondanto regas la rusan. Mi loĝas en respubliko Marij El, kies ĉefurbo estas Joŝkar-Olo (Ruĝa Urbo – mari-lingve).

Dankon pro Via klopodo helpi akiri por mi korespondant(in)on. Amike Jurij Kivaev.  

 

 
Lumdiske eldonita koncerto de Neven Mrzlečki PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
06/08/2012
Neven omotnica.jpgKiel kromprodukton de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, Dokumenta Esperanto-Centro eldonis lumdiskon kun komplete filmita koncerto de Neven Mrzlečki, okazinta la 23-an de junio 2012.
 
Neven estas ofta gasto de Esperantaj aranĝoj, sed ĝis nun malofte oni registris liajn koncertojn. Jen unu el tiaj registraĵoj por via ĉiutaga hejma ĝuado aŭ por prezentado al viaj kursanoj aŭ societanoj!
 
La repertuaro de la koncerto estas parte jam konata, sed grandparte tute nova, preparita por la 10-a kongreso kaj unuafoje prezentita en Koprivnica.

Prezo: 70,00 kunaoj / 9,60 eŭroj
 
La geedzoj Menegasso el Brazilo prelegis en Kroatio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
06/08/2012
  Aparecida-GilbertSisak.jpg

Sian ĉi-someran eŭropan vojaĝon Gilberto Menegasso kaj lia edzino Aparecida Mandarini Rodrigues Menegasso el São Carlos (Brazilo) pasigis parte ankaŭ en Kroatio. De la 22-a ĝis la 24-a de junio ili partoprenis la 10-an kongreson de kroataj esperantistoj en Koprivnica, kaj post la kongreso, la 26-an de junio, ili estis akceptitaj de la urbestro de Bjelovar s-ro Antun Korušec. Samtage ili prezentis en Esperanto (kun simultana traduko) la prelegon “Brazilo - koninda lando” en la Popola biblioteko “Petar Preradović” en Bjelovar. Tagon poste ili faris ekskurson en Lonjsko polje kaj la cikonia vilaĝo Čigoč, kaj okazigis la saman prelegon en la Popola biblioteko kaj legejo “Vlado Gotovac” en Sisak kaj en Kroata domo en Petrinja.

 
Nova ZEO en Kroatio: Memortabulo al Ilija Puhalo (1899-1937) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Zdenka Polašek   
06/08/2012

Puhalomemortabulo.jpgKoprivnički Bregi estas vilaĝo troviĝanta proksime al Koprivnica, la ĉi-jara urbo-gastiganto de kroata nacia Esperanto-kongreso. En tiu vilaĝo vivis kaj laboris la konata fervojisto-esperantisto Ilija Puhalo, unu el la gvidantoj de Internacia Asocio de la Fervojistaj Esperantistoj (IAFE), kiu per liaj klopodoj havis sian sidejon en la tiama Jugoslavio. Okaze de la 75-a morto-datreveno de Ilija Puhalo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac proponis al Komunumo Koprivnički Bregi ke oni honorigu lin per starigo de dulingva memortabulo. La Komunumo akceptis la proponon, kaj okaze de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, la kongresanoj partoprenis la inaŭguran solenaĵon de nova ZEO, kiu staras sur la Socia domo en la vilaĝo, fakte sur la konstruaĵo kie funkciis la loka Esperanto-klubo antaŭ la dua mondmilito.

 
La jubilea kongreso gastis en Koprivnica PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Davor Grgat   
06/08/2012
Esperanto-kongreso2012.jpg

La 10-a (jubilea) kongreso de kroataj esperantistoj ankoraŭfoje pruvis, ke bona semado donas bonan rikolton. Inter la 22-a kaj 24-a de junio en Koprivnica kolektiĝis bunta internacia societo: 140 kongresanoj el 14 landoj de 4 kontinentoj. Kvankam aliĝis ĉirkaŭ 180 geesperantistoj, parto el ili pro privataj aferoj ne sukcesis alvojaĝi, kaj tiel ne realiĝis la celata nombro 200. Tamen, la evento eĉ sen tio fariĝis unu el la plej gravaj Esperantaj aranĝoj en Eŭropo.

 
Veronika de Desinić PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
06/08/2012

ImageLa legendo pri Veronika de Desinić estas unu el inter multaj en la mondo pri malpermesitaj amoj, simila al tiu pri Romeo kaj Julia aŭ tiu, priskribita en la opereto „Madame Buterfly“. En pitoreska vilaĝeto Desinić montsube de la kastelo Veliki Tabor, en la dekkvina jarcento vivis bela vilaĝanino Veronika. La kastelon mastrumis potenca banuso de Kroatio, grafo Herman la Dua de Celje, samtempe eŭropa potenculo.

Juna kaj belstatura lia filo Friedrich, rajdinte tra la patra bieno, ekvidis la belulinon. Li tuj enamiĝis. La amindumado de la gejunuloj ne tro plaĉis al la patro, kiu kontraŭstaris ilian amon. La junaj geamantoj persistis kaj fuĝis al la kastelo Friedrichstein en Slovenio, proksime de la limo al Kroatio, en regiono de Gorski Kotar. La bela kastelo kun siaj muroj estis konstruita kiel ĉasdomo por la junulo, pro kio ĝi ricevis ankaŭ la nomon. En la kastelo protektita per dikaj muroj, ĉirkaŭita per bela naturo kaj riĉeco da sovaĝaj bestoj kaj birdoj, la geamantoj okazigis sian geedziĝan feston. Bedaŭrinde, ilia feliĉo ne daŭris longe. 

 
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” n-ro 1(12) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
04/08/2012
“Zagreba Esperantisto” estas gazeto de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE). Ĝi komencis aperi en la jaro 2007, sed la regula aperritmo interrompiĝis pro eknomiaj kaŭzoj post aprilo 2009. Instigitaj de niaj legantoj kaj abonantoj, ni tamen decidis renovigi la gazeton, sed ni ne povas garantii la regulan aperadon. Se vi ne ricevas paperan ekzempleron, vi povas peti pdf-an eldonon ĉe nia adreso: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

En la numero 1(12) vi povas legi pri:

- Resumo (redaktoro enkonduko)
- La lasta ne estas la lasta (en kiu la redakcio klarigas la kaŭzojn pro kiuj ZE ne aperadis)
- Redakcia kompilo: Kelkaj brilaj momentoj de UZE (raporto pri la laboro dum 2009)
- Davor Grgat: Frontpaĝe (teksto pri francaj biciklantoj)
- Radenko Milošević: Centjara jubileo de la kroatia aeronaŭtiko (raporto pri la memorfesto)
- Bardhyl Selimi: Pelazgoj - la prapopolo 
- Ĉu la 9-a landa kongreso en 2011 en Bjelovar?
- Redakcia kompilo: Kroatoj premiitaj en Havano 2010
- Muhammad Mahbubul Huq: Novjartaga festo en Bangladeŝo
- Nikola Turk: Hazarda renkonto kaj la unua ekspozicio de Esperanto-poŝtmarkoj en Kroatio
- Radenko Milošević: La unua memstara ekspozicio de Nikola Turk
- Smail Grbo: Mi la muzeon, la muzeo min (pri la privata Esperanto-kolekto en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino)
- Mihaela Cik: Amuziĝu kun Damoru (recenzo pri la hinda porinfana libro)
- Radenko Milošević: Internacia agnosko de la kroata lingvo - memstareco lau bibliografiaj kaj ISO-normoj
- Radenko Milošević: Pasis kvaronjarcento post la forpaso de Franjo Vokoun
- Christophe Chazarein: En rifuĝintejo lime de Eŭropa Unio (pri la sorto de rifuĝintaj esperantistoj, helpitaj de samideanoj)
- Krunoslav Puškar: Somera kurso de Esperanto en Križevci
- Dokumenta Esperanto-Centro fondita post multaj klopodoj
- Redakcia kompilo: Post kvinjara paŭzo kroataj esperantistoj denove kongresis (raporto pri la 8-a kongreso okazinta en Velika Gorica)
- Radenko Milošević: Tratempa vojaĝo: kvin jarojn reen al la sepa kongreso de kroataj esperantistoj (rememoroj pri la landa kognreso en Zabok, okazinta antaŭ kvin jaroj).
- Jozo Marević: Unesko dediĉis la jaron 2010 al kroataj humansitoj
- Małgosia Komarnicka: Homa fiero (rakonto)
 
ENHAVO DE “ZAGREBA ESPERANTISTO” 1 (14) - majo 2011 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
04/08/2012
ImageResumo:

Josip Pleadin: La historia precedenco
Radenko Milošević: Kialoj por aliĝo kaj plua aktivado
Radenko Milošević: UNESCO kaj kroataj sciencistoj
Srećko Radulović: La 3-a Esperanto-boatado sur la rivero Kupa
Ursula Schnelle-Moritz kaj Uwe Joachim Moritz: Aspektoj de Balkanio
Jolanda Józsi: Hungaroj omaĝis al Julio Baghy
Augusto Casquero: Junularo aktivas en Hanojo, la urbo de la UK 2012
Davor Grgat kaj Nicole Else: Aŭstralia esperantistino en Split
Redakcia kompilo: Katastrofo de Japanio
Hori Jasuo: Raportoj pri la tertremo en Japanio
Josip Pleadin: Nova fazo en la hungara-kroata kunlaboro
Redakcia kompilo: Aperis la Esperanta traduko de “La kapreolido Pirgo”
Anđelka Martić: Militorfo (tradukis Josipa Katunar)
Marin Držić: Ŝerco pri Stanac (tradukis Josip Velebit)
Vlado Jurković: En la amika Litovio
Mallonge el Kroatio
 
Plu...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Posta > Fino >>

Rezultoj 130 - 258 de 314
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten