Verkita de KEL |
17/11/2008 |
Hrvatski savez za esperanto ima Vas čast pozvati na svečanu sjednicu
Kroata Esperanto-Ligo havas honoron inviti Vin al la solena kunsido
STOLJETNICA ESPERANTA U HRVATSKOJ
CENTJARIĜO DE ESPERANTO EN KROATIO
što će se održati u subotu 13. prosinca 2008. godine u 10 sati
u Staroj gradskoj vijećnici Skupštine grada Zagreba, Ulica sv. Ćirila i Metoda 5
okazonta sabaton, la 13-an de decembro 2008 je la 10h00
en la Urba asembleo de Zagrebo, str. sv. Ćirila i Metoda 5
|
|
Godišnja skupština UZE 2008 |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
13/11/2008 |
Članovima Skupštine
Esperantskim društvima
Gostima
Temeljem odluke Predsjedništva Udruge zagrebačkih esperantista, održane dne 11. studenoga 2008. a prema Statutu, članak 23., sazivam
GODIŠNJU SKUPŠTINU UDRUGE ZAGREBAČKIH ESPERANTISTA
koja će se održati u četvrtak 27. studenoga 2008. godine u 14 sati u prostorijama HGK-Komora Zagreb, Draškovićeva ulica, broj 45 na II. katu u maloj dvorani
Za skupštinu predlažem slijedeći
D N E V N I R E D
1. Otvaranje skupštine Udruge
2. Izbor radnih tijela:
Predsjedateljstvo,
Zapisničar,
Ovjerovitelji zapisnika,
Komisija za zaključke.
3. Prihvaćanje zapisnika s Osnivačke/obnoviteljske skupštine, održane dne 12. prosinca 2007.
4. Izvješće o radu Udruge od Osnivačke skupštine tijekom 2008. godine
5. Izvješća o programima rada pojedinih esperantskih društava članica UZE
6. Financijsko izvješće za 2008. s napomenama o 2007. godini
7. Prijedlog programa rada za 2009. godinu
8. Rasprave o izvješćima i usvajanje:
Ostvarenje rada tijekom 2008. godine s Odlukom o prihvaćanju
Financijsko izvješće 2008. s Odlukom o usvajanju
Program rada za 2009. s Odlukom o usvajanju
Financije za 2009. godinu s Odlukom o usvajanju
9. Izmjene i imenovanje uredništva časopisa „Zagrebački esperantist“, kao i portala.
Molimo Vas, da nam uputite pravodobno izmjene i dopune Dnevnoga reda te da nas prema mogućnosti izvijestite o nesudjelovanju.
Uz srdačne pozdrave
Radenko Milošević, predsjednik
|
|
Komputil-pirato atakis nian portalon |
|
|
|
Verkita de Admin |
12/11/2008 |
Je la 2h00 nokte la 12-an de novembro, en la Forumo de nia portalo aperis anglalingvaj tekstoj kaj fotoj, kiujn al ni trudis komputil-pirato kiu sin prezentis kiel “Huseyingazi - Turkis Republican Hacker”. Inter la 2h00 kaj la 9h00 kiam estis forigita la nekonvena enhavo, nia retejo estis kelkcentfoje vizitita. Ni pardonpetas al la intertempaj uzantoj, ĉar ni ne tuj rimarkis aperon de piratatako. El nia portalo pro tio devis esti pormomente forigita la tuta Forumo. Kompreneble, ĝi estos rekonstruita post iom da tempo.
|
|
Aperis katalogo "Cent jaroj de kroata literaturo en Esperanto 1908-2008" |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
11/11/2008 |
Kun ioma prokrasto aperis katalogo pri la ekspozicio "100 jaroj de Esperanta libro en Kroatio" kiu estis malfermita inter la 29-a de majo kaj 13-a de junio 2008 en la ejoj de Sveučilišna knjižara (Universitata librovendejo). La katalogon de la libroekspozicio eldonis Kroata Esperanto-Ligo subtenita de Urba oficejo por klerigo, kulturo kaj sporto de Zagrebo. Sur siaj 36 paĝoj la katalogo prezentas kroatlingve (kun escepto de unu teksto, kiu aperis dulingve) la eseojn de Nikola Rašić ("Esperanto: granda lingvo por malgrandaj popoloj"), d-ro Ivo Borovečki ("Tradukoj el la kroata literaturo en Esperanton") kaj Spomenka Štimec ("Tradukoj de la kroata literaturo en Esperanton inter 1997 kaj 2008"). La eseo de Rašić estas tute nove verkita, dum la tekstoj de Borovečki kaj Štimec estas nur iomete modifitaj tekstoj jam publikigitaj en mutle pli ampleksa katalogo "Esperanto en literaturo kaj politika vivo de Kroatio" eldonita en 2005. Tute nova informo estas la teksto pri financado de projekto de Kroata Esperanto-Ligo far Eŭropa komisiono, kaj aparte estas notitaj tradukoj el kroata literaturo al aliaj lingvoj pere de Esperanto.
|
|
Sukcesa kaj bone vizitita filatela ekspozicio |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
11/11/2008 |
Okaze de la simpozio "Esperanto kaj kroata kultura identeco", dum la samaj tagoj, la 7-an kaj 8-an de novembro, en la reprezenta aŭlo de Filozofia fakultato en Zagrebo okazis ankaŭ la unua ekspozicio de Esperantaj filatelaĵoj, kiun kunorganizis Kroata Filatelista Asocio (Hrvatski filatelistički savez) kaj Kroata Esperanto-Ligo. Ekspoziciis po tri reprezentantoj de ambaŭ organizaĵoj. La filatelistojn per siaj eksponaĵoj reprezentis Nikola Turk, Marijan Šegedin kaj Ljubinko Šapurić, kaj la esperantistojn Radenko Milošević, Josip Pleadin kaj Spomenka Štimec. La ekspozicio konsistis el 20 vitrinoj, kaj en aldonaj vitrinoj estis ekspoziciitaj Esperantaj libroj (pruntitaj de Kroata Esperanto-Ligo, Radenko Milošević kaj Velimir Piškorec). La teknikan laboron faris plejparte Nikola Turk (kiu ankaŭ malfermis la ekspzicion), helpita de Radenko Milošević.
|
|
Salutparolo de vicdekano Damir Boras |
|
|
|
Verkita de Damir Boras |
11/11/2008 |
Estimataj gesinjoroj, karaj gastoj kaj studentoj, esperantistoj kaj amikoj de esperanto, estas por mi aparta honoro kaj granda plezuro bonvenigi vin nome de la Organiza komitato de la simpozio Esperanto kaj kroata kultura identeco, okaziganta hodiaŭ kaj morgaŭ far de nia fakultato kaj Kroata Esperanto-Ligo.
Ekzisas diversaj difinoj de la nocio kulturo, sed en la kroata ĝenerala lingvouzo tri el ili estas aparte menciindaj. En vasta senco de la nocio, kulturo de iu komunumo entenas ĉiujn rezultojn de korpa kaj mensa agadoj de ĝiaj membroj, inkluzive tradiciojn, morojn, lingvon, literaturon kaj arton. En elitista senco kulturo rilatas nur al kreivaj, artaj atingaĵoj de iu komunumo. Krom tiuj du signifoj, en la kroata ĉiutaga lingvo ni havas ankoraŭ alian specifan signifon, kaj tiu estas: bona konduto.
Kultura identeco de iu komunumo rilatas al la fakto, ke ĉiu komunumo estas sinkrone kaj diakrone specifa, neripetebla kaj unueca fenomeno. Pro tio la historio kaj nuntempo de la homaro estas nenio alia ol la historio kaj nuntempo de diversaj kulturaj identecoj, kiuj tempe kaj loke ade ŝanĝiĝas, interplektiĝas kaj komplementiĝas, sed bedaŭrinde ankaŭ inter si konkuras kaj konfliktas.
|
|
Konklude post la simpozio “Esperanto kaj kroata kultura identeco” |
|
|
|
Verkita de Velimir Piškorec |
11/11/2008 |
Estimataj gesinjoroj, karaj gekolegoj kaj geamikoj, pro la fakto, ke mi ne povis fermi la simpozion kaj persone Vin alparoli kaj danki al Vi pro la donacitaj klopodoj kaj tempo, permesu al mi kiel programkunordiganto de la scienca simpozio “Esperanto kaj kroata kultura identeco”, kunorganizita de Filozofia fakultato kaj Kroata Esperanto-Ligo la 7-an kaj 8-an de novembro en la Konsilantarejo de Filozofia fakultato, ke mi faru tion ĉi-maniere. Samtempe mi uzas la okazon esprimi ankaŭ kelkajn opiniojn pri la simpozio mem kaj pri la rilatoj inter esperantismo kaj scineco.
DANKO
1. Plej varme mi dankas al ĉiuj geprelegantoj kiuj akceptis la inviton de la organizantoj partopreni en la simpozio, kaj kiuj uzis siajn tempon kaj energion por prepari la prelegojn kaj prezenti ilin. Laŭ la alfabeta ordo ili estas: prof. dr. sc. Vinko Brešić, Danijela Drakula, István Ertl, Renata Geld, dr. sc. Eldi Grubišić Pulišelić, dr. sc. Zlatko Hinšt, Vlado Jurković, Davor Klobučar, dr. Ulrich Lins, dr. sc. Jozo Marević, Vjekoslav Morankić, mr. sc. Radenko Milošević, Kristian Novak, Josip Pleadin, Petar Radosavljević, mr. sc. Nikola Rašić, Judita Rey-Hudeček, Anđel Starčević, Aleksandra Ščukanec, Ivica Špoljarec, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar.
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
11/11/2008 |
Scienca simpozio
ESPERANTO KAJ KROATA KULTURA IDENTECO
Kroata Esperanto-Ligo kaj Filozofia fakultato de Universitato de Zagrebo
7an kaj 8an de novembro 2008
|
|
Salutmesaĝo de la Ŝtatprezidento Stjepan Mesić |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
11/11/2008 |
Estimataj, estas granda kontento por mi kiel aŭspicianto, saluti ĉiujn ĉeestantojn de la solenaĵo per kiu oni festas la centjariĝon de aktivado de Kroata Esperanto-Ligo.
Zagrebo jam kelkfoje estis gastiganto de kunvenoj de esperantistoj, kies laboro en Kroatio estis signita per multaj fakaj seminarioj, publikaĵoj kaj literaturaj tradukoj. Aparte gravas, ke dum cent jaroj de sia agado Kroata Esperanto-Ligo grupigis grandan nombron da homoj kiuj per lernado de tiu lingvo akcelis la ideon de egaleco kaj egalrajta dialogo, tiom necesa en la nuntempa mondo.
Al ĉiuj ĉeestantoj de la scienca simpozio kaj de la ĉi-jara festo, mi deziras ankaŭ plue multajn laborsukcesojn, kaj al la membroj de Kroata Esperanto-Ligo mi gratulas la jubileon.
Elkore, Stjepan Mesić
Zagrebo, la 7-an de novembro 2008
|
|
|