Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow U Z E
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Facebook
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Kontakto
Serĉilo
Tema menuo
Kroatio
Zagrebo
U Z E
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Por estiĝi registrita uzanto de la portalo bonvolu pri sia persona nomo, familia nomo kaj retpoŝta adreso sciigi administranton pere de Kontakto en Ĉefa menuo!
Kiu estas konektita?
Estas 3 vizitantoj konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Elsalutiĝo
Privataj mesaĝoj
Vi havas
0 novajn mesaĝojn
Babilejeto

zigchat v1.3.6 - author : Yann Sallou / http://www.utopiart.com - flashplayer 6 minimum

Nova en Forumo
Ŝercoj

  • - Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?

    - Kion mi volis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...

    - Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.

    - Sed ŝi revenis!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

    - Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?

    - Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!

    - Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?

    - Ŝi venis al mi surgenue...

    - Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?

    - Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:

    - Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Meditas sinjoroĉe la biero:

    - Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.

    - Ĉu li matene gimnastikadas?

    - Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

    - Pro la muziko tie.

    - Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

    - Tie oni ne havas bieron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...

    - Do, praktike ĉio.

    - Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Post trejnado diras kuristo:

    - Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?

    - Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.

    - Tute nature!

    - Ne ĉiuj, multaj artefarite!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi ekedziĝis?

    - Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.

    - Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?

    - Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

    Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

    -Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Interparolas du frandemuloj:

    - Kio bongustas al vi plej multe?

    - Matenmanĝo ĉe alies edzino.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.

    - Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?

    - Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?

    - Kial vi pensas tion?

    - Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.

    - Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?

    - Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...

    - Do plilongigu ĝin por vi!

    - Kiel, diru al mi.

    - Ellitiĝadu je la kvina!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Interparolas du direktoroj:

    - Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...

    - Jes, tio estas ŝia sola kvalito.

    - Ĉu la laboremo?

    - Ne, la ŝajnigado de laboremo!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.

    - Elektran razaparaaton.

    - Kion...? ja vi estas nur naŭjara!

    - Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?

    - La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.

    - Kaj se ĝi ne pliboniĝos?

    - Tiam la edzino devos resti hejme.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

Ŝablonelektilo
ef_live2

U Z E
Poziv na godišnju skupštinu / Invito al la jarkunveno PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
27/01/2010

Temeljem odluke Predsjedništva Udruge zagrebačkih esperantista na sastanku održanom 26. siječnja 2010., a prema članku 23. Statuta Udruge, sazivam Godišnju skupštinu Udruge zagrebačkih esperantista u petak 26. veljače 2010. s početkom u 14.00 sati u Maloj dvorani Hrvatske gospodarske komore - Zagreb, Draškovićeva ulica 45/II, Zagreb.

Za skupštinu predlažem slijedeći

D N E V N I  R E D

1. Otvaranje skupštine Udruge
2. Izbor radnih tijela (predsjedateljstvo, zapisničar, ovjerovitelji zapisnika, komisija za zaključke)
3. Usvajanje zapisnika sa Skupštine održane 27. studenoga 2008.
4. Izvješće o radu Udruge tijekom 2009. godine s raspravom i odlukom o prihvaćanju
5. Izvješća o radu pojedinih esperantskih društava članova UZE-a u 2009. godini
6. Financijsko izvješće za 2009. s raspravom i odlukom o prihvaćanju
7. Program rada za 2010. s raspravom i odlukom o usvajanju
8. Financije za 2010. godinu s raspravom i odlukom o usvajanju
9. Razno

Legi plu...
 
Pozivnica PDF Printi Retpoŝti
Verkita de UZE   
14/10/2009

Udruga zagrebačkih esperantista ima čast pozvati Vas u petak, 23. listopada u 15,00 sati u Veliku dvoranu Hrvatske gospodarske komore - Komore Zagreb, Draškovićeva 45, na svečano predstavljanje najnovijeg, 23. izdanja, prvog na hrvatskom jeziku, udžbenika esperanta slovačkog autora Stane Marčeka. Knjigu će predstaviti: Stano Marček - autor udžbenika i urednik časopisa “Esperanto-Revuo” Svjetskog esperantskog saveza (UEA) iz Roterdama; Linda Marčeková - ilustrator udžbenika i Marija Jerković, prevoditelj udžbenika na hrvatski jezik.

Legi plu...
 
Bjalistokanoj en Kroatio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
01/10/2009

ImageGrupo de 29 Bjalistokanoj, volontuloj de la pasinta Universala Kongreso de Esperanto, gviditaj de Ela Karczewska kaj Nina Pietuchowska,  septembre vizitis Kroation. La vicprezidanto de UZE kontaktigis la grupon kun Esperanto-societo Rijeka, kiu pere de Vjekoslav Morankić trovis por ili loĝadon en sia urbo. La grupo parte ĝuis la banadon en ankoraŭ varma Adriatika maro, kaj parte ekskursis, interalie al Opatija (kie ĉiĉeronis por ili Boris Di Costanzo) kaj al la insulo Krk. Revenante al Pollando, la grupo tranoktis inter la 27-a  kaj 28-a  en la Hostelo "Remetinec" en Zagrebo, kaj la 28-an de septembro ili renkontiĝis kun la reprezentantoj de Unuiĝo de Zagrebaj  Esperantistoj, kiuj helpis al ili konatiĝi kun la vidindaĵoj de Zagrebo. UZE-anoj preparis por la polaj gastoj ankaŭ siajn eldonaĵojn, kaj donacis al la bjalistoka Zamenhofa centro kelkajn librojn en Esperanto.

 
UZE-anoj vizitis Đurđevac okaze de la manifestacio "Legendo pri Kokoj“ PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
04/07/2009

ImageKiel planite en la Laboprogramo de UZE por 2009, la vizito de dekkvinopo da UZE-anoj kaj aliaj esperantistoj kaj neesperantistoj el Zagrebo, Split kaj Đurđevac, okazis sabate, la 27-an de junio. Oni planis, ke krom la vizito kaj ĉeesto en la turisma kaj kultura manifestacio "Legendo pri Kokoj“, la estraranoj de UZE kaj aliaj UZE-anoj okazigu malfermitan "rondan tablon" kun aliaj esperantistoj, kies celo estu pritaksi kaj diskuti la situacion pri la ĉi-jaraj UZE-programeroj.

Menciindas, ke Đurđevac situas je nur 120 kilometroj de la kroata metropolo Zagrebo, kaj estas facile atingebla per trajno, buso aŭ aŭtomobilo. La lastan semajnfinon de junio, ĉiujare ekde 1968, en tiu urbeto okazas turisma kaj kultura manifestacio "Legendo pri Kokoj", kaj ĝia ĉefa parto ĉi-jare okazis precize en la tago de la vizito de UZE-anoj. En Đurđevac UZE realigas ankaŭ sian grandan kaj valoregan projekton de Dokumenta Esperanto-Centro.

Legi plu...
 
Lernolibro de Stano Marček aperos ankaŭ en la kroata PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
04/07/2009

ImageJam du jarojn oni diskutis pri la bezono aperigi novan lernolibron de Esperanto en Kroatio. Komence ekzistis intenco reaperigi la lernolibron de la "Zagreba Metodo", sed ĉar ne estis atingita interkonsento kun ĉiuj aŭtoroj pri la aŭtoraj rajtoj, oni rezignis pri ĝi. Jam en 2007 montriĝis, ke ni bezonas lernolibron konvenan por elementlernejanoj kiu laŭeble povus plenumi la postulojn de koncerna Ministerio pri scienco, edukado kaj sporto. Ke la afero ne ekmoviĝis pli frue, kulpas la malkonsento de la aŭtoroj de la "Zagreba metodo" kaj funkciuloj de Kroata Esperanto-Ligo. La temo estis plurfoje diskutita inter la membroj de UZE kaj jam tiam estis klare, ke la lernolibro de Stano Marček "Esperanto per rekta metodo" povus esti unu el la ĉefaj kandidatoj. Estis konstatite, ke la "Zagreba Metodo", kvankam principe bona, bazita sur scienca esploro kaj aperinta en multaj lingvoj, tamen lastatempe postrestas. Kiel ĝia ĉefa manko montriĝis, ke malgraŭ sia 30-jara ekzisto, la metodo ĉesis evolui, mankas la B kaj C-gradaj lernolibroj, mankas la iam planitaj legaĵoj en la serio "Facila Esperanto", mankas eĉ la akompana kompaktdisko (antaŭe kasedo), bildstrio ktp. Kompare kun la "Zagreba Metodo", la rekta metodo de Stano Marček estas moderna. La lernolibro estas uzebla por la bezonoj de lernejanoj, sed eblas uzi ĝin ankaŭ por kursoj aŭ memlernado, ĉar ĝi estas ilustrita.

Legi plu...
 
Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj okazigis sian jarkunvenon PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
03/12/2008

ImageLa 27-an de novembro en Kroata Ekonomia Ĉambro en Zagrebo (strato Draškovićeva 45) okazis regula jarkunveno de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), kun partopreno de 15 membroj de la asembleo kaj unu gasto. En la 9-punkta tagordo estis traktitaj diversaj temoj. La komencan impulson al la jarkunveno donis la konstato de kelkaj membroj, ke en la Laborprogramo por 2009, en la komenca alineo estis skribite, ke UZE volas fariĝi asocio landnivele. En la diskuto estis asertite, ke UZE ne volas anstataŭi la nun ekzistantan Kroatan Esperanto-Ligon (KEL), sed ke pere de UZE la nekontenta membraro de KEL volas realigi laboron, kiu ne estas efektivigebla pere de oficiala landa asocio de UEA. Tamen, UZE membriĝis al KEL, sed en sia statuto ĝi havas artikolon, kiu permesas al UZE aliĝon de eksterzagrebanoj kaj eĉ de alilandaj esperantistoj. La propono, ke la esprimo pri “landa” asocio, tamen estas forigita el la enkonduka parto de Laborprogramo por 2009.

Legi plu...
 
Godišnja skupština UZE 2008 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
13/11/2008

    Članovima Skupštine
    Esperantskim društvima
    Gostima


Temeljem odluke Predsjedništva Udruge zagrebačkih esperantista, održane dne 11. studenoga 2008. a prema Statutu, članak 23., sazivam

GODIŠNJU SKUPŠTINU UDRUGE ZAGREBAČKIH ESPERANTISTA

koja će se održati u četvrtak 27. studenoga 2008. godine u 14 sati u prostorijama HGK-Komora Zagreb, Draškovićeva ulica, broj 45 na II. katu u maloj dvorani

Za skupštinu predlažem slijedeći

    D N E V N I  R E D

1. Otvaranje skupštine Udruge
2. Izbor radnih tijela:
    Predsjedateljstvo,
    Zapisničar,
    Ovjerovitelji zapisnika,
    Komisija za zaključke.
3. Prihvaćanje zapisnika s Osnivačke/obnoviteljske skupštine, održane dne 12. prosinca 2007.
4. Izvješće o radu Udruge od Osnivačke skupštine tijekom 2008. godine
5. Izvješća o programima rada pojedinih esperantskih društava članica UZE
6. Financijsko izvješće za 2008. s napomenama o 2007. godini
7. Prijedlog programa rada za 2009. godinu
8. Rasprave o izvješćima i usvajanje:
    Ostvarenje rada tijekom 2008. godine s Odlukom o prihvaćanju
    Financijsko izvješće 2008. s Odlukom o usvajanju
    Program rada za 2009. s Odlukom o usvajanju
    Financije za 2009. godinu s Odlukom o usvajanju
9. Izmjene i imenovanje uredništva časopisa „Zagrebački esperantist“, kao i portala.

Molimo Vas, da nam uputite pravodobno izmjene i dopune Dnevnoga reda te da nas prema mogućnosti izvijestite o nesudjelovanju.

Uz srdačne pozdrave
Radenko Milošević, predsjednik

Legi plu...
 
Header Pic
left unten right unten