Verkita de Antun Šimunić |
14/07/2009 |
REPRESITA ARTIKOLO
ZEL-ano, veljača 1989., stranica 34
Kakva će biti sudbina esperantske knjiznice M. Gjivoja koju je želio darovati NSB-u u Zagrebu?
U svijetu već postoji oko 50 aktivnih esperantskih knjiznica, privatnih i javnih, koje u svora fondu imaju više od 2000 svezaka esperantske izvorne i prijevodne literature. Među najuredenije, u stručnom pogledu, ubrajaju se esperantske knjižnice u Lublinu (Poljska), u Chaux-de-Fondsu (Svicarska), u Kortrijku (Belgija), u Beču, Rotterdamu i Budimpešti. Te podatke preuzeli smo iz •Priručnika o esperantskim knjižnicama i muzejima« Marinka Gjivoja, poznatog zagrebačkog esperantista i publicista, koji je i sam stvorio jednu od največih privatnih esperantskih knjižnica u svijetu.
|
|
Zagreba Esperanto-biblioteko |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
09/07/2009 |
REPRESITA ARTIKOLO
ZEL-ano, februaro 1989, paĝoj 32-33
Zagreba Espranto-Ligo, kiel unu el inter gravegaj problemoj kaj taskoj, notis en sia longjara programo kaj en la kurantjara plano, fondon de ZAGREBA ESPERANTO-BIBLIOTEKO. Tuj dirite, la ideo estas problemsvarma, kaj se reale pricerbumante ĝin, oni devas konkludi, ke tiu tasko estas gravega, kerna. Kial? Se la lingvo mem, laŭ Joža Brkanac, progresus eĉ sen ni, se la movado ŝanceliras iel-tiel, kiel ni bezonas, tamen sen arkivo, biblioteko, al niaj posteuloj ni lasos nenian labor-spegulon de nia laboro kaj de la laboro de niaj antaŭuloj.
La ideo, ke oni skribu pri biblioteka problemaro maturiĝis pasintjare, kaj fine kroniĝis per la artikolo de Antun Šimunić en la zagreba tagĵurnalo "Vjesnik" de la 13-a de decembro 1988. En la artikolo li tuŝis la problemon pri la biblioteka heredaĵo de Marinko Gjivoje. Tiu nacilingva artikolo postulas aldonon ankaŭ de ni esperantistoj, en la sama ĵurnalo. Kial? Ĉar ne temas nur pri tiu grandega biblioteko de Marinko, en kiu estas enmasonita granda parto de lia vivo kaj vivo de liaj gefamilianoj.
|
|
La franca profesoro inventis novan lingvon |
|
|
|
Verkita de Nada Gollner |
09/07/2009 |
REPRESITA ARTIKOLO
ZEL-ano, novembro 1989, paĝo 202
LA SOLA REEĤO RILATE LA TEKSTON PRI UROPI
La franca profesora Joël Landais, la inventinto de la lingvo de Eŭropa Unio nomata UROPI, antaŭ dekkvin jaroj entreprenis tiun projekton, kaj krom la gramatiko, kiu estas la plej simpla, li kreis la vortaron kun dekkvin mil vortoj. Li elektis plimulton el la eŭropaj vivantaj lingvoj en preskaŭ sama formo. La plej multajn vortojn Landais prenis el la latina (30 procentojn) kaj greka (30 procentojn), el slavaj lingvoj (20 procentojn), kaj la reston el nordiaj lingvoj.
Onidire: se iu bona konanto de pluraj eŭropaj lingvoj ŝercus miksante vortojn kaj formojn de la hispana kun la germana, itala kun la angla aŭ la franca kun la ĉeĥa, li certe havus Uropi. Laŭdire, tiu lingvo povas esti komprenata sen aparta lernado. Oni certigas, ke ni estas devigataj paroli Esperanton ĉar ni malbone konas multajn eŭropajn kaj aliajn lingvojn! Pro tio ni bezonas Esperanton!
|
|
Lingvo latina estis kroata Esperanto |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
26/11/2008 |
REPRESITA ARTIKOLO
ZEL-ano, n-ro 12, j.1988
Vere, latina lingvo estis kroata Esperanto kaj fenestro per kiu sciencistoj kaj verkistoj kroataj eniris Eŭropon en 16-a jarcento (kaj pli frue).
Komencu ni kun kelkaj elkoraj plorgutoj, ĉar malgraŭ ioma reeĥo tamen pasintjare (rimarko: ĉi tiu artikolo estas origine skribita en la jaro 1988) iel preskaŭ silente kaj senĝene preterjarcentis nia kaj monda jubileo de unu eminentulo - du jarcentoj pasis post la morto de Josip Ruĝer Boŝkoviĉ (aŭ Josip Ruĝer Bošković, 1711-1787). Nome, sen la lingvo latina revoluciaj ideoj de la granda filozofo kaj natursciencisto restus nekonataj mondvaste. Li publikigis tion en la majstro verko: „Theoria philosophiae naturalis“ (Teorio de natura filozofio), en la jaro 1758. Por li Nobelpremiito Werner Heisenberg diris:"Li konstruis fundamentojn de moderna kompreneblo de materia strukturo!", kaj Friedrich Nietzsche opiniis pri lia terorio, ke ĝi estas „la plej granda triumfo super sentumoj, kiuj ĝis nun surtere atingita estis“.
|
|
|