- Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.
- Tute nature!
- Ne ĉiuj, multaj artefarite!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi ekedziĝis?
- Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.
- Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?
- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.
- Ĉu li matene gimnastikadas?
- Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Post trejnado diras kuristo:
- Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?
- Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du direktoroj:
- Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...
- Jes, tio estas ŝia sola kvalito.
- Ĉu la laboremo?
- Ne, la ŝajnigado de laboremo!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?
- Kial vi pensas tion?
- Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.
Aŭdiĝas voĉo el la publiko:
-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...
- Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.
- Sed ŝi revenis!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du frandemuloj:
- Kio bongustas al vi plej multe?
- Matenmanĝo ĉe alies edzino.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:
- Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?
- Kion mi volis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:
- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.
- Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?
- Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...
- Do, praktike ĉio.
- Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?
- Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?
- Pro la muziko tie.
- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?
- Tie oni ne havas bieron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!
- Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Meditas sinjoroĉe la biero:
- Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...
- Do plilongigu ĝin por vi!
- Kiel, diru al mi.
- Ellitiĝadu je la kvina!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Ŝablonelektilo
Portalo de UZE
Obstine antaŭen!
Verkita de Admin
02/07/2009
Karaj vizitantoj, legantoj kaj uzantoj de la Portalo Zagreba Esperantisto,
post duonjara paŭzo, pro kiu ni petegas pardonon de vi ĉiuj, la Portalo Zagreba Esperantisto, kun refreŝiĝinta energio kaj plifortiĝinta entuziasmo de siaj iniciatintoj kaj prizorgantoj, daŭrigas sian rolon de, laŭeble, pli viva kaj pli vigla oficiala retejo de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj. La Portalo Zagreba Esperantisto restas ankoraŭ la sola kroatia Esperanto-retejo kiun la vizitantoj povas ne nur rigardi kaj legi, sed en kiu ĉiu Esperanto-parolanta bonvolemulo - preta estiĝi registrita uzanto de la portalo - povas laŭdezire, rekte kaj sencenzure, partopreni. La Portalo Zagreba Esperantisto daŭrigos grupigi laŭble pli da enretigitaj kroatiaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Kompreneble, daŭre bonvenegaj estas ankaŭ esperantistoj dise tra la tuta mondo interesiĝantaj pri Zagrebo kaj Kroatio kaj pri la vivo kaj aktivado de zagrebaj kaj kroatiaj esperantistoj.
Komputil-pirato atakis nian portalon
Verkita de Admin
12/11/2008
Je la 2h00 nokte la 12-an de novembro, en la Forumo de nia portalo aperis anglalingvaj tekstoj kaj fotoj, kiujn al ni trudis komputil-pirato kiu sin prezentis kiel “Huseyingazi - Turkis Republican Hacker”. Inter la 2h00 kaj la 9h00 kiam estis forigita la nekonvena enhavo, nia retejo estis kelkcentfoje vizitita. Ni pardonpetas al la intertempaj uzantoj, ĉar ni ne tuj rimarkis aperon de piratatako. El nia portalo pro tio devis esti pormomente forigita la tuta Forumo. Kompreneble, ĝi estos rekonstruita post iom da tempo.
Rekonstruado de la retejo de Zagreba Esperantisto
Verkita de Mato Špekuljak
08/09/2008
Retejo Zagreba Esperantisto estas en poioma rekonstruado en kompleksan esperantlingvan portalon. Jam nun estas uzebla aro da portalaj komponentoj kaj moduloj. Ni rekomendas jam nun helpe de la modulo Ensalutejo (musklakinte super la ruĝfraza ligilo "Klaku ĉi tie kaj registriĝu!") estiĝi registrita uzanto de la portalo, ĝuanta pli da eblecoj ol la neregistrita. Registritaj uzantoj povas, interalie, proponi novajn informojn, tekstojn kaj bildojn por la publikigado, uzi sistemon por la interna komunikado ktp. Estos aldonita ankaŭ aro da novaj komponentoj kaj moduloj. Iuj portalaj komponentoj kaj moduloj ankoraŭ ne estas tradukitaj el la angla aŭ kroata lingvo al Esperanto kaj ni petas nekroatlingvajn uzantojn pri pacienco antaŭ ol tio estos farita.