- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!
- Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.
- Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.
- Ĉu li matene gimnastikadas?
- Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du frandemuloj:
- Kio bongustas al vi plej multe?
- Matenmanĝo ĉe alies edzino.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:
- Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.
- Tute nature!
- Ne ĉiuj, multaj artefarite!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Post trejnado diras kuristo:
- Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?
- Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?
- Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?
- Kion mi volis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du direktoroj:
- Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...
- Jes, tio estas ŝia sola kvalito.
- Ĉu la laboremo?
- Ne, la ŝajnigado de laboremo!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.
Aŭdiĝas voĉo el la publiko:
-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Meditas sinjoroĉe la biero:
- Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:
- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?
- Kial vi pensas tion?
- Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...
- Do plilongigu ĝin por vi!
- Kiel, diru al mi.
- Ellitiĝadu je la kvina!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?
- Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...
- Do, praktike ĉio.
- Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?
- Pro la muziko tie.
- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?
- Tie oni ne havas bieron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...
- Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.
- Sed ŝi revenis!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Ŝablonelektilo
Gazeto de UZE
Enhavo de “Zagreba Esperantisto” 1(11)/2009
Verkita de Josip Pleadin
24/07/2009
Redakcio: Resumo; Josip Pleadin: Renkonte al la ILIE-konferenco; Mikaelo Bronŝtejn: Rekte, kuraĝe, elegante!; Dinko Matković: Cerbaj impulsoj; Małgosia J. Komarnicka: Oni diris; Tra la mondo: Internacia semianrio ne plu okazos; Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio registrita en Litovio; Ilona Koutny - esperantisto de la jaro 2008; EU-parlamentanino Ljudmila Novak pledas por Esperanto; Gosia Nitkowska: Kultura Esperanto-Festivalo; G. Fajzullaev: La Biblia legendo pri la Babilona turo je ekzemplo de malintegriĝo de Soveta Unio; Dinko Matković: Virina tago 2009; Davor Grgat: Duonjarcento de Esperanto en Dugi Rat; 100-jara datreveno de Ivo Lapenna; Zef Pllumi: Milithistorio (trad. Bardhyl Selimi); Smail Grbo: Piramidoj en Bosnio, ĉu?; Redakcio: Legendo pri Kokoj; Radenko Milošević: Medvedgrad; Radenko Milošević: Aŭtososeo Budapeŝto-Zagrebo-Rijeka; Radenko Milošević: La kroatlingva traduko de la verko de Ignjat Đurđević; Josip Pleadin: Kontribuo de kroataj esperantistoj al originala kaj traduka literaturo en Esperanto; Vjekoslav Morankić: La plej aĝa esperantisto en Kroatio; Russ Williams: Nova talento; Forlasis nin: Sava Matetić-Lučić kaj Tonči Vuinac: Konkurso pri scio de Esperanto okazos maje en Kostrena; Zlatoje Martinov: Simbolismo kaj absurdo; Ivan Trifonov Minĉev: Homamo; Roger Imbert: Ĉu morgaŭ; Paulo Roberto de Freitas Carvalho: Inaŭguro de propra sidejo;
Pola Radio pri “Zagreba Esperantisto” n-ro 6 (10) /2008
Verkita de Pola Radio
04/07/2009
Ankoraŭ unu konfirmenda periodaĵo. Nome ni ricevis samtempe du lastajn numerojn de “Zagreba Esperantisto”. Antaŭ ol ernrigardi la nunjaran ni hodiaŭ mallonge koncentriĝu pri la 6-a pasintjara numero, kiu retrorigardas kaj resumas la Jubilean Jaron en la Kroata E-movado. Tiu ĉi numero tamen aparte prikomentas unu el la plej gravaj aranĝoj, kiu estis la simpozio dediĉita al la “Esperanto kaj Kroata Kultura Identeco”, kunorganizita de KEL kaj Filozofia Fakultato de la zagreba universitato, kiun simpozion persone aŭspiciis la kroata prezidento Stjepan Mesić. Riĉenhava raporto inkluzivanta salutparoladon de la prezidanto de la Organiza Komitato, prelegresumojn de 25 kontribunitoj kaj ampleksan konkludon konsistigas riĉan dokumentaron pri la novembra evento de la pasinta jaro. La alia detala raporto dokumentas – i.a. per la tekstoj de salutparoladoj la lastan aranĝon de la jubilea jaro, kiu estis kunsido dediĉita al la 100-jariĝo de E-o en Kroatio, kunorganizita kun la zagrebaj urboaŭtoritatoj. Aliaj informoj rilatas i.a. al eventoj, pri kiuj ni jam aliokaze informis, kiel ekzemple apero de granda E-Kroata Vortaro, pro kiu ĝia aŭtorino Lucia Borčić ricevis la premion “Kalendulo”.
Enhavo de "Zagreba Esperantisto" n-ro 6 (10) /2008
Verkita de Josip Pleadin
04/07/2009
Redakcio: Resumo - Davor Grgat: La jubilea jaro el mia vidpunkto - Redakcia kompilo: Esperanto kaj kroata kultura identeco - Salutmesaĝo de la ŝtatprezidento Stjepan Mesić - Esperantlingva salutparolado de la prezidanto de la Organiza komitato, prof. d-ro Damir Boras - Prelegresumoj de prof. d-ro Vinko Brešić, Danijela Drakula, István Ertl, d-rino Eldi Grubišić Pulišelić, d-ro Zlatko Hinšt, Vlado Jurković, Davor Klobučar, d-ro Ulrich Lins, d-ro Jozo Marević, mr Radenko Milošević, Vjekoslav Morankić, Kristian Novak, d-ro Velimir Piškorec, Josip Pleadin, Petar Radosavljević, mr Nikola Rašić, Judita Rey-Hudeček, Anđel Starčević, Renata Geld, Spomenka Štimec, Ivan Špoljarec, Zlatko Tišljar - Velimir Piškorec: Konkludo post la simpozio “Esperanto kaj kroata kultura identeco” - Aperis katalogo “Cent jaroj de kroata literaturo en Esperanto 1908-2008” - La centa numero por la centa jubileo - Redakcia kompilo: Solena kunsido - Josip Pleadin: La lasta aranĝo de la jubilea jaro - Salutparolado de Radenko Milošević - Salutparolado de sinjorino Tatjana Holejvac - Premio Kalendulo - Josip Pleadin: Granda vortaro Esperanta-kroata aperis - Sukcesa kaj bone vizitita filatela ekspozicio - Kroataj Esperantaj filatelaĵoj
Fine de decembro venis multaj E-periodaĵoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ la 5-a numero de “Zagreba Esperantisto”. Denove legante tiun relative novan revuon en Esperantujo necesas kun rekono pensi pri la profesieco de la redakcia teamo, kiu la altan revunivelon konservas ekde la unua numero. Nun aldoniĝas al tio la informoj pri la sukcesoj de la renovigita revuportalo, kiu nur en la daŭro de iom pli ol unu monato ricevis pli ol 15 mil vizitojn. La lasta numero de “Zagreba Esperantisto” sendube meritas la difinon “omaĝa” pro la kontribuoj ligitaj kun la 20-a mortodatreveno de unu el la plej interesaj figuroj de la E-movado, Tibor Sekelj. Proksimigas ĝin memorige Josip Pleadin, ni ekscias krome pri la omaĝa datrevena evento en Subotica, Serbio kiu kuliminis ĉe lia tombo, kaj krome “Zagreba Esperantisto” prezentas la kortuŝajn vortojn eldiritajn tiuokaze de lia edzino, Erzsébet. Ne temas sole pri unusola omaĝa kontribuo ĉi-numere, kvankam la famo de la ceteraj figuroj havas alian dimension. Tiel estas kaze de Šimun Mijo Ujdur, kroata-novzelanda esperantisto, kiu pioniris en Novzelando komence de la 20-a jarcento aŭ kaze de nuntempulo Ivo Puharić, esperantisto el Makarska famiĝinta dum sia profesia aktivado, aparte en la medio de olivkutivistoj.
Redakcio: Resumo - Redakcio: Pli ol 15.000 vizitoj de nia portalo - Tibor Sekelj: La sango min pelas (poemo) - Josip Pleadin: Pelita per sango de vojaĝanto - Kristina Kujundžić: Omaĝe al Tibor Sekelj - Erzsébet Sekelj: Parolado de Erzsébet Sekelj sur la tombo de sia edzo - Redakcio: Subtenantoj de Dokumenta Esperanto-Centro - José Roberto Alves de Albuquerque: Brazila kongreso de Esperanto en Fortalezo - Josip Pleadin: La unua diĝitigita gazeto en Kroatio - Rubriko “Tra la mondo” (Kataluna Esperanto-kongreso - Universala Kongreso en 2010 en Kubo - Problemoj en ILEI - Pasporta Servo reorganizota, Vegetaranoj en Dresdeno - E-librejo preskaŭ malaperis - Retaj lernintoj kunvenis aŭguste - UEA ĉe Homrajta konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, Günther Becker - Ĉu esperantistoj en Norda Koreio - Gazeta Wyborcza kaj lumdisko “Esperanto” - 11-a internacia foto-konkurso - Espernato en Ekonomia forumo en Krynica) - Etel Zavadlav: Alia mondo eblas: tok-tok-tok - Małgorzata J. Komarnicka: Internaciaj perretaj Esperanto-kursoj kaj atestilo de fama universitato por ĉiuj - Josip Pleadin: Aŭtunoj de Vinkovci (foto-raporto), Bardhyl Selimi: Impresoj el Kroatio - Tomasz Chmielik: La statueto de Spegulo por la unua fojo - Reinhard Fössmeier/Ljubiša Preradović: Bosnia-hercegovina prov-SUS de AIS San Marino - Ljubiša Preradović: Scienca libro per Esperanto...
La titolo “Zagreba Esperantisto” jam la 8-an fojon garantias (la 4-an ĉi-jare), ke malantaŭ ĝi troviĝas multa leginda materialo, ne sole rilatanta kaj koncernanta zagrebajn esperantistojn. Cetere estas agrabla impreso trudiĝanta dum la foliumado de tiu ĉi periodaĵo, ke same kiel estas agrable legi ĝin, tiel sendube ankaŭ la redaktoroj ĝuis la pretigon de la periodaĵo. Nu, la kovrilpaĝo prezentanta kvar kroatajn esperantistojn antaŭ la pordo de la CO en Roterdamo kompreneble fote enkondukas en la plurpaĝan, varisegmentan raporton pri la nunjaraj eventoj dum la jubilea UK, inter kiuj ne mankas la kongresa rezolucio kaj foto de la vicurbestro de Bjalistoko transprenanta la kongresan flagon. Kvazaŭ riverence al la venontjara UK en Pollando, sed ja pro aferkerna enhavo “Zagreba Esperantisto” raportas pri tri majaj eventoj en la sudo de Pollando. Sed gravas ĉi-numere ankaŭ aliaj raportoj, ekzemple pri konferenco de interlingvistoj en la amsterdama universitato, kaj gravas ĝiaj - kuntekste ampleksaj informoj pri interlingvistiko kaj Esperanto en Universitato de Zagrebo. Cetere necesas mencii pri la baldaŭa, novembra scienca kaj faka simpozio okazonta en la filozofia fakultato de la zagreba universitato pri “Esperanto kaj kroata kultura identeco”. Pri tio ankaŭ informas “Zagreba Esperantisto”.