- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?
- Pro la muziko tie.
- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?
- Tie oni ne havas bieron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?
- Kion mi volis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du frandemuloj:
- Kio bongustas al vi plej multe?
- Matenmanĝo ĉe alies edzino.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.
- Tute nature!
- Ne ĉiuj, multaj artefarite!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Meditas sinjoroĉe la biero:
- Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?
- Kial vi pensas tion?
- Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Post trejnado diras kuristo:
- Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?
- Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.
- Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.
Aŭdiĝas voĉo el la publiko:
-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?
- Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!
- Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...
- Do plilongigu ĝin por vi!
- Kiel, diru al mi.
- Ellitiĝadu je la kvina!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...
- Do, praktike ĉio.
- Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:
- Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...
- Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.
- Sed ŝi revenis!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?
- Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi ekedziĝis?
- Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.
- Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?
- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.
- Ĉu li matene gimnastikadas?
- Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du direktoroj:
- Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...
- Jes, tio estas ŝia sola kvalito.
- Ĉu la laboremo?
- Ne, la ŝajnigado de laboremo!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:
- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Ŝablonelektilo
Esperanto en Kroatio
Nova kurso de Esperanto / Novi tečaj esperanta
Verkita de Željko Zurl
17/02/2010
ESPERANTO
En sabato la 14-an de februaro 2010 en Utrine (parto de Zagrebo situata sude de la rivero Sava), sub organizo de CB Radio Net Klubo „Croaticum“ kunlabore kun Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), estis prezentia temo „Esperanto: hieraŭ – hodiaŭ - morgaŭ“. La kunveno estis enkonduko al posta kurso de la internacia lingvo. Enkonduke pri la temo prelegis Radenko Milošević, prezidanto de UZE. Marija Jerković, prezidantino de Unuiĝo de Instruistoj pri Esperanto en Kroatio, donis kelkajn instruajn klarigojn pri estonta kurso kaj prezentis al la ĉeestintoj, kiuj montris intereson por leni Esperanton, la lernolibron de Stano Marček kaj la vortaron de Gruić – Klobučar – Kocian - Pleadin. Sekvis agrabla babilado kaj enskribo de la lernontoj al la kurso. La kunvenon ĉeestis deko da personoj inkluzive kelkajn aliajn membrojn de Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj.
HRVATSKI
U subotu 14. veljače 2010. održana je u Mjesnoj samoupravi Utrina, u organizaciji CB Radio Net kluba „Croaticum“ i Udruge zagrebačkih esperantista prezentacija esperanta pod nazivom „Esperanto: jučer - danas – sutra“
U subotu, 13. veljače 2010. u dvorani Mjesne samouprave Utrina, Barčev trg b.b. (na II. katu, iznad Tržnice Utrina, ulaz s istočne strane, parkiranje subotom iza 15.00 besplatno), Zagreb s početkom u 18.00 sati mr. sc. Radenko Milošević, predsjednik Udruge zagrebačkih esperantista http://www.facebook.com/group.php?gid=429849350695, i Marija Jerković, prof., predsjednica Udruge predavača Esperanta u Hrvatskoj, održat će uvodno (prezentacijsko) predavanje o esperantu (najlakšem za učenje jeziku na svijetu), nakon čega su predviđeni razgovor o esperantu i upisi na besplatni tečaj!Prezentaciju esperanta i tečaj organiziraju CB Radio Net Klub Croaticum i Udruga zagrebačkih esperantista. Tečaj će voditi Marija Jerković. Dobrodošli!
Februaro 2010 en Esperanto-societo "Bude Borjan"
Verkita de Esperanto-societo "Bude Borjan"
30/01/2010
Por februaro 2010 Esperanto-societo "Bude Borjan" havas jenan programon:
- merkredo, la 3-an de februaro je 19.00: „Malbeno“ de la ĉapelitaj literoj en Esperanto kaj simila problemaro ĝenerale, prezentas Boris Čović
- merkredo, la 10-an de februaro je 19.00: Preparoj por la alveno de kanadaj gastoj kaj por librolanĉo
- mardo, la 16-an de februaroje 19.15: D-ro Mark Fettes gastas en Društvo sveučilišnih nastavnika, Hebrangova 17, temo anglalingva - lingvo kiel klingo: tradukado enkadre de lingva ekologio
- merkredo, la 17-an de februaro je 19.00: D-ro Mark Fettes el Kanado kun tri infanoj kaj edzino gastas en Esperanto-Societo „Bude Borjan“
- ĵaŭdo, la 18-an de februaro je 12.00: D-ro Mark Fettes en Knjižnice grada Zagreba, Hrvatski centar za dječju knjigu, Starčevićev trg 4 (transe de hotelo Esplanade) lanĉas bengalan libron, tradukitan per Esperanto al la kroata (fine estas antaŭvidita koktelo de Hinda ambasadejo en Kroatio)
- merkredo, la 24-an de februaro je 19.00: vizito al Agenco „Esperanto-turismo“ de Neven Kovačić, Tomislavov trg 18 (interesiĝemuloj por vespermanĝo bonvolu anonciĝi)
Kroata Esperanto-Ligo (KEL) invitas al ZAMENHOF-TAGO en ZAMENHOF-JARO (1959-2009) la 22-an de decembro 2009. je 19h en Centar za kulturu Trešnjevka (Park Stara Trešnjevka, ĉe tramhaltejo Nehajska, apud la iama Komunumejo Trešnjevka)
P r o g r a m o :
- Lanĉo de Granda Vortaro Kroata - Esperanta de Lucija Borčić (Prezentos Damir Mikuličić nome de eldonistoj Sveučilišna knjižara kaj Kroata Esperanto-Ligo)
- Atribuo de Premio Kalendulo 2009 (Prezentos Neven Kovačić)
- 50-jara festo de Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo! Kroatlingva premiero de teatrajo Galaktička krstarica Seljan brothers u epizodi: Svjetlost u Zidu tame (Reĝisoro: Vanja Radovanović; aktoras: Sanja Damjanić, Krunoslav Puškar, Vanja Radovanović, Ratka Vujičić.
Poŝtelefono por kontakto kun organizanto: 091 46 17 550
Susret s mr.sc. Radenkom Miloševićem, potpredsjednikom Hrvatskog saveza za esperanto
Hrvatski savez za esperanto osnovan je 1908. godine i lani je proslavio svoju stotu obljetnicu. Molim Vas, da nam kažete nešto o samim početcima Saveza: što je bio poticaj za njegovo osnivanje, na čiju je inicijativu osnovan i da li je pobudio interes?
Treba istaknuti da je razmišljanje o projektu svjetskoga jezika u Hrvatskoj započelo i prije početka esperantskoga djelovanja u nas. Već 1661. godine svećenik i političar Juraj Križanić radio je na projektu sveslavenskoga jezika, a zagrepčanin Juraj Bauer stvorio je 1888. projekt umjetnog svjetskoga jezika “spelin”. Esperanto je kročio u Hrvatsku, kada je prvih pet djevojaka iz Osijeka (uz naznaku: Slavonija) upisano u Zamenhofov adresar br. 1, iz prosinca 1889. godine. Prvi je puta o esperantu govorio na svečanoj sjednici Akademije znanosti i umjetnosti 10. prosinca 1891. akademik Tomo Maretić, kada je radom “Misli o umjetnom svjetskom jeziku“ iznio stav u svezi s umjetnim jezicima, odbijajući misao da bi latinski mogao biti rješenjem jezičnih problema. Kao jedno od dva najbolja rješenja istaknuo je esperanto!
La Esperanto-strato (Esperantska ulica) en Osijek fariĝis nova ZEO en Kroatio. Meze de oktobro ĝi ricevis stratŝildon. Kvankam malgranda, ĝi troviĝas ĝuste en la urboparto kie en 1889 vivis la unuaj kroataj esperantistoj. Starigo de la stratŝildo okazas honore al la jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj, kiu omaĝos al la kvin esperantistinoj konataj kiel Osijeka kvinopo. Pli detala kroatlingva teksto pri la Esperanto-strato kaj pri la unuaj lokaj esperantistoj el 1889 troviĝas ĉe http://www.osijek031.com/osijek.php?topic_id=21956