ESPERANTO-KURSO EN BJELOVAR |
|
|
|
Verkita de Zdenka Polašek |
08/04/2014 |
La 17-an de marto 2014 en Bjelovar komenciĝis Esperanto-kurso por komencantoj, organizita de Bjelovara Esperantista Societo. La kurson vizitas 15 diversaĝaj kursanoj, kaj instruas Josip Pleadin laŭ la rektmetoda lernolibro de Stano Marček. Menciindas ke la kurso estas senpaga, ĉar ĉiujn kostojn pagis anonima anino de la bjelovara societo. La kurso estis anoncita per du ampleksaj artikoloj en la lokaj gazetoj “Bjelovarac” kaj “Bjelovarski list”, kaj per speciala 20-minuta elsendo de Radio Terezija, elsendita du fojojn la 12-an de marto, en kiu parolis ...
|
|
NOVA KURSO DE ESPERANTO EN ZAGREBO |
|
|
|
Verkita de Mato Špekuljak |
07/04/2014 |
Vendrede, la 11-an de aprilo 2014, en Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo (Amruševa 13, Zagrebo, Kroatio) sukcese komenciĝis senpaga interna kurso de la lingvo Esperanto en kiu pertoprenas 9 societanoj de diversaj aĝo, seksoj kaj profesioj. La kurson organizas Esperanto-sekcio de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo kaj ĝin givdas Mato Ŝpekuljak, prezidanto de la societo kaj mem esperantisto. Specifeco de ĉi tiu kurso estas ke ĝi okazas en la rusa lingvo ĉar ĉiuj partoprenantoj estas membroj de la Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo, lernas aŭ jam pli-malpli regas per la rusa lingvo. Tiamaniere la patoprenenatoj lernante lingvon Esperanto samtempe ekzerciĝas en la rusa lingvo. Inter parptprenantoj estas ankaŭ rusino, vivanta en Zagrebo kaj membranta en la societo. Pli da informoj estas legeblaj laŭ adreso: http://www.ruskijezik.info/esperanto/index.php?option=com_content&view=article&id=104:estas-komenciinta-nia-kurso-de-esperanto&catid=55:esperanto-sekcio-de-la-societo&Itemid=50
|
|
ZAMENHOFA TAGO FESTITA EN ZAGREBO |
|
|
|
Verkita de UZE-estraro |
16/12/2013 |
Preskaŭ cent personoj venis al la festado de Zamenhofa tago, kiun la 13-an de decembro organizis Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) en la granda salono de Kroatia Ekonomia Ĉambro - Zagreba Ĉambro en Draškovićeva strato 45 (inter la 10h00 kaj 16h00). La bunta kaj abunda programo okazis en du partoj, inter kiuj estis unuhora paŭzo.
La unua programparto konsistis el du eroj: la oficiala prezento de la libro “Padma, la eta dancistino” de la fama mondvojaĝanto Tibor Sekelj kaj la Zamenhoftaga koncerto de Neven Mrzlečki...
|
|
ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO |
|
|
|
Verkita de Zdenka Polašek |
22/08/2013 |
Bjelovara Esperantista Societo invitas vin al sia programo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo", kiu konsistos el:
La organizantoj preparas senpagan manĝaĵon por ĉiuj gastoj dum la pikniko en VelikoTrojstvo.
La vojaĝkostojn pagas ĉiuj gastoj mem.
La lasta trajno al Zagrebo ekveturas el Bjelovar je la 19h57.
Pliajn detalojn ĉiuj aliĝintoj ricevos en la dua informilo.
|
|
BOATADO SUR LA RIVERO KUPA OKAZIS JAM LA KVINAN FOJON |
|
|
|
Verkita de Srećko Radulović |
22/08/2013 |
De la 31-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, organizita de Esperanto-societo “Sisak” kiel ĉeforganizanto kaj de Esperanto-societoj “Viktor Mihovilić” el Karlovac, “Mondo paca” el Velika Gorica kaj Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj el Zagrebo kiel kunorganizantoj, okazis jam la kvina Boatado sur la rivero Kupa. Partoprenis 18 boatantoj, kiuj en motorboatoj pasis tra 130 kilometrojn longa vojo inter Karlovac kaj Sisak...
|
|
TRE SUKCESA FERIADO ĈE ADRIATIKO |
|
|
|
Verkita de Davor Grgat |
15/08/2013 |
Malgranda sed tre sukcesa aranĝo “Adriatika feriado” okazinta por la unua fojo, venigis al Kroatio buntkoloran internacian esperantistan grupon. Dudeko da geesperantistoj el 12 landoj, ĉefe el Eŭropo, agrable feriis en la malgranda insulo Prvić situanta en la arkipelago de Šibenik. La feriantoj mem ne ŝparas epitetojn priskribante la ĉi-jaran feriadon. Ili laŭdas Kroation kaj la insulon Prvić kiel belegajn lokojn, kaj la organizitajn ekskursojn kiel eksterordinarajn eventojn. Ĉio ĉi, sincere dirite, sen plurmonata laboro de Josip Pleadin el Đurđevac, ne estus ebla. Kombino de Esperantaj kaj turismaj programoj certe estas la recepto kiu donas bonan rezulton. Ĉiuj konsentas ke la aranĝo, kvankam malgranda kaj ankoraŭ nesufiĉe reklamata kaj nekonata, ...
|
|
Verkita de Davor Grgat |
15/08/2013 |
En julio 2013 ĉe "Grafokom" en Đurđevac aperis du novaj libroj en Esperanto, la antaŭ kelkaj monatoj anoncita "Padma, la eta dancistino" de Tibor Sekelj, kaj tute nekonata poemaro de Josip Pleadin titolita "Cigna kanto". La libro de Tibor Sekelj estas porinfana/porjunulara romano kun hinda temaro, originale verkita en Esperanto. Ĝi estas 80-paĝa, fortike bindita, ilustrita de membro de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj Tihomir Lovrić. La poemaro de Josip Pleadin estas 68-paĝa, broŝurita, kaj enhavas liajn originalajn Esperantajn poemojn verkitajn en la periodo 2008-2012. Ambaŭ mendeblas ĉe
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 20 - 38 de 109 |