Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en Kroatio
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Esperanto en Kroatio
Atestiloj por Esperanto-lernantoj en Križevci PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
23/10/2012
estonteco.jpg

La novfondita Esperanto-societo "Estonteco" en Križevci, kontribuis al Monato de kroata libro per propraj programoj. La 15-an de oktobro en Kroata domo en Križevci ĝi okazigis prelegon kaj ekspozicieton pri "Josip Velebit - la grava kroata esperantisto", kiujn preparis la estrino de Biblioteko kaj legejo el Vrbovec, profesorino Nada Kušić. Per tiuj programoj estis omaĝita la fama kroata esperantisto Josip Velebit, okaze de la 100-jara naskiĝdatreveno. En la solenaĵo partoprenis ankaŭ Judita Rey Hudeček, la prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo.

 
Nevidantaj esperantistoj en la Ministerio pri kulturo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Spomenka Štimec   
18/10/2012

ministarstvokulture.jpgProfesoro Berislav Šipuš, anstataŭanto de ministrino pri kulturo de Respubliko Kroatio, Andrea Zlatar Violić, la 16-an de oktobro posttagmeze akceptis s-ron Antun Kovač, prezidanton de Kroata Unuiĝo de Nevidantaj Esperantistoj (KUNE) kun Spomenka Štimec, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo. Estis traktita peto de KUNE helpi al la asocio plue vivteni sian oficejon en Draškovićeva 80 kaj petita helpo por plua vivteno de la surbendigita revuo "La Sona Tempo", kiun KUNE eldonis en 30 numeroj ĝis la jaro 2012 per helpo de surbendigejo de Blindula Biblioteko.

 
Festeto en Rijeka PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Vjekoslav Morankić   
11/10/2012
rijeka.jpg

La 28-an de septembro 2012, antaŭ la memortabulo (ZEO) starigita en la ĉefa strato de Rijeka (ĉe la adreso Korzo 18), membroj de Esperanto-societo Rijeka solenis la 105-an datrevenon de la fondiĝo de "Adriatika Ligo Esperantista", la unua Esperanto-societo en Kroatio. Sur la foto farita de Mario Zaccaria staras de maldekste la societanoj Vjekoslav Morankić, Luka Kik, Adela Franelić, Nataša Batistić (aktuala societa prezidantino), Boris Di Costanzo kaj Nikola Vuković.

 
Zamenhofa tago 2012 festota en Bjelovar PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Franjo Forjan   
07/10/2012
deb.jpg
Laŭ la decido de la Estraro de Bjelovara Esperantista Societo, konfirmita en la kunsido okazinta la 5-an de oktobro 2012, la regiona festado de Zamenhofa tago 2012 okazos en Bjelovar. Kunaranĝantoj estas Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo "Estonteco" el Križevci. Bonvenaj estas esperantistoj ankaŭ el aliaj kroatiaj societoj, kiuj estas petataj proponi ankaŭ siajn programerojn por la festa programo. Eksterlandaj esperantistoj troviĝantaj decembre en Kroatio, ĝojigos nin per sia vizito! Pliaj detaloj ĉe: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
 
Foiro de asocioj en Karlovac PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Sanja Damjanić   
02/10/2012

suk2012karlovacmali.jpgInter la 28-a kaj la 30-a de septembro 2012 en Karlovac okazis la tradicia, 4-a Foiro de asocioj (kroatlingve konata per sia mallongigo SUK 2012). La Foiron organizis Urbo Karlovac, kaj la plenumorganizanto estis Asocio Carpe Diem. Krom la Urbo mem, la Foiron finance subtenis pluraj firmaoj kaj institucioj.

La Foiro celas diskonigi la laboron de multnombraj civitanaj asocioj funkciantaj en la urbo, el kiuj al la ĉi-jara Foiro aliĝis sesdeko da ili. Publika prezento de ilia funkciado kaj varbado por siaj aktivecoj kaj membiĝo, celis ankaŭ al ekstera publiko montri la atingojn de civila socio en la urbo.

La ĉefa foira tago estis sabato, la 29-an de septembro, dum kiu ekde la 9h00 matene, en la ĉefa urba promenejo (Promenejo de d-ro Franjo Tuđman) lokiĝis multaj standoj. En la Foiro jam kutime partoprenas ankaŭ  Udruga za esperanto “Viktor Mihovilić” el Karlovac, kies prezidantino Sanja Damjanić deĵoris ĉe la stando.

 
Refondita Esperanto-societo “La Espero” en Kutina PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Srećko Radulović   
28/09/2012
kutina.jpg
La 27-an de septembro 2012 en Kutina estis refondita Esperanto-societo “La Espero”. La refondan kunvenon, kiu okazis en la loka Kulturcentro, partoprenis 8 personoj. Akceptitaj estis la  statuto kaj la laborprogramo por 2013, kaj elektita la estraro. Por prezidanto de la societo estis elektita Milan Perić, por vicprezidanto Mirjana Varat, por sekretario Nikolina Pejda-Starčić, kaj la ceteraj membroj de la Adminsitra komitato estas Goran Lakotić kaj Krešimir Rastovac.
 
La fondinto de la origina societo “La Espero”, kies tradiciojn daŭrigos la aktuale refondita societo, estis Milan Rastovac, en la refonda kunveno honorigita per titolo de honora societano. La ĉeestitojn salutis Nataša Dorosulić, la prezidantino de Esperanto-societo “Sisak”, kiu iniciatis la renovigon de la societo en Kutina. Ĉi-okaze ŝi transdonis al la novelektita prezidanto Milan Perić la monsubtenon de 500 kunaoj, por kovro de administraj kostoj pagendaj en la proceso de registrado.
 
La 10-a renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
21/09/2012
hrascina2012.jpg

En la bieno de Spomenka Štimec en Hrašćina, la 15-an de septembro okazis la dekan fojon la Renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj. La ĉi-jara temo estis “Cent jaroj de Tibor Sekelj (1912-2012).

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>

Rezultoj 39 - 57 de 109
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten