Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en Kroatio
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Esperanto en Kroatio
Invito al ZAMENHOF-TAGO en ZAMENHOF-JARO PDF Printi Retpoŝti
Verkita de KEL   
18/12/2009

ImageKroata Esperanto-Ligo (KEL) invitas al ZAMENHOF-TAGO en ZAMENHOF-JARO (1959-2009) la 22-an de decembro 2009. je 19h en Centar za kulturu Trešnjevka (Park Stara Trešnjevka, ĉe tramhaltejo Nehajska, apud la iama Komunumejo Trešnjevka)

P r o g r a m o :
 
- Lanĉo de Granda Vortaro Kroata - Esperanta de Lucija Borčić (Prezentos Damir Mikuličić nome de eldonistoj Sveučilišna knjižara kaj Kroata Esperanto-Ligo)

- Atribuo de Premio Kalendulo 2009 (Prezentos Neven Kovačić)

- 50-jara festo de Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo! Kroatlingva premiero de teatrajo Galaktička krstarica Seljan brothers u epizodi: Svjetlost u Zidu tame (Reĝisoro: Vanja Radovanović; aktoras: Sanja Damjanić, Krunoslav Puškar, Vanja Radovanović, Ratka Vujičić.

Poŝtelefono por kontakto kun organizanto: 091 46 17 550

 
Esperanto ima svoje mjesto PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Hrvatsko slovo   
25/10/2009

ImageSusret s mr.sc. Radenkom Miloševićem, potpredsjednikom Hrvatskog saveza za esperanto

Hrvatski savez za esperanto osnovan je 1908. godine i lani je proslavio svoju stotu obljetnicu. Molim Vas, da nam kažete nešto o samim početcima Saveza: što je bio poticaj za njegovo osnivanje, na čiju je inicijativu osnovan i da li je pobudio interes?

Treba istaknuti da je razmišljanje o projektu svjetskoga jezika u Hrvatskoj započelo i prije početka esperantskoga djelovanja u nas. Već 1661. godine svećenik i političar Juraj Križanić radio je na projektu sveslavenskoga jezika, a zagrepčanin Juraj Bauer stvorio je 1888. projekt umjetnog svjetskoga jezika “spelin”. Esperanto je kročio u Hrvatsku, kada je prvih pet djevojaka iz Osijeka (uz naznaku: Slavonija) upisano u Zamenhofov adresar br. 1, iz prosinca 1889. godine. Prvi je puta o esperantu govorio na svečanoj sjednici Akademije znanosti i umjetnosti 10. prosinca 1891. akademik Tomo Maretić, kada je radom “Misli o umjetnom svjetskom jeziku“ iznio stav u svezi s umjetnim jezicima, odbijajući misao da bi latinski mogao biti rješenjem jezičnih problema. Kao jedno od dva najbolja rješenja istaknuo je esperanto!

 
Esperanto-strato en Osijek ricevis stratŝildon PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Davor Klobučar   
14/10/2009

ImageLa Esperanto-strato (Esperantska ulica) en Osijek fariĝis nova ZEO en Kroatio. Meze de oktobro ĝi ricevis stratŝildon. Kvankam malgranda, ĝi troviĝas ĝuste en la urboparto kie en 1889 vivis la unuaj kroataj esperantistoj. Starigo de la stratŝildo okazas honore al la jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj, kiu omaĝos al la kvin esperantistinoj konataj kiel Osijeka kvinopo. Pli detala kroatlingva teksto pri la Esperanto-strato kaj pri la unuaj lokaj esperantistoj el 1889 troviĝas ĉe http://www.osijek031.com/osijek.php?topic_id=21956

 
Memortabulo sur la tombo de Marija Pilepić PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
14/10/2009

ImagePost multaj klopodoj, fine de septembro, membroj de Esperanto-societo el Rijeka, ricevintaj la permeson de la urbo Opatija, starigis memortabulon sur la tombo de Marija Pilepić, la unua kroata esperantistino, kiu fariĝis nova ZEO. Per starigo de la memortabulo la tombo de Marija Pilepić estos konservita kaj estonte prizorgata de la regionaj esperantistoj kiel kulturheredaĵo.

 
Ampleksa monografio pri la unuaj kroataj esperantistoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
14/10/2009

ImageEn Osijek, la 17-an de oktobro, estos prezentita rezulto de la ampleksa kaj detala studo de Davor Klobučar pri la unuaj esperantistoj en Kroatio. Estas konate, ke inter la unua milo da esperantistoj notitaj en la unua Zamenhofa adresaro en 1889, troviĝis ankaŭ kvin esperantistinoj el Osijek. Esplorojn pri tiuj frutempaj samideaninoj antaŭe faris Boriša Milićević el Novi Sad kaj Antun Šimunić el Osijek, sed ili trovis nur la spurojn. La plej detalan esploron dum kelkaj pasintaj jaroj faris Davor Klobučar, kies kroatlingva libro “Pet latica iz Osijek” (Kvin petaloj el Osijek) per sia detaleco fascinos la legantojn. La libro estas grandformata (A4) kaj havas 142 paĝojn! Eldonis ĝin Esperanto-soceito “Liberiga Stelo” el Osijek. Krom la detale dokumentita kaj fote ilustrita historio pri ĉiu unuopa esperantistino el la Osijeka kvinopo, la libro dediĉas atenton ankaŭ al la sesa tiutempa esperantisto, aŭstri-hungara oficiro Egon Mosche. Apartaj ĉapitroj parolas pri la bunta kaj riĉa historio de la loka movado, pri diversaj urbaj societoj kaj aktivuloj. Resume dirite, temas pri ampleksa kaj bone dokumentita monografio pri la loka Esperanto-movado.

 
Jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj en Osijek PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Davor Klobučar   
02/10/2009

Imagela 17-an de oktobro 2009
OKAZE DE LA 120-JARA JUBILEO DE LA UNUAJ ESPERANTISTOJ EN KROATIO
(1889-2009)

Antaŭ 120 jaroj, en la jaro 1889, Zamenhof kompilis adresaron de unuaj 1.000 esperantistoj en la mondo. Inter ili estis 5 junulinoj el Osijek, la unuaj esperantistoj el Kroatio kaj el sudorienta Eŭropo.
Okaze de la 120-jara jubileo de la unuaj esperantistoj en Kroatio, Kroata Esperanto-Ligo kaj Esperanto-soceito “Liberiga Stelo” el Osijek, invitas vin al jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj okazonta la 17-an de oktobro en Osijek. La ĉefa parto de la programo okazos en la Infana Teatro Branko Mihaljević en Osijek.

 
La lernolibro de Stano Marček aperis en la kroata! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
01/10/2009

ImagePost la eldonoj en la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanto, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga kaj hungara, la konata "Rekta metodo" de Stano Marček, slovaka eldonisto kaj redaktoro de "Esperanto-revuo" de UEA, aperis ankaŭ en la kroata lingvo kiel la 23-a eldono. Eldonis ĝin Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) kaj presis "Grafokom" en Đurđevac. Oficiale la lernolibro estos prezentita en la jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj en Osijek la 17-an de oktobro. La solena prezento okazos en Zagrebo dum oktobro aŭ novembro. Tiam al Kroatio planas veni ankaŭ la aŭtoro Stano Marček, kiu prezentos la tutan instrumetodon kaj ekspozicios la lernolibrojn en ĉiuj 23 lingvoj en kiuj ĝis nun ĝi aperis.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>

Rezultoj 58 - 76 de 109
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten