Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en Kroatio
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Esperanto en Kroatio
Umro Dalibor Brozović (19.06.2009) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Nikola Rašić   
23/06/2009

Dragi Dalja, kara amiko,

Jezici povezuju ljude na nerazdvojiv način, kao da čine obitelj, kao oni koji se najbolje razumiju, i nitko to nije znao bolje od tebe objasniti, tebe koji si o jezicima sve znao i za njih živio. A nas je s tobom povezivao jezik kojeg smo si sami odabrali, međunarodni jezik Esperanto, jezik i tvoj i naš, jezik dobronamjerna čovječanstva. Tužna vijest o tvome odlasku proširila se ovom našom malom planetom među subraćom i susestrama esperantistima i sve nas silno pogodila.

Jedina nam je utjeha da si otputovao u prostore u koje odlazi sve što je vječno i što će u vijeke trajati. Stoga te sada, u trenutku ovoga rastanka, želim pozdraviti u ime hrvatskih esperantista i u ime esperantista čitava svijeta, u ime jezične zajednice i pokreta kojima si tako zdušno pripadao.

Ideja esperanta ne podrazumijeva da svi ljudi govore taj jezik u svim prigodama nego samo kao pomoćno sredstvo u sporazumijevanju. U drugim prilikama svi bi ljudi mogli koristiti svoje narječje ili jezik svoga naroda. Esperanto je zamišljen kao jezik koji štiti ljudska prava svih pa i onih najmanjih naroda. Cio si život posvetio toj ideji, boreći se na jednoj strani za jezičnu samobitnost svoga naroda, a kao esperantist da se to pravo osigura svim narodima svijeta. Nitko kao ti nije umio tako jasno pokazati da se ta dva prava ne isključuju nego nadopunjuju, da je to jedno jedino opće ljudsko načelo.

 
Historio de skriboj tra jarcentoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de “Tempo”   
16/01/2009

En Urba biblioteko  kaj legejo Pula estis la 3-an de decembro 2008 malfermita ekspozicio Historio de skriboj tra jarcentoj. La ekspozicio prezentis dokumentojn de sumeraj kojnoskriboj kaj egiptaj hieroglifoj ĝis glagolica, kirila kaj latina skriboj. Esperanto peris plurajn dokumentojn por la ekspozicio, kiuj venis el la riĉa arkivo de veterana esperantisto Ivo Borovečki. Pri la ekspozicio parolis Nela Načinović, Ivo Borovečki kaj Liana Diković. Istria TV Nova intervjuis D-ron Ivo Borovečki kaj la ampleksa elsendo kun plurfoja mencio de Esperanto estis kvar fojojn elsendita. La publiko povis viziti la ekspozicion omaĝe al la Internacia jaro de lingvoj  en la Urba biblioteko de Pula  ĝis la  15-a de decembro 2008.

 
Nova zeo en Kroatio: Esperanto-strato en Osijek PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
16/01/2009

La 22-an de decembro 2008 la Urba Konsilantaro de Osijek akceptis la proponon, ke unu strateto en la osijeka urboparto nomata Malsupra Urbo, ricevu la nomon Esperanto-strato (Esperantska ulica). La ideon lanĉis antaŭ kelkaj jaroj kaj preparis la necesajn dokumentojn por la longa decidprocedo de pluraj urbaj instancoj Esperanto-societo “Liberiga Stelo”. Starigo de strata nomŝildo espereble okazos en januaro 2009, kaj la 17-an de oktobro 2009 Osijek gastigos jaran renkontiĝon de kroatiaj esperantistoj.

 
Forlasis nin: Sava Matetić-Lučić (1920-2009) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
16/01/2009

ImageZagrebanino laŭ loĝadreso (kien ŝi translokiĝis en 1951), ŝi naskiĝis la 2-an de januaro 1920 en Ronjgi-Viškovo apud Rijeka. Ŝi estis  kuzino de la konata kroata poeto Ivan Matetić Ronjgov. Kvankam ŝi malfrue aktiviĝis (en 1995/96), ŝi interesiĝis pri Esperanto jam en 1936, kaj unuafoje vizitis Esperanto-kurson en 1953. Ŝi estis unu el la plej aktivaj membroj de Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo, respektive ĝia plej maljuna membro, kaj ofta helpantino de Kroata Esperanto-Ligo.  Kiam fondiĝis Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, ŝi aliĝis inter la unuaj, kaj aktive subtenis finance aperadon de la revuo  “Zagreba Esperantisto”. Tiujn, kiuj konis ŝin, ŝi aparte impresis per sia pozitivisma starpunkto, juneca  optimismo kaj nesimileco al siaj samgeneracianoj. Ŝi estis  aktivega montgrimpanto, verkis poemojn, ŝakludis, kegloludis, dancis, finis informadikan kurson kaj bone uzis poŝtelefonon, SMS-mesaĝojn ktp ... Ŝi vizitis plurajn Esperanto-aranĝojn en  diversaj landoj: Hungario, Nederlando, Danlando, Francio, Ĉeĥio, Slovakio, Italio. El la rondo de zagrebaj kaj kroatiaj esperantistoj la morto forprenis ŝin la 11-an  de januaro 2009.

 
Forlasis nin: Nada Živković (1937-2008) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
16/01/2009

ImageŜi naskiĝis en Beograd (Serbio) la 21-an de majo 1937, esperantistiĝis en Zagrebo kaj partoprenis plurajn Esperanto-aranĝojn, interalie la kongreson de jugoslaviaj esperantistoj en Ljubljana. Ŝi estis membrino de zagreba Esperanto-societo “Bude Borjan”. Forpasis la 27-an de marto 2008.

 
Forlasis nin: d-ro Vinko Milinković (1917-2008) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
16/01/2009

ImageSamideano Vinko Milinković estis nesufiĉe konata al niaj esperantistoj, kvankam liaj politika kaj  Esperanta biografioj estas kapturne interesaj.  Li naskiĝis la 19-an de marto 1917 en Stari Mikanovci en Slavonio, kaj li estis unu el la plej aĝaj esperantistoj en Kroatio. Gimnaziano li estis en Slavonski Brod, la plej forta tiutempa Esperanto-centro, kie ekaperis ankaŭ la plej fruktodona Esperanto-gazeto “La Suda Stelo”. Li apartenis al la generacio kiu esperantistiĝis en la tre grava jaro 1935 (en kurso gvidita de Marko Demetrović), kiam la enlanda movado sukcesis venki la t.n. “organizan problemon”, kaj en la jaro en kiu la landa esperantistaro kongresis en Osijek, en koro de slavonia regiono. Li kontribuis per kelkaj artikoloj al “La suda stelo” kaj “Skolta Esperantisto”. Antaŭ la dua mondmilito li komencis studi agrikulturon en Zagrebo, kaj ekde tiu tempo li fariĝis politike aktiva en la maldekstrula studenta movado. Pro la politika laboro li estis arestita de ustaŝoj en majo 1941 en sia naskiĝloko Stari Mikanovci kaj transportita en la koncentrejon Kerestinec. Tie samtempe troviĝis aliaj famaj politikaj maldekstruloj: Božidar Adžija, Ognjen Prica, Otokar Keršovani kaj aliaj.

 
Premio “Kalendulo” atribuita al Lucija Borčić PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
18/12/2008

ImagePremio “Kalendulo” estas mona premio de 1000 eŭroj, kiun jam la duan fojon atribuis ankoraŭ neoficialigita Fondaĵo “Kalendulo”, iniciatita de kroatia esperantisto Neven Kovačić, granda mecenato de Esperanto. La iniciatinto anoncis baldaŭan oficialigon kaj senpersonigon de la mecenata fondaĵo (legu detale en “Zagreba Esperantisto” n-ro 4(8)/2008), kies celo estos ĉiujare subteni finance gravajn projektojn kaj aktivajn personojn kiuj agas por Esperanto. La jubilea kunveno “Centjariĝo de Esperanto en Kroatio”, okazinta la 13-an de decembro 2008 en Zagrebo, estis la plej bona loko por publika proklamo de la ĉi-jara laŭreato. Laŭ la oficiala proklamo legita de Neven Kovačić mem, la ĉi-jara laŭreato estas Lucija Borčić, veterana esperantistino el Zagrebo, honora membro de UEA

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>

Rezultoj 77 - 95 de 109
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten