Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en Kroatio
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Esperanto en Kroatio
"Osijeka sonorilo" eksonoris PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
03/11/2008

ImageLa unua numero de "magazino de osijekaj espernatistoj" sub la titolo "Osijeka sonorilo" aperis en oktobro 2008. Ĝi ne estas planita kiel regula eldonaĵo, sed ĝian aperon osijekaj esperantistoj, membroj de la loka societo "Liberiga Stelo" dankas al sia multjara tradicio, kiun urbaj instancoj kronis per monsubteno. La 24-paĝa, A4-formata  magazino, konsistas el diverstipaj artikoloj verkitaj de deko da aŭtoroj, sed la ĉefan laboron faris  Davor Klobučar, kiu ankaŭ redaktis ĝin. Jen kelkaj interesaj artikoltitoloj: "La urbo Osijek - historio kaj nuntempo" (Davor Klobučar), "Historio de la Esperanta movado en Osijek" (Damir Malkoč), "Osijeka kvinopo el 1889 - la unuaj esperantistoj en Kroatio" (Davor Klobučar), "Amuza paĝo", "Longa historio de la 'Osijeka vortaro' " (Josip Pleadin), "Diversaĵoj" (mallongaj artikoloj pri Esperanto en Osijek), "Saša - nia veterano - 58 jaroj en la Esperanto-mondo", "Osijekanoj rakontas", "Trezoroj el polva arkivo", "Junulara kongreso en Hungario (Szombathely, 2008)" (Damir Malkoč), "Ĉeriza paĝo" (Višnja Branković), "Lernu amuze - naučite malo esperanta" (Danijela Drakula), "Mia Osijek" (teksto kaj notoj de la osijeka himno, Davor Klobučar).

 
Okaze de la centjara jubileo - la centa numero de "Tempo" PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
03/11/2008

ImageEn 2008 esperantistoj de Kroatio festas centjariĝon de la organizita Esperanto-movado landnivele. "Tempo", la oficiala gazeto de la landa asocio Kroata Esperanto-Ligo, per sia novembra kajero de 2008 atingis la centan numeron. Pri ĝia 28-jara ekzisto oni povas legi skizan historion en la jubilea numero: "Tempo" komecis sian vivon en 1980, kiam  en grafika vesto de Mirna Krešić, sub grafika kaj teknika redaktado de Ivica Špoljarec, kompostita kaj presita en Internacia Kultura Servo, redakatata de Ivica Špoljarec "Tempo" ekiris sian vojon. Nun ni scias ke la vojo longis jen  jam preskaŭ tri jardekojn. La tiamaj redakcianoj Ivan Flanjak, Marinko Gjivoje, Ivica Špoljarec, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar kunlaboris kun eldonkonsilantaro Ljerka Begić, Ante Ferenčić, Damir Mikuličić, Ivo Rotkvić. Ricevadis ĝin membroj pagintaj kotizon. Špoljarec redaktis sian lastan numeron de "Tempo" en marto 1990, kiam la redaktan laboron transprenis Josip Pleadin. Li prizorgis "Tempon" dum la malfacilaj militetosaj jaroj 1990 kaj 1991. Špoljarec retransprenis redaktorecon por la unua numero de la jaro 1992 kaj la duan numeron redaktis Ljiljana  Pranjić. "Tempo"  tiam ekmutis pro militaj cirkonstancoj en kiuj nia lando troviĝis. Dalibor Šeatović en 1995 donis al ĝi novan formaton, novan veston. En 1996 Spomenka Štimec transprenis la laboron de redaktoro, kio daŭras ĝis nun.

 
Kroata Esperanto-Ligo denove translokiĝos PDF Printi Retpoŝti
Verkita de "Tempo"   
03/11/2008

Kroata Esperanto-Ligo (KEL) meze de 1999 ekuzis la ejojn en la zagreba strato Kneza Mislava 11/III, kiuj estis ricevitaj per kontrakto inter Urba oficejo pri administrado de nemoveblaĵoj de Zagrebo kaj KEL. La ejoj estis ricevitaj pro la neceso forlasi la malnovan sidejon en la strato Amruševa 5, ĉar ĝi estis naciigita loĝejo de privataj personoj, al kiuj laŭleĝe ĝi estis redonita. En 1999 eblis trovi loĝsolvon pro la okazonta UK en Zagrebo, kaj KEL subskribis kontrakton kiu senvalidiĝos en septembro 2010. Ĉar intertempe la ejoj en Kneza Mislava ricevis alian posedanton, nome la kroatan ŝtaton, en aŭtuno de 2010 KEL devas elloĝiĝi kaj trovi novan sidejon. Ĉar jam antaŭe estis prognozita tia situacio,  post la UK (2001), KEL uzis la akiritan UK-gajnon kaj prenis bankan krediton por aĉeti propran sidejon en la strato Vodnikova 9.

 
Znanstveni skup "Esperanto i hrvatski kulturni identitet" (Zagreb, 7-8.11.2008) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
01/11/2008

ImageGodine 2008. navršava se stotinu godina od utemeljenja prve hrvatske esperantske udruge – Društva hrvatskih esperantista. U toj prigodi Filozofski fakultet Sveučilišta u Zagrebu i Hrvatski savez za esperanto /Kroata Esperanto-Ligo/ organiziraju međunarodni znanstveni skup na kojem će znanstvenici i ostali stručnjaci iz zemlje i inozemstva iz različitih perspektiva osvijetlili povijest hrvatskoga esperantizma, ulogu esperanta u promicanju hrvatske umjetnosti i kulture u inozemstvu, te dostignuća hrvatskih esperantista na nacionalnom i međunarodnom planu. Međunarodni znanstveni skup održat će se u petak 7. i u subotu  8. studenoga 2008. godine u prostoru Vijećnice Filozofskoga fakulteta u Zagrebu. Očekuje se sudjelovanje petnaestak pozvanih predavača, oko tridesetak zainteresiranih stručnjak-sudionika, te veći broj slušača – stručnjaka, studenata i esperantista.

 
Kroata-novzelanda esperantisto Mijo Šimun Ujdur PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
21/10/2008

ImageAl galerio de nekonataj samideanoj nemenciitaj en "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002), certe aldonendas Mijo Šiumun Ujdur. Tiu escepta homo naskiĝis en Gradac (tiutempe en Aŭstri-Hungario) la 10-an de januaro 1881. Li enmigris Novzelandon en 1895 kiel 14-jarulo, en unu el la plej fruaj grupoj de kroatiaj enmigrintoj. Tie li laboris kvin jarojn kiel fosanto de kaŭria peĉo, post kio, verŝajne sub premo de aŭstria konsulejo, kiu invitis lin soldatservi, li vojaĝis tra Usono al sia patrolando. En Usono li provis trovi laboron kaj eskapi, sed, ĉar temis pri tempo de ekonomia malkresko, ne trovinte laboron, li tamen revenis al sia patrujo, kaj poste dum tri jaroj militservis en la aŭstria militŝiparo. Dum la militservo li lernis la italan kaj germanan lingvojn, kaj spertiĝis pri fotografado. Pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj li denove elmigris al Novzelando en 1903 kiel 22-jarulo, denove fosis la kaŭrian peĉon, sed li baldaŭ komprenis, ke ekzistas pli kvalitaj laboroj.

 
Reklamstando en la bieno "Zrno" PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
30/09/2008

ImageLa 28-an de septembro, kroatiaj esperantistoj vizitis la bienon "Zrno" (=Grajno) de samideanino Zlata Nanić en la vilaĝo Habijanovac, kiu okupiĝas pri ekologia produktado de fruktoj kaj legomoj. La bieno por la 6-a fojo gastigis aranĝon "Festotago de terfruktoj", kiu okazis sub aŭspicio de Ministerio de agrikulturo, Kroatia instituto por konsilservo, Zagreba distrikto kaj komunumo Dubrava (apud Vrbovec). La programo konsistis el ekologia kaj kultura partoj. Okazis diversaj laborejoj pri kuirado kaj ekologia produktado, fungokolektado ktp. En la kultura parto okazis folkloraĵoj, pupprezentaĵo kaj dancoj. Por esperantistoj aparte simpatia estis la programo de juna esperantistoj kiuj kantis kaj dancis en Esperanto sub la gvido de sia instruistino Lidija Fostač.

 
Iniciato pri establo de mecenata fonduso PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Neven Kovačić   
30/09/2008

ImageJe diversaj okazoj  mi  kontribuis finance al variaj Esperantaj instancoj kaj individuoj en Belgio (Bruselo kaj Antverpeno), Pollando (Internacia studumo en Poznano), Nederlando (Societo Zamenhof) kaj Kroatio. Konkrete, en Kroatio; mi donacis 1.000 eŭrojn al Kroata Esperanto-Ligo por repago de la kredito prenita por aĉeto de la estonta sidejo de KEL en la strato de Valentin Vodnik en Zagrebo. Krome, mi atribuis  500, respektive 300 eŭrojn al Studenta Esperanto-Klubo, okaze de la 50-jara fondiĝdatreveno. Interalie, mi donacis novan fridujon por la jam menciita loĝejo en Vodnikova 9 kaj finance ebligis partoprenon de tri zagrebaj esperantistoj en la Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo. Do, variaj okazoj igis min agi mecenate je la propra nomo. Tio venigis min al  konkludo, ke estus oportune senpersonigi la subtenadon de diversaj meritaj instancoj kaj individuoj aŭ/kaj valoraj por-Esperantaj aŭ per Esperantaj (laŭokazaj) agoj aŭ (konstantaj) agadoj unuflanke, kaj aliflanke, ŝajnis al mi same bone formaligi tiun agadon kaj doni al ĝi daŭran karakteron. Resume, tiuj premisoj nature gvidis al la ideo pri kreo de iu fonduso aŭ fondaĵo (temas pri sinonimoj en Esperanto; kroate: zaklada aŭ fundacija, kvankam en la kroata jura terminologio oni donis parte malsaman signifon al tiuj du originaj sinonimoj).

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 Posta > Fino >>

Rezultoj 96 - 109 de 109
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten