Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en la mondo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Facebook
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Kontakto
Serĉilo
Tema menuo
Kroatio
Zagrebo
U Z E
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Por estiĝi registrita uzanto de la portalo bonvolu pri sia persona nomo, familia nomo kaj retpoŝta adreso sciigi administranton pere de Kontakto en Ĉefa menuo!
Kiu estas konektita?
Estas 14 vizitantoj konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Elsalutiĝo
Privataj mesaĝoj
Vi havas
0 novajn mesaĝojn
Babilejeto

zigchat v1.3.6 - author : Yann Sallou / http://www.utopiart.com - flashplayer 6 minimum

Nova en Forumo
Ŝercoj

  • - Kial vi ekedziĝis?

    - Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.

    - Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?

    - Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.

    - Elektran razaparaaton.

    - Kion...? ja vi estas nur naŭjara!

    - Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.

    - Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Meditas sinjoroĉe la biero:

    - Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Post trejnado diras kuristo:

    - Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?

    - Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?

    - Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.

    - Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?

    - Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?

    - Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.

    - Kaj se ĝi ne pliboniĝos?

    - Tiam la edzino devos resti hejme.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?

    - Kial vi pensas tion?

    - Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.

    - Tute nature!

    - Ne ĉiuj, multaj artefarite!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:

    - Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

    Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

    -Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?

    - La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Interparolas du frandemuloj:

    - Kio bongustas al vi plej multe?

    - Matenmanĝo ĉe alies edzino.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.

    - Ĉu li matene gimnastikadas?

    - Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

    - Pro la muziko tie.

    - Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

    - Tie oni ne havas bieron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

    - Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Interparolas du direktoroj:

    - Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...

    - Jes, tio estas ŝia sola kvalito.

    - Ĉu la laboremo?

    - Ne, la ŝajnigado de laboremo!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...

    - Do, praktike ĉio.

    - Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!

    - Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...

    - Do plilongigu ĝin por vi!

    - Kiel, diru al mi.

    - Ellitiĝadu je la kvina!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?

    - Ŝi venis al mi surgenue...

    - Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?

    - Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...

    - Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.

    - Sed ŝi revenis!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?

    - Kion mi volis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

Ŝablonelektilo
ef_live2

Esperanto en la mondo
Baltiaj Esperanto-Tagoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Povilas Jegorovas   
12/02/2010

ImageLa fama aranĝo Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), kiu ekde 1959 okazas alterne en Latvio, Estonio kaj Litovio, en 2010 okazos inter la 26-a de junio kaj la 4-a de julio, en la litova urbo Visaginas. Litova Esperanto-Asocio dissendis inviton al ĉiulandaj esperantistoj por partopreni la eventon, okazontan la 46-an fojon laŭvice.

La urbo Visaginas (30.000 loĝantoj) situas 150 km for de la litova ĉefuro Vilnius, proksime al la landlimo kun Belorusio. Eventualaj interesiĝantoj pri la aranĝo bonvolu detale informiĝi ĉe: www.esperanto.lt aŭ skribante al la kontaktadresoj: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin ; La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin kaj La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

Gravas mencii, ke ankaŭ la prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA, Audrys Antanaitis, dissendis cirkuleron al ĉiuj membroj, invitante al la ĵurnalistaj kunsidoj en Visaginas la 27-an kaj 28-an de junio.

Legi plu...
 
Sukceso de la Pola ILEI-sekcio! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Małgosia Komarnicka   
12/02/2010

ImageDum la lasta ILEI-Konferenco la estraro de la pola sekcio de ILEI promesis eldoni ĝis la fino de 2009 specialan kajeron kun prelegoj, kiujn oni aŭdigis dum la konferenco. Kun granda ĝojo ni informas, ke ni sukcesis ne nur eldoni nian Sciencan Kajeron, sed ankaŭ dissendi ĝin al la aŭtoroj de la prelegoj kaj al la tradukintoj. Kelkajn ekzemplerojn ricevos ILEI kaj kelkaj gravaj E-centroj. Antaŭ la ILEI-Konferenco ni trovis la sponsoron, dank' al kiu ni povis tiel rapide efektivigi nian promeson. La kajero aspektas plaĉe, kaj ĝia enhavo estas interesa. Kompreneble en Esperanto.

La 42-a ILEI-Konferenco en Krakovo montris, ke en Pollando oni povas trovi sciencistojn, kiuj konas Esperanton, aŭ almenaŭ apogas la agadon por Esperanto. Kun ilia helpo ni provis eldoni la unuan Sciencan Kajeron. Ĝi ampleksas ne nur la prelegojn de la Konferenca Simpozio sed ankaŭ kelkajn prelegojn, kiujn oni aŭdigis dum la konferenco kaj tial ni nomis ĝin Sciencaj Kajeroj. En estonteco valorus plialtigi ĝian sciencan nivelon kaj eldoni nur recenzitajn artikolojn. Sed eĉ nun okulfrapas la evidenta scienca valoro de kelkaj artikoloj, do ni apogis la iniciaton aperigi ilin ne en postsimpoziaj materialoj, sed en Sciencaj Kajeroj.

Legi plu...
 
La eŭropa lingvo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Kazimierz Krzyżak   
30/01/2010

ImageEŭropa integra procezo pli kaj pli perfektiĝas ĉiujare, do ni pli proksimiĝas al aŭtentika unuiĝo kaj konsolido de tuta Eŭropo je unu korpoparto de diversaj nacioj. Tamen estas unu kondiĉo.

Ni havas komunan himnon, flagon kaj valuton. La problemo estas nur akcepto de komuna lingvo por Eŭropo, pri kiu oni kontinuas persistajn diskutojn. Sen ebligo al ĉiuj homoj de Eŭropo facilan interkompreniĝon helpe de facila kaj neŭtrala lingvo,la eŭropaj nacioj daŭre restos por si reciproke fremdaj kaj neniam ĝisfine integriĝos.

Kiel aktuale aspektas la aferoj? Nuntempe en Eŭropa Parlamento laŭ principoj de ŝajna egaleco estas parolataj preskaŭ 40 lingvoj, ĉar krom membroŝtataj naciaj lingvoj estas allasitaj ankaŭ lingvoj de iuj minoritataj nacioj. Malgraŭ tiu egaleco ekzistas la lingvoj pli „egalaj”, kiel la: franca, germana, hispana kaj itala.

Pri ŝajna „egaleco” de ĉiuj eŭropaj lingvoj plej bone atestas la fakto, ke kiam oni kontraktas konvencion ekzemple en pola kaj angla lingvoj, do tiam estos deviga nur la angla teksto kaj la pola formas kiel ornamo.

Tiun eksterordinare komplikitan (pro tradukadoj kaj kostoj) la lingvan problemon oni penas ielmaniere solvi. Aprile de la 2004. en EP oni aranĝis voĉdonadon por elekti komunan lingvon por Eŭropo. Por voĉdono oni proponis iujn naciajn lingvojn, kiuj ricevis nepercepteblan kvanton da voĉoj. Nur por lingvo Esperanto voĉdonis la plej multo, ĉar eĉ 43% da deputitoj.

Legi plu...
 
Librolanĉo en Kolkato PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Spomenka Štimec   
27/01/2010

ImageEn Kolkato ĉe Jadavpur-Universitato okazos la 29an de januaro 2010 lanĉo de tri eŭropaj infanlibroj tradukitaj al la bengala lingvo per Esperanto. Tradukinto estas Malasree Dasgupta. La libroj venas el la slovena, itala kaj kroata literaturoj kaj eldonis ilin Samatat Prakashan kadre de EU-projekto gvidata de Kroata Esperanto-Ligo kaj financata per 33.000 euroj de Eŭropa Komisiono. La kunfinancantoj estas Kroata ministerio de kulturo, urbo Zagrebo kaj ESF.

Kadre de la projekto la eŭropaj libroj estos distribuotaj al bengalaj lernejoj, bengalaj lernantoj verkos eseojn pri la eŭropaj libroj kaj la plej bonaj eseoj estos premiotaj kaj publikigotaj. Paralele la bengala libro LA VIVO DE DAMORU estas eldonata en la kroata, itala kaj slovena lingvoj kaj la eŭropaj infanoj verkos pri la bengala libro. Oni preparas librolanĉojn en Kroatio, Slovenio kaj Italio en la venontaj monatoj. Itala konsulo en Kolkato partoprenos en la januara pontoprogramo. Probal Dasgupta gvidis la projekton flanke de bengala partnero Samatat Sanstha kaj verkis eseon pri problemoj de tradukado per Esperanto kiel lingvoponto al la bengala. La projekto komenciĝis en 2008 kaj finiĝos en aprilo 2010.

Legi plu...
 
62-a kongreso de IFEF en Sofia (Bulgario) PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Zlatko Hinšt   
23/01/2010

ImageInternacia Fervojista Esperanto-Federacio http://ifef.free.fr/spip/  tutkore invitas al la 62-a kongreso de IFEF, okazonta en Sofia de la 8-a ĝis la 15-a de majo 2010!

Aliĝilo - en doc formato de MS Word estas elŝutebla en adreso: http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_remository&Itemid=11&func=select&id=7

Poŝta adreso de LKK estas: 62-a Kongreso de IFEF, str. "Ivan Vazov" 3, BG-1080 - Sofia, Bulgario.

Retpoŝtaj adresoj por kontakto: La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin , La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin , La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

Legi plu...
 
Raporto pri instrua vojaĝo al Ĉinio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Ronald Glossop   
18/12/2009

ImageDum aŭgusto 2009 kvar urboj en Ĉinio gastigis usonanan emeritan profesoron de filozofio kaj pac-studo Ronald Glossop, direktoro de “Infanoj ĉirkaŭ la Mondo” www.icxlm.org por helpi instrui Esperanton, aparte al infanoj. Dum la vizito “Profesoro Ron” instruis en elementa lernejo en Taiyuan, en mezlernejo kaj publikaj parkoj en Wuhan, en infanĝardeno en Nanĉang, kaj en universitato en Harbin.
     
La ĉefa ilo de instruado kiun li uzis estas la “Kanto de la Koloroj” (ankaŭ konata kiel “Ruĝa Pomo” ĉar la unua strofo temas pri ruĝa pomo kiu estas frukto). Tiu kanto uzas la konatan francan melodion “Frato Jako.” Aliaj strofoj estas pri flava rozo (floro), verda cedro (arbo), blua plumo (skribilo), nigra kato (besto), blanka mevo (birdo), bruna tablo (meblo), griza salmo (fiŝo), oranĝa pilko (ludilo), purpura jupo (vesto), arĝenta forko (manĝilo), kaj ora ringo (ornamo).  La lasta strofo traktas la bazan ideon de Esperanto: “Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio.” Post la lernado de la kanto, la lernantoj konversaciis pri demandoj kiel, “Laŭ la kanto, kio estas flava?” kaj “Kia [kiukolora] estas forko?” kaj “Kio estas jupo?” La lernantoj ankaŭ lernis kaj interparolis pri numeraloj ĝis mil kaj pri la legado de horloĝoj.

Legi plu...
 
Salutojn kun bondeziroj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Mario Amadei   
18/12/2009

Karaj geamikoj,

nome de la Bolonja E-grupo "A. Tellini 1912" mi salutas vin bondezirante plenĝojan festo-tagojn por Kristnasko kaj Nova Jaro.

Mi forte deziras ke la 2010-jaro estu por vi fruktodona kaj prospera en via laboro kaj agado!

Image 

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Posta > Fino >>

Rezultoj 1 - 19 de 28
Header Pic
left unten right unten