La 15-a studjaro ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano |
|
|
|
Verkita de Ilona Koutny |
18/10/2012 |
Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) komenciĝis la 15-a studjaro: la dua studjaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).
Kiel kutime okazis 4 kursoj: Vera Barandovská analizis kun la grupanoj la pli novajn planlingvajn projektojn enkadre de la interlingvistika kurso. Al la elstara kaj sindediĉa interlingvistino la grupo gratulis pro ŝia jubileo. István Ertl (redaktoro de "Beletra Almanako") prezentis la verkistojn kaj verkojn de la literaturo de la 3-a periodo. Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupiĝis pri Esperanta sintakso.
|
|
Verkita de Mato Špekuljak |
15/10/2012 |
Mi volus korespondi kun gesamideanoj el Kroatio. Mi estas togolanda esperantisto Woudji Kossi, vivanta en Senegalo. Mi estas 32 jaraĝa. Mi estas instruisto de la franca lingvo kaj Esperanto. Mi scipovas kudri vestaĵojn. Tion mi delonge lernis.
Mi deziras korespondi kun gesamideanoj en aĝo ekde 18 ĝis 65 jaroj. Mi ŝatas kiam oni vizitas min. Se iu deziras veni por fari iajn aferojn, komercon, investadon, se li deziras krei fabrikon, ankaŭ pri tio mi interesas. Bonvenas ankaŭ lernantoj, dezirantaj pasigi libertempon en Afriko. Mi tutkore akceptas ĉiujn kaj ofertas senpagan gastigadon.
Mia retpoŝta adreso estas:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
|
Novaĵoj en la hejmpaĝo de “Fondaĵo Ivo Lapenna” |
|
|
|
Verkita de Birthe Lapenna |
02/10/2012 |
En la hejmpaĝo de “Fondaĵo Ivo Lapenna” http://www.ivolapenna.org/1 25.htm troveblas novaldonitaj sondosieroj (elŝuteblaj) de/pri Prof. D-ro Ivo Lapenna okaze de la 125-jara datreveno de Esperanto. Bonvolu uzi kaj diskonigi ilin.
|
|
Okazis 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj |
|
|
|
Verkita de Adem Jakupović |
02/10/2012 |
La 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj okazis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro en Beogrado en la ejo, en kiu kutime kunvenas Esperanto-societo “Nova sento”. Partoprenis nur kvardeko da esperantistoj el Serbio kaj unu samideano el Bruselo.
La ĉefa temo de la kongreso estis centjariĝo de naskiĝo de Tibor Sekelj. Diversajn referaĵojn pri lia vivo kaj agado por Esperanto verkis ĉefe membroj de novfondita E-societo „Nova sento“. Ĉiuj referaĵoj estas publikigitaj en la kongresa numero de „Beograda verda stelo“.
|
|
La Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Hartz |
|
|
|
Verkita de Zlatko Hinšt |
18/09/2012 |
La Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Hartz (Germanio) okazis inter la 19-a kaj la 25-a de majo 2012 kiun partoprenis 160 fervojistojn kaj aliaj partoprenantojn el 24 landoj.
Dum kongreso okazis nepublika kunveno kun diskutoj pri problemoj en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kun ĉesto de oficialaj delegitoj, t.n. komitatanoj kiel landasociaj reprezentantoj kaj honoraj membroj de IFEF. Poste sekvis publika jarkunveno kiu estas malfermata krom oficialaj decidaprobantoj al aliaj interesuloj. Enkadre de Faka komisiono konsistanta el du sekcioj okazis fakprelegoj kaj diskutoj pri fervojaj fakterminoj. Fakprelegoj estis organizitaj de Fake aplika Sekcio (pri tunelo inter Germanio kaj Danio, konstruado de nova stacidomo kaj fervoja nodo en Stuttgart akcentinte ekologiajn konsekvencojn, edukado de trafikistoj en Trafika teknika fakultato en Pardubice, pri vivo kaj laboro de Joachim Giessner kiel longjara prezidinto de IFEF.
|
|
Verkita de Honoré Sebuhoro |
24/08/2012 |
Karaj amikoj, kun entuziasmo kaj ghojego mi trovas tiun okazon por saluti vin. Ppermesu al mi sin prezenti. Mi estas Honoré, edzighis loghanta en orienta provinco Kivu/Demokratia Respubliko Kongo. Mia edzino Anita 27 jaragha,estas kudromashinistino en laborejo. Ni estas ghojegaj korespondi kun vi. Ni pretas intershanghadi poshtmarkojn,fotajhojn… Mi mem ne havas laboron nun, antaue mi laboris en shtatoficejo de minadoj kaj geologio. Bedaurinde nia konga registaro neniam zorgis pri ni. Ghi ne volis konatighi kun novuloj en shtata servo. Ghi ne volas salajri laborantojn, tiuj kiuj gajnas estas ministroj, prezidanto, naciaj deputitoj, medicinaj doktoroj…
|
|
Verkita de Julija Karmen |
20/08/2012 |
Tutkoran saluton! Mi volas amike korespondi. Mi serĉas kontaktojn. Skribas 63-jara esperantistino Julia, kiu loĝas en bela ukraina urbo Lviv. Ellerninte en la jaro 1978 Esperanton, mi korespondas tutmonde. Kvankam mi havas multe da diversajn interesojn, tamen ĉefa mia intereso estas - pri nia vivo.
Hodiaŭ multe da homoj entute estas feliĉaj, sed sur ilia viva vojo aperas ne malmulte problemoj. Ni iĝas des pli aĝaj, ol pli multe ni komprenas, ke nia vivo estas mallonga. Bonvolu, diri, ĉu en ĉi tiu konkludas la tuta nia vivo, kiel vi opinias?
Nia Kreanto, la Plejpotenca Dio, intencis, por ni, ĉiuj homoj, por vivi eterne pace kaj feliĉe sur la paradiza tero. La Sankta Biblio skribas:"Kaj la humiluloj heredos la teron, kaj ĝuos grandan pacon. La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur ĝi eterne"(Psalmaro 37, versoj 11,29); "Kaj la Dio forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis" (Apokalipso, ĉapitro 21 verso 4) - traduko de d-ro Zamenhof.
Al mi tre plaĉos ricevi leterojn. Bonfarton al vi. Amike. Julia.
|
|
|
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Posta > Fino >>
|
Rezultoj 20 - 38 de 54 |