Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Esperanto en la mondo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Estas 1 vizitanto konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Esperanto en la mondo
Esperanto-evento en Rumanio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Marian Vochin   
01/09/2009

ImageOkaze de la UNESKO-jubileo, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof (1859-1917), en la urbo Slatina, ĉefurbo de la distrikto Olt, en la suda parto de Rumanio, la distrikta muzeo malfermis la 27-an de aŭgusto 2009 la ekspozicion kun bildoj kaj dokumentoj titolitan “Momente din Istoria miscarii esperantiste in Romania -1889-2009” (Momentoj el la historio de la esperantista Movado en Rumanio -1889-2009). La ekspozicio estos malfermita ĝis la 15-an decembro 2009. Speciale, ĉe la inaŭguro, la direktoro de la distrikta muzeo Slatina, prof. d-ro Laurentiu-Gerard Gutica-Florescu bonvenigis la ĉeestaron. Parolis pri la propra esperantista agado s-ro Marian Vochin (Esperanto-historiisto) el Bukareŝto, prof. Doru Neagu, muzeografo el Slatina, s-ro Ionel Oneţ, postenulo de la CO de UEA (Roterdam), prof. d-ro. inĝ.  Iosif  E.  Nagy el Politekniko de Bukareŝto, univ. lektoro d-rino Maria Butan el la Universitato de Timisoara, inĝ. Emil Tudorache-Refa el Braşov, em. prof. d-ro Marian Constantinescu el Bukareŝto kaj ĵurnalisto s-ro Cristian Sabau el Piteşti.

 
Invito al Slovenio PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Jovan Mirkovič   
29/08/2009

ImageEn Lendava (Slovenio), sabaton, la 12-an de septembro okazos la jam tradicia turisma-kultura aranĝo “Lendavska trgatev” (Lendava plukado) en kiu partoprenos diversaj kulturaj societoj el Lendava kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Kolektiĝas grupeto de slovenaj, hungaraj kaj kroataj esperantistoj kiuj volas partopreni en la festa marŝado kun Esperanta flago. Se vi estas libera tiutempe, aliĝu kaj venu al la proksima slovena komunumo Lendava, interalie por ĝui la banadon en la tiea termalbanejo. La aranĝo komenciĝos je la 11h00 per festa marŝado tra la urbo, en longeco de proksimume 1500 m. La starto estos ĉe la malnova Mezlernejo en Fö utca 84 (Ĉefstrato n-ro 84) kaj la fino antaŭ la hotelo "Elizabeta", kie daŭre okazos kultura programo, prezentota de diversaj kulturaj societoj (naciaj dancoj, recitaloj, kantĥoroj en la slovena kaj hungara lingvoj). La celo de la defileo estas montri malnovajn morojn pri plukado de vinberoj, ilia premado kaj produktado de mosto–vino).

 
La 60-jariĝinta ILEI konferencas en Krakovo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
23/07/2009

ImageInternacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa organizaĵo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Ĝi havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio havanta  sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45. Startinte en 1949 en Bournemout (Britio), ILEI estas respektinda 60-jarulo, kaj sian jubilean  42-an Konfrencon ĝi okazigas en la pola urbo Krakovo. Inter la 17-a kaj 25-a de julio en la Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB) kolektiĝis 75 partoprenantoj el trideko da landoj. Ĉe la malferma ceremonio de la Konferenco, parolinte en Esperanto la 17-an de julio, prof. d-ro habil. inĝ. Wlodzimierz Roszczynialski, la rektoro de WSZiB diris: “Kun ĝojo kaj plezuro mi bonvenigas la partoprenantojn de la Esperanto-Konferenco, kun ĝojo des pli granda - ĉar en la jaro 1963, kiel junulo, mi partoprenis Internacian Esperanto-Kongreson en Gyula (Hungario). Tiu ununura, bedaŭrinde, kontakto kun tiu lingvo lernigis al mi grandan respekton kaj admiron por Vi, kiuj en universala mondo, trovas ĝojon pro renkontiĝoj en spirito de Zamenhof.”

 
Honorigo de profesoro Selten PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Interkultura Centro Herzberg   
12/07/2009

ImageLa ekonomika fakultato de la Universitato Göttingen en Germanio distingis la Nobel-premiitan profesoron Reinhard Selten per honordoktora titolo. Dum la la festa laŭdado prof-ino Claudia Keser (kiu iam mem eklernis Esperanton), diris kelkajn frazojn en bonkvalita Esperanto al la tuta aŭskultantaro. La distingan sesion partoprenis multaj eminentaj profesoroj el Germanio kaj eksterlando. Dum la festo oni kelkfoje menciis Esperanton, eĉ sian fakan prelegon profesoro Selten mem komencis en la Internacia Lingvo.

 
Franca Esperanto-paro biciklas ĉirkaŭ la mondo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Davor Grgat   
04/07/2009

ImageDe Francio, tra Italio, Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Grekio, Turkio, Irano, Pakistano, Hindujo, Bangladeŝo, Tajlando, Singapuro, Indonezio, Aŭstralio, Kanado, Usono, Sudameriko, tra Afriko, Portugalio kaj Hispanio reen al Francio - per bicikloj, uzante la francan kaj Esperanton, ekvojaĝis la franca Esperanto-paro Cyrille Pinardon kaj Rose Sanz.

Al la vojaĝo de sia vivo la 40-jaraj geedzoj Cyrille kaj Rose, poŝtoficistoj el Parizo, ekveturis la 16-an de marto, kaj post 40 tagoj da biciklado ili atingis  fine de aprilo la kroatian urbon Split, kie ĝoje renkontis ilin la splitaj geesperantistoj Anđelko Drnasin, Davor Grgat, Etel Zavadlav, Vukašin Dimitrijević kaj Tonka Grgat (al kiuj aliĝis ankaŭ la fotoraportisto Feđa Klarić kaj ĵurnalistino Mirela Goreta el la splita taggazeto “Slobodna Dalmacija”).

 
Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo 2009 PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
15/04/2009

ImageDe la 24-a (vendredo) ĝis la 26-a (dimanĉo) de aprilo en Dobrá Voda (Slovakio) okazos Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo 2009 http://skej.esperanto.sk/arangoj.php?lingvo=eo&kio=118. La renkontiĝon organizas Slovakia Esperanta Junularo kaj Slovakia Esperanta Federacio.

Vilaĝo Dobra Voda situas 25km okcidente de Piešťany, 28km norde de Trnava - en valkaldrono, ĉe la piedo de montaro Karpaty. Oni povas atingi ĝin per aŭto aŭ buso.

Ĉefa temo de la aranĝo estas 150-a datreveno de naskiĝo de L. L. Zamenhof. Programo inkludas etan kurson de Esperanto, kurson de origami, vojaĝmemorojn, diskuton pri Esperanto-movado en Slovakio, prezentacion de artaj bildoj kaj filmoj kun Esperantaj subtekstoj, ekskurson, literaturan angulon, libroservon, ludojn, kvizojn, kulturan programon...

 
Komuna Zamenhofa tago en Kragujevac PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Dimitrije Janičić   
08/01/2009

ImagePasintjare serbiaj esperantistoj komune festis Zamenhofan tagon sabaton la 13-an de decembro en Kragujevac, la urbo kie la Esperanto-movado iam estis tre vigla kaj kie la Zamenhoftaga festo estis utiligita por refondo de Esperanto-societo. La iniciatinto kaj organizanto de ĉi tiu kunveno estis konata kragujevaca esperantisto kaj aktoro Saša Pilipović. Alvenis gastoj el Beograd, Niš, Zemun, Jagodina, Leskovac, Vranje, Zaječar, Čačak kaj Novi Sad, kaj partoprenis ankaŭ Višnja Branković el Triesto kaj Mićo Vrhovac el Banja Luka (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Krom la riĉenhavaj prelegoj de Boriša Milićević, mr Radojica Petrović kaj Tereza Kapista, en la programo partoprenis ankaŭ Čedomir Štajn kaj Nikola Milojević, aktoroj de la urba teatro, la poetino Senka Tomić el Jagodina, zemunaj lernantoj el la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo kie Esperanto estas instruata seninterrompe jam okdek jarojn, kaj per kabaredoj luditaj dum  pasintaj universalaj kongresoj, prezentigis Saša Pilipović .

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 Posta > Fino >>

Rezultoj 39 - 54 de 54
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten