Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Dokumenta Centro
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Facebook
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Kontakto
Serĉilo
Tema menuo
Kroatio
Zagrebo
U Z E
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Por estiĝi registrita uzanto de la portalo bonvolu pri sia persona nomo, familia nomo kaj retpoŝta adreso sciigi administranton pere de Kontakto en Ĉefa menuo!
Kiu estas konektita?
Estas 3 vizitantoj konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Elsalutiĝo
Privataj mesaĝoj
Vi havas
0 novajn mesaĝojn
Babilejeto

zigchat v1.3.6 - author : Yann Sallou / http://www.utopiart.com - flashplayer 6 minimum

Nova en Forumo
Ŝercoj
  •  

    - Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.

    - Ĉu li matene gimnastikadas?

    - Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?

    - Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

    - Pro la muziko tie.

    - Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

    - Tie oni ne havas bieron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Post trejnado diras kuristo:

    - Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?

    - Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi ekedziĝis?

    - Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.

    - Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?

    - Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...

    - Do plilongigu ĝin por vi!

    - Kiel, diru al mi.

    - Ellitiĝadu je la kvina!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?

    - Kion mi volis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

    - Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.

    - Elektran razaparaaton.

    - Kion...? ja vi estas nur naŭjara!

    - Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?

    - Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:

    - Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.

    - Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.

    - Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?

    - Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!

    - Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?

    - La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.

    - Tute nature!

    - Ne ĉiuj, multaj artefarite!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Interparolas du direktoroj:

    - Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...

    - Jes, tio estas ŝia sola kvalito.

    - Ĉu la laboremo?

    - Ne, la ŝajnigado de laboremo!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...

    - Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.

    - Sed ŝi revenis!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.

    - Kaj se ĝi ne pliboniĝos?

    - Tiam la edzino devos resti hejme.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?

    - Ŝi venis al mi surgenue...

    - Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?

    - Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...

    - Do, praktike ĉio.

    - Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Interparolas du frandemuloj:

    - Kio bongustas al vi plej multe?

    - Matenmanĝo ĉe alies edzino.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?

    - Kial vi pensas tion?

    - Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

    Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

    -Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Meditas sinjoroĉe la biero:

    - Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

Ŝablonelektilo
ef_live2

Dokumenta Centro
Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) havas novan retpaĝaron PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
12/02/2010

ImageDEC estas iniciato de kroata esperantisto Josip Pleadin (http://eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Pleadin). La celo de DEC estas kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. La motivo de tiu entrepreno estas laŭeble preventi perdojn de la Esperanta kultura kaj historia heredaĵo. DEC nun funkcias kiel privata kolekto, sed laŭplane ĝi volus fariĝi oficiala kroata Esperanto-arkivo. Jam en 2008 Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj subtenis kaj reklamis la ideon, kaj eĉ notis ĝin en sia laborplano por 2009. La posedanto, je la invito de la Estraro de Kroata Esperanto-Ligo, prezentis la ideon ankaŭ al la estraranoj komence de novembro 2009. Uzi la materialon de DEC, sub difinitaj kondiĉoj, rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. DEC situas en Đurđevac, (46°02´33´´ N, 17°04´18´´E ) je 120 kilometroj nordoriente de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. La fina celo de DEC estas atingi la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kaj tiel garantii sian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto.
Vizitu la novan retpaĝaron de DEC: http://www.ipernity.com/doc/dokumenta.esperanto.centro/home/

Legi plu...
 
Gazetoj donacitaj al Dokumenta Esperanto-Centro PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
19/08/2009

ImageLa 15-an de aŭgusto DEC en Đurđevac pliriĉigis sian gazetkolekton. Tagon antaŭe el Triesto (Italio) al Rijeka (Kroatio) estis transportitaj skatoloj kun entute 1182 kajeroj de diversaj Esperanto-revuoj, kiujn al DEC decidis donaci Višnja Branković, kroatino vivanta en Triesto, estrino de la Esperanta firmao “Orbis Pictus”. Pri la donaco s-anino Branković informis la respondeculojn de DEC jam antaŭ kelkaj monatoj, sed la transporto al Kroatio okazis apenaŭ nun. La donacitan materialon nome de DEC transprenis Josip Pleadin, kiu transportis ĝin al Đurđevac. El la  ricevita materialo eĉ 521 kajeroj estis ĝis nun neposeditaj de DEC, kaj 661 kajeroj estas duoblaĵoj. Se ankaŭ vi posedas Esperantaĵojn por kiuj vi volas certigi bonan prizorgon, sekvu la ekzemplon de s-anino Branković! Aparte ni invitas eldonistojn, verkistojn, tradukistojn kaj redaktorojn, ke ili donacu al DEC po unu ekzempleron de siaj libroj aŭ gazetoj.  DEC serĉas ankaŭ seriozajn kolektantojn por interŝanĝo de gazetoj kaj libroj.

Legi plu...
 
Komenciĝis la katalogado de DEC PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
25/07/2009

ImageDokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, kvankam ankoraŭ neoficiala institucio, volas atingi kiel eble plej rapide la nivelon de vasta uzebleco. Pro tio julie komenciĝis katalogado de la materialoj troviĝantaj en DEC. Kiel la unua ŝtupo estas katalogataj libroj, gazetoj, fotoj kaj dosieroj pri diversaj temoj. Temas pri ampleksega laboro, kies unuajn rezultojn ni prezentos en la rubriko “Dokumenta Esperanto-Centroj” de la portala Dosierujo http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_remository&Itemid=11&func=select&id=3. Ĉiuj katalogoj estos libere elŝuteblaj. Preparata estas speciala regularo por uzado de la DEC-materialoj kaj servoj, kies celo estas malebligi detruadon kaj damaĝojn unuflanke, kaj aliflanke fari financan kaj materian bazon por plua evoluo. Por faciligi la elŝutadon kaj uzadon de la DEC-katalogoj, la katalogado estas farata per la programo Excel, kiun posedas preskaŭ ĉiuj komputiluzantoj. Ĝi estas facile uzebla, kaj permesas ordigon laŭ diversaj tabelrubrikoj. Per tio estos facile ekscii kion posedas DEC. Estas planata ankaŭ katalogado de aliaj, malpli grandaj privataj kolektoj en Kroatio, por precize scii kia materialo en ili troviĝas kaj kiamaniere ĝi uzeblas.

Legi plu...
 
Libroapogo al Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
09/01/2009

ImageSes bibliotekoj ricevis subvenciojn de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Per decido de la estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller estis subvenciitaj la librokolektoj de Srilanka Esperanto-Asocio (265 eŭroj), Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (Kroatio; 260 eŭroj), Centro Internacia de Esperanto (Madagaskaro; 200 eŭroj), Esperanto-klubo de Elec (Rusio; 190 eŭroj), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 175 eŭroj), kaj Esperanto-Biblioteko de Limogio kaj Okcitanio (Francio; 160 eŭroj). Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj kandidatis por la subvencio favore al Dokumenta Esperanto-Centro (DEC).

Legi plu...
 
DEC ne estu nur privata kolekto! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
19/09/2008

ImageEsperanto kiel socia kaj kultura fenomeno, dum la pasintaj 120 jaroj produktis amason da materialo, ĉefe papera, kiun oni devas konservi kaj zorge gardi, esplori kaj utiligi por bono de la Esperanto-komunumo. Tra la historio de Esperanto-movado aperadis jen kaj jen organizaĵoj aŭ unuopuloj kiuj komprenis gravecon de la prizorgo de tia materialo, sed okazadis ankaŭ gravaj perdoj. Fortaj Esperanto-movadoj en iuj landoj sukcesis fari grandajn, socie prizorgitajn kolektojn. Aliloke temas pri gravaj privataj kolektoj. Ambaŭ havas la saman celon, sed ofte iliaj sortoj diferencas. Bedaŭrindas la fakto, ke la Esperanto-Movado ne disponas pri multaj profesiaj historiistoj kaj bibliotekistoj, kiuj scipovus ordigi, katalogi kaj utiligi la tiamaniere kolektitan materialon. Aliflanke, la amatoraj prizorgantoj ofte ne estas sufiĉe kompetentaj kaj stimulitaj de la komunumo mem.

Legi plu...
 
Subtenantoj de Dokumenta Esperanto-Centro PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Josip Pleadin   
19/09/2008

Monhelpon al DEC oni povas efektivigi kiel:

ORA SPONSORO = 1.000 eŭroj
ARĜENTA SPONSORO = 500 eŭroj
BRONZA SPONSORO = 250 eŭroj
Aĉetanto de brikoj = 1 briko egalas al 1 eŭro

Per mono en 2008 subtenis la projekton de konstruigo de DEC jenaj personoj:

1. BRONZA SPONSORO:
Laura Lukač Sancin (Trieste, Italio)  250 eŭroj

2. 10 BRIKOJ
Marija Jerković (Zagreb, Kroatio)    10 eŭroj

3. 20 BRIKOJ
Zlata Nanić (Zagreb, Kroatio)     20 eŭroj

4. BRONZA SPONSORO
Roland Rotsaert (Brugge, Belgio)  250 eŭroj

 
Header Pic
left unten right unten