Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Diversaĵoj
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Forumo
Babilejo
Facebook
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Kontakto
Serĉilo
Tema menuo
Kroatio
Zagrebo
U Z E
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Por estiĝi registrita uzanto de la portalo bonvolu pri sia persona nomo, familia nomo kaj retpoŝta adreso sciigi administranton pere de Kontakto en Ĉefa menuo!
Kiu estas konektita?
Estas 1 vizitanto konektita(j)
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Elsalutiĝo
Privataj mesaĝoj
Vi havas
0 novajn mesaĝojn
Babilejeto

zigchat v1.3.6 - author : Yann Sallou / http://www.utopiart.com - flashplayer 6 minimum

Nova en Forumo
Ŝercoj

  • - Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

    Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

    -Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!

    - Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.

    - Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?

    - Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Post trejnado diras kuristo:

    - Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?

    - Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?

    - Kial vi pensas tion?

    - Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.

    - Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?

    - Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi ekedziĝis?

    - Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.

    - Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?

    - Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.

    - Elektran razaparaaton.

    - Kion...? ja vi estas nur naŭjara!

    - Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

    - Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Meditas sinjoroĉe la biero:

    - Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Interparolas du frandemuloj:

    - Kio bongustas al vi plej multe?

    - Matenmanĝo ĉe alies edzino.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...

    - Do, praktike ĉio.

    - Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

    - Pro la muziko tie.

    - Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

    - Tie oni ne havas bieron.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:

    - Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?

    - La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?

    - Ŝi venis al mi surgenue...

    - Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?

    - Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.

    - Kaj se ĝi ne pliboniĝos?

    - Tiam la edzino devos resti hejme.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?

    - Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?

    - Kion mi volis.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

  •  

    - Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.

    - Ĉu li matene gimnastikadas?

    - Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • Interparolas du direktoroj:

    - Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...

    - Jes, tio estas ŝia sola kvalito.

    - Ĉu la laboremo?

    - Ne, la ŝajnigado de laboremo!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...

    - Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.

    - Sed ŝi revenis!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...

    - Do plilongigu ĝin por vi!

    - Kiel, diru al mi.

    - Ellitiĝadu je la kvina!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992


  • - Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.

    - Tute nature!

    - Ne ĉiuj, multaj artefarite!


    Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

Ŝablonelektilo
ef_live2

Diversaĵoj
Benitan Kristnaskon kaj gajan Novan jaron! PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
19/12/2009
Image
Legi plu...
 
Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Libera Folio: Toño del Barrio   
02/11/2009

ImageLa kontraŭuloj de la usona prezidento Barack Obama jam de longe akuzas lin pri socialismo, naziismo, islamismo kaj planado de koncentrejoj por nekonsentantoj. Nun aperis nova akuzo: Obama ne nur estas nazio, sed li krome intencas devigi ĉiujn usonanojn lerni Esperanton. El satiraj tekstoj, mokantaj la oponantojn de Obama, la aserto rapide migris al la arsenalo de la efektivaj kontraŭuloj de la freŝa Nobel-premiito.

Barack Obama altiras plej grandan esperon kaj eĉ adoron ĉe siaj partianoj, en Usono kaj en la tuta mondo, kiel montras la ĵusa aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al li. Samtempe li estas delire malamata en aliaj rondoj, ĉefe en sia lando mem. Oni lin kulpigas pri plej diversaj aferoj: inter aliaj pli-malpli raciaj argumentoj, publikaj figuroj malferme asertis ke li estas islamano, socialisto aŭ amiko de teroristoj, ke li volas malkonstrui sian landon (se ili entute rekonas ke ĝi estas lia lando), intencas krei tribunalojn por mortigi maljunulojn, kaj malamas la blankulojn. Eĉ en esperantista revuo aperis artikolo asertanta ke li ne estas usona civitano kaj ke lia prezidenteco estas jure nelegitima.

-------------------------

Radenko Milošević, prezidanto de UZE, sendis la 5-an de oktobro 2008 al Barack Obama, tiam la kandidato por prezidento de Usono, gratulan leteron nome de UZE. Por elŝuti kaj/aŭ legi la leteron malfermu:  http://zagreba-esperantisto.hr/index.php?option=com_remository&Itemid=11&func=select&id=6 en la portala dosierujo.

Legi plu...
 
Du poemoj de Jasna Melvinger PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Boriša Miličević   
02/11/2009

ImageTre estimataj,

La ĵurnalo "Politika" de la 14-a de oktobro 2009 informis ke la Prezidento de Kroatio Stjepan Mesić distingis per la ordeno de rango "Danica hrvatska" (Danica kroatia) la verkistojn Petko Vojnić Purčar (1939) kaj Jasna Melvinger (1940), el Vojvodino (Serbio), pro tuteca kontribuo al konservado de la kroatia kulturo en Serbio.

Mi sendas miajn tradukojn de du poemoj de Jasna Melvinger, por la gazeto Zagreba Esperantisto.

Kun amikaj salutoj,
Boriša Milićević


Jasna Melvinger

FRAGMENTO
(Fragment)

Iam mi pensas
ke mi en pratempo
buntkolora foliet'
aŭtuna estis

Esperantigis
Boriša Milićević
Legi plu...
 
Dum kontraŭalkohola prelego PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
09/10/2009


- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.

Aŭdiĝas voĉo el la publiko:

-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?


Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

 
Iri hejmen PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
09/10/2009


En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:

- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.


Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

 
Biero kaj muziko PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Admin   
09/10/2009


- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?

- Pro la muziko tie.

- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?

- Tie oni ne havas bieron.


Fonto: E. V.  Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Posta > Fino >>

Rezultoj 1 - 18 de 36
Header Pic
left unten right unten