Momente neniu estas en babilejo
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
- Kial vi ekedziĝis?
- Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.
- Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?
- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.