Verkita de Josip Pleadin |
09/10/2008 |
La ĉi-jara, 41-a Pupteatra Internacia Festivalo (PIF), okazis en Zagrebo inter la 29-a de aŭgusto kaj 5-a de septembro. Unu el la prizorgantoj de PIF dum multaj jaroj, Ivan Špoljarec (Štef), preparis kaj la festivalo eldonis la 238-paĝan, riĉe ilustritan monografion pri tiu escepta pupteatra festivalo. La monografio “Lutke uživo / Puppets live / Pupoj vive” estas trilingva (kroata-angla-Esperanta). Formato: 22,5 x 30,5 cm. ISBN 978-953-6697-22-9. Prezo: 200,00 kunaoj. Mendebla ĉe:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|
|
Bona intenco kun magra rezulto |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
30/09/2008 |
En la momento kiam Kroata Esperanto-Ligo preparas ampleksan presan eldonon de Esperanto-kroata vortaro de Lucija Borčić, iomete fantaste sonis la informo kiun ni ĵus eksciis: en Kroatio jam ekzistas reta vortaro kun 100.000 vortoj! Laŭ nia scio, lanĉis tiun vortaron firmao "Taktika Nova" el Zagrebo, specialigita pri tradukaj kaj retvortaraj aferoj en pluraj lingvoj. Volante esplori la verecon de la informo kiu nin atingis, ni kontaktis la eldoniston, kaj komencis testi la vortaron.Laŭdire la vortaro estas senpage uzebla ĝis la fino de 2008, sed tamen oni devas pagi 49,90 kunaojn por ricevi permeson aliri la datumbazon de la vortaro. Ĉi-momente ne estas konate kiu pretigis tiel ampleksan vortaron, sed evidente temas pri personoj ekster Esperantujo, ĉar la rezultoj de la testado donis praktike tute negativan impreson.
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
29/09/2008 |
Post trijara komata vegetado en malsanuleja lito, mortis la 24-an de septembro brila kantisto de kroatia muzikscenejo, patrioto, intelektulo, deputito de kroatia Parlamento (Sabor), homo kun la plej akcentinda trajto – ĝentlemano Vice Vukov. Estas sufiĉe nur diri: - Vice mortis! Kantisto el la suda ikav(dialekt)a Kroatio, el la urbo Šibenik kaj ĝia najbara insulo Zlarin, bonege kantinta kajkavajn (dialektajn) kantojn, kiu per obstineco portis la "kroatan kamizolon", travivinte ĉe la pinto de sia kantkarieroo kaj nacia estimego interrompon en la jaro 1972. Li estis kondamnita al nekantado dum 18 jaroj pro la aparteno al la tiama nacia kaj kultura movado de "Kroatia printempo". Oni malpermesis al li kanti publike, en la televidilo kaj radio. La Najtingalo Vice ne estis enkaĝigita, sed forpelita el sia Hejmolando Kroatio. La beleco de lia voĉo, forpelita en la mondon, flugis al niaj domoj el ĉiuj mondopartoj kie li kantis por siaj samnacianoj. Li naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1936 kaj komencis kanti kiel studento. Lia brila kantista kariero komenciĝis ĉe la Festivalo de Opatija en la jaro 1959, kaj li jam en la 1960-aj jaroj fariĝis kantisto kun plej multaj trofeoj kaj partopreninto de internaciaj festivaloj de Eŭrovizio.
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
22/09/2008 |
La 21-an de septembro ĉi-jare pasis sepdek jarojn post la morto de la verkistino, kies verkoj per Esperanto kiel lingvo-ponto estis tradukitaj al multaj aliaj lingvoj. La verkistino I. B. Mažuranić devenas el la fama kroata familio Mažuranić, nome ŝia avo estis banuso Ivan Mažuranić, nomita „banuso popolano“, kiu kompletigis la mankantajn partojn de la fama verko "Osman" de Ivan Gundulić, kaj verkis tre faman eposon "La morto de Smail-agao Čengić“. Ŝia patro Vladimir Mažuranić, filo de Ivan Mažuranić, komencis aperigadi ĝuste en la jaro 1908 kiam aperis la organizaita movado por Esperanto en Kroatio, la plej faman verkon de la kroatia historio "Kontribuoj por kroata jura - historia vortaro". Ŝia majstroverko estis "Priče iz davnine" (Esperantlingve ekzistas du tradukoj de la titolo: "Rakontoj elantikvaj" laŭ Z.Seleš, kaj "Rakontoj el (fora) pratempo" laŭ retejo de KEL). Parto de la fabelaro estis tradukita sub la titolo "Arbaro de Stribor" (la tradukinto estis Z. Seleš, publikigita en la revuo "Koko“, n-ro 2/1989).
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
15/09/2008 |
La 12-an de septembro 2008 en Zagrebo mortis en sia 76-a vivojaro Tomislav Ladan, konata kroatia lingvisto, tradukisto kaj leksikografo, romanverkisto kaj ĉefa direktoro de Kroatia leksikografia instituto “Miroslav Krleža”. Li naskiĝis en 1932 en Ivanjica kaj diplomiĝis pri literaturo en la Filozofia fakultato de Sarajevo en 1958. Invitita de Miroslav Krleža, en 1961 li venis labori en Leksikografia instituto en Zagrebo. Kiel verkisto li aperis en 1950-aj jaroj, tradukante el usonaj kaj skandinaviaj poetoj, verkante poemojn, eseojn kaj literaturkritikojn. Li verkis romanon “Bosanski grb” (“Bosnia blazono”) en 1975. Plej grandan kontribuon dum sia 50-jara aktiva laboro li donis al lingvistiko kaj lingvaj esploroj, vortaristiko kaj leksikografio, savante el forgeso malnovajn kroatajn vortojn. Lia verko “Riječi: značenje, uporaba, podrijetlo” (“Vortoj: signifo, uzado kaj deveno”) el 2001 estas esence grava verko en tiu kampo. Li tradukis el malnovgrekaj (Aristotelo, Esĥilo, Eŭripido) kaj latinaj verkistoj (Ovidio, Aŭgusteno) kaj el Biblio. La kroatian literturon li aparte ŝuldigis per tradukoj el T.S. Eliot, E. Pound, V. Nabokov, Shakespeare, I. Bergman, H. Ibsen, A. Strindberg kaj aliaj.
|
|
|