- Kion mi pagu unue - ĉu la fakturon por la elektro aŭ la ŝuldon al la kuracisto?
- La fakturon por la elektro. La kuracisto certe ne venos malŝalti al vi la snagocirkuladon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Post trejnado diras kuristo:
- Laŭ mia horloĝo mi plibonigis la pasintjaran rekordon. Al kiu mi anaoncu tion?
- Al la horloĝisto, - konsilas al li kolego el la klubo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Se nia financa situacio pliboniĝos, ni veturos al la maro por libertempo.
- Kaj se ĝi ne pliboniĝos?
- Tiam la edzino devos resti hejme.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi ekedziĝis?
- Mia edzino ne sciis kuiri gulaŝon.
- Ĉu vi ne povis manĝi ion alian?
- Kion alian? Ja ŝi kuiradis nenion alian ol gulaŝon!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Imagu al vi: apenaŭ komenciĝas la matena gimnastiko en la radio, mia edzo saltas el la lito.
- Ĉu li matene gimnastikadas?
- Li ne, sed la fraŭlino en la fenestro vid-al-vide.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ni devas konfesi, ke la virinoj ĉiam estas pli belaj ol la viroj.
- Tute nature!
- Ne ĉiuj, multaj artefarite!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Nia amiko Johan' maljuniĝis, ĉu ne vere?
- Kial vi pensas tion?
- Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Fraŭlino al sia admiranto, kiu ŝoforas:
- Mi ripetas, ke ni erarvagas! Ni jam la trian fojon surveturis la saman hundon...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi ricevis je via naskiĝtago? - demandas Janĉjo sian amikon Miĉjon.
- Elektran razaparaaton.
- Kion...? ja vi estas nur naŭjara!
- Ĝis kiam mi bezonos ĝin, uzados ĝin paĉjo.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Promesu al mi, - diras Marijka al sia edzo, - ke post mia morto via dua edzino ne portos miajn subvestojn!
- Tion mi eĉĵuri povas al vi, - diras la edz, - ĉar ŝi estas multe pli alta kaj ne tiel grasa...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du frandemuloj:
- Kio bongustas al vi plej multe?
- Matenmanĝo ĉe alies edzino.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
En hejma vespera solenaĵo diras unu viro al alia:
- Mi estas tre laca. Mi devos ekkoketi kun iu virino, por ke mia edzino proponu iri jam hejmen.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kiel finiĝis via kverelo kun la edzino?
- Ŝi venis al mi surgenue...
- Ĉu vere? Kaj kion ŝi diris al vi?
- Elrampu jam el sub la lito, ci poltrona putoro...!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Interparolas du direktoroj:
- Tiu via nova sekretariino ŝajnas esti laborema personeto...
- Jes, tio estas ŝia sola kvalito.
- Ĉu la laboremo?
- Ne, la ŝajnigado de laboremo!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kial vi daŭre sidas en la gastejo, sinjoro Kroĉ?
- Pro la muziko tie.
- Kial vi do prefere ne iras en koncerton?
- Tie oni ne havas bieron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ferĉjo, ĉu vi ĉiam ankoraŭ amas min? - pepas edzino al ŝia edzo.
- Ĉu vi ne povas diri tion rekte, sen ĉirkaŭfrazoj? Ĉu sufiĉos al vi kvincent kronoj?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ĉu vi ne povus pruntendoni al mi 500 kronojn?
- Jes, mi ne povus pruntendoni ilin al vi.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- En nia entreprena manĝejo estis ŝi-jare ŝanĝita la estro, la proviziisto kaj la kuiristo...
- Do, praktike ĉio.
- Ne, la mizeraj manĝaĵoj restis...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Alkoholo estas la kial de multaj malfeliĉoj en la familia vivo. Mi mem konas plurajn kazojn, ke edzino forlasis sian edzon, ĉar li drinkis, - diras la parolanto en kontraŭalkohola prelego.
Aŭdiĝas voĉo el la publiko:
-Ĉu vi afable povus diri, kiom estas necese eldrinki, por ke ŝi tion faru...?
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi ne komprenas, kial vi aĉetis al via edzino tiel multekostan garnituron de manĝovazaro?
- Kredu, ĝi estis taktiko kaj bona investo! Nun, timante, ke mi povus rompi ion, la edzino ne plu postulas, ke mi lavu la vazaron.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Ke mi perdis mian domon, tion kaŭzis alkoholo.
- Kiel?! Ĉu vi tiel multe drinkis?
- Ne. Eksplodis nia alkohol-distililo kaj la domo forbrulis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
Meditas sinjoroĉe la biero:
- Al iu kroĉigas la virinoj, al aliu la malbonŝanco... Sed, finfine, ĝi estas la sama afero...
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Domaĝe, ke la libertempo estas tiel mallonga...
- Do plilongigu ĝin por vi!
- Kiel, diru al mi.
- Ellitiĝadu je la kvina!
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Kion vi faris antaŭ ol vi edziĝis?
- Kion mi volis.
Fonto: E. V. Tvarožek ŜERCOJ, La unua cento, Bratislava Esperanto-Klubo (BEKO) 1992
- Mi travivis teruran tragedion: mia edzino forlasis min...
- Sed tio ja ne estas tiel granda tragedio, ke vi bezonu esti malfeliĉa.
- Sed ŝi revenis!