ESPERANTO-KURSO DAURIGOTA |
|
|
|
Verkita de Dražen Klinčić |
06/09/2010 |
En la ejoj de MS Utrine, printempe de 2010, kiel rezulto de la komuna iniciato de “CBR-netK Croaticum” kaj de “Zagreba Esperantisto”, komenciĝis kurso de Esperanto. Menciindas, ke la realigo de la kurso estis planita kaj farita volontule, kaj ĝi estis senpaga por ĉiuj interesiĝantoj. La celo de tiu ĉi gratulinda iniciato estis prezento de Esperanto kiel la plej facila kaj universala lingva komunikilo, kiu kunligas homojn en realigo de pli bona kaj pli kvalita vivo de unuopulo kaj la tuta komunumo.
La kurso fine de la lerneja jaro finiĝis per senrezervaj laŭdoj de la partoprenintoj, kiuj esprimis sian deziron por daŭriga kurso, kaj estis rimarkita ankaŭ intereso de pluraj civitanoj diversaĝaj, kiuj volas eklerni Espranton. La intereso nur konfirmas, ke Esperanto estas universala lingvo faliganta la barojn inter homoj kaj kontribuanta al kreado de pli harmonia kaj pli humana socio en kiu regas interkompreno kaj kunlaboro.
|