Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Pri Zagrebo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Zagrebo PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Radenko Milošević   
19/09/2008
Artikola Tabelo
Zagrebo
Paĝo 2
Zagrebo estas ĉefurbo kaj politika, scienca, ekonomia, kultura kaj alispeca centro de la Respubliko Kroatio. Ĝi estas, kiel poeto skribis siatempe “......urbo sur monto, lumturo el kiu elradias neestingebla kaj certa lumo al ĉiuj homoj”. Zagrebo estas unu inter la plej malnovaj eŭropaj urboj, kaj ĝiaj malnovaj partoj Gradec kaj Kaptol, oni tenas kiel la plej bele protektitaj malnovaj urbo-kernoj en Eǔropo. Ĝiaj historio komencas formale je la jaro 1094 (la plej ofte menciita jaro de historiistoj), kiam estis fondita la Zagreba diocezo. Per “La ora ĉarto” de la kroata-hungara reĝo Bela la IV-a el la jaro 1242, Zagrebo iĝis libera reĝa urbo. Zagrebo, krucvojo en kiu enmigrintoj kaj metiistoj el Meza Eŭropo konstruis fundamenton de nuneco. Jarcento post la ricevo de la ĉarto de libera reĝa urbo, Zagrebo ja havis nur tri mil da loĝantoj. En la jaro 1557 Zagreb estas por unua fojo menciita kiel kroatia metropolo. Preskaŭ cent jarojn poste kroata-hungara reĝo Leopoldo la I-a en la jaro 1669 per la ĉarto atestas al la Reĝa akademio rajton al universitato, kaj tiun ĉi privilegion konfirmis la Kroatia parlamento – Sabor.

Zagrebo estis la ĉefa trafiknodo el kiu elvojadis famaj ŝoseoj Karolina, Josefina, Luiziana, kiuj ĉiuj finiĝas ĉe Adria maro. Jaro 1862 estis la komenco de fervoja trafiko, kiam estis malfermita la unua fervoja linio tra Zagrebo, kiu de Zidani Most (Slovenio) kondukis al Sisak. Tiu linio estis ligita al la linio Vieno – Ljubljana – Triesto. Tia geografia loko donis al Zagrebo eblecon pri disvolvo de metio, komerco, kaj pli poste de industrio kaj aliaj produkto-eblecoj. Inter tre interesaj ekonomiaj agoj, kaj komenco de negocado mem en Zagrebo, estas Zagreba foiro, alte rangita foiro en monda foira familio. La unua granda jara foiro estis en Zagrebo sub la nomo “Foiro de Marko” en la jaro 1256  kaj la foiro progresis en la jaro 1864, kiam Zagreba komerca - industria ĉambro organizis la “Unuan landan ekonomian ekspozicion”, sed la vera kaj oficiala komenco estis en la jaro 1909. Zagreba foiro estis ankaŭ kunfondinto de la Internacia unuiĝo de foiroj en Parizo 1925.

Zagrebo elradiis en mondon novajn kaj ideojn kaj monfamajn produktojn kaj inventistojn. Multfoje oni en la mondo nek scias ke ili estas Zagrebanoj nek ke la produktoj estis elpensitaj en Zagrebo. Zagrebano Slavoljub Eduard Penkala (1871.-1922.) estas la unua moderna kroata inventisto kaj noviganto. Li apud multaj aliaj elpensaĵoj kaj inventaĵoj konstruis mekanikan krajonon kaj fontoplumon (en la jaro 1906), kiu laŭ li eĉ ricevis nomon – “penkalo”. Krom tio li en la jaro 1909 konstruis la unuan duseĝan aeroplanon.

Se oni mencius en la mondo la vorton “cepelino”, multaj scios pri tiu flugilo ke ĝi estas senflugila, oni scias aron da detaloj, sed maloftaj scius ke tiun flugilon elpensis Zagrebano David Schwartz, konstruisto de aerveturiloj, kies destino similas al multaj niaj samlandanoj, nome nehavinte monon lia edzino post lia morto forvendis patenton al la grafo Zepelin.

Nuntempe, kiel ankau pli frue, Zagrebo estas la kerno de la kroatia ekonomio kun 40% de BNP kun 23% de tuta kroatia industria produktado. La zagreba ekonomio tiamaniere signifas grandan financan, komercan kaj eksport - importan koncentriĝon de la tutŝtata ekonomio. Tiel ĝi respegulas kaj elradias ĉion al tuta kroata ekonomio kaj grave influas ties ŝanĝojn. Samtempe ankaŭ ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj tendencoj de Zagrebo estas ankaŭ de Kroatio kaj ĝi radias ankaŭ ekonomian allogon por deko da urboj kiuj estas situataj ene de 50 kilometra cirklo ĉirkaurondanta Zagrebon. Laŭ la bazaj indikiloj pri ekonomio de Zagrebo, videblas ke 36% da aktivaj entreprenoj kun 48% da ĉiuj enspezoj, 55% da profito, 39% enposenigitaj ricevas 46% da ĉiuj salajroj. Tia rolo kaj signifo de zagreba ekonomio tamen estas rezulto de multaj publikaj t.e. de la ŝtato kontrolitaj entreprenoj, kiel elektrikaj, naftaj, ŝoseaj, arbaraj ktp. En Zagrebo laboras ĉirkaŭ 22 mil  da entreprenoj kaj ankaŭ ĉirkaŭ 17 mil da metiistoj. En la ekonomia strukturo de la urbo laŭ enspezo 34% estas komerco kaj 30% industrio.



 
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten