La 10-a (jubilea) kongreso de kroataj esperantistoj ankoraŭfoje pruvis, ke bona semado donas bonan rikolton. Inter la 22-a kaj 24-a de junio en Koprivnica kolektiĝis bunta internacia societo: 140 kongresanoj el 14 landoj de 4 kontinentoj. Kvankam aliĝis ĉirkaŭ 180 geesperantistoj, parto el ili pro privataj aferoj ne sukcesis alvojaĝi, kaj tiel ne realiĝis la celata nombro 200. Tamen, la evento eĉ sen tio fariĝis unu el la plej gravaj Esperantaj aranĝoj en Eŭropo.
Kroataj kongresoj sian fizionomion ricevis pasintjare, kaj la tradicia divido al labora, kultura kaj turisma programoj ripetiĝis ankau ĉi-jare. Kroata Esperanto-Ligo komisiis per kontrakto la organizajn laborojn al Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kiu havigis la aŭspicion de urbaj kaj regionaj aŭtoritatoj kaj de pluraj sponsoroj.
Enkadre de la vendreda programo okazis la jarkunveno de KEL, kiu pridiskutis plurajn problemojn de sia funkciado, kaj kiu daŭris pli ol 6 horojn (duoble ol planite)! Tio kaŭzis malfruiĝon aŭ neokazigon de kelkaj prelegoj. Okazis la planita vizito al Muzeo de nutrado (fondita de la nutraĵindustrio "Podravka") kaj la koncerto de itala kantisto Manŭel. La programo finiĝis per projekciado de fotoj kaj per renkontiĝo de esperantistoj laborbrigadanoj, kiuj por tiu okazo kolektiĝis post pli ol 50 jaroj!
Malgraŭ la organizaj problemoj tre evidentaj vendrede, la sabata programo pli-malpli glate funkciis. En la solenaĵo okazinta en la koncertejo “Domoljub” (al esperantistoj konata el la historio kiel okazejo de la 7-a kongreso de jugoslaviaj esperantistoj en 1934) parolis la anstataŭanto de la departementestro Ivan Pal kaj tre inspire ankaŭ la konsilistino de la urbestrino Helena Hećimović. La himnojn kaj alian kant- kaj folkloran programon prezentis Kulturarta societo “Koprivnica”, kabaredis Saša Pilipović kaj koncertis Neven Mrzlečki. Omaĝitaj estis Vida Jerman (la Esperanta aktorino) kaj Đuro Rašan (la Esperanta poeto).
Béla Kovacs, la speciala sendito de la urbestro de la hungara urbo Kaposvár Károly Szita, alportis leteron de sia urbestro al la ĝemelurba urbestrino de Koprivnica Vesna Želježnjak.
La komuna sabata tagmanĝo por la kongresanoj okazis en la Hotelo “Podravina”, kie ankaŭ loĝis la kongresanaro. Post la tagmanĝo sekvis la riĉprograma kongresa ekskurso. Kunlabore kun la Komunumo Koprivnički Bregi, en tiu vilaĝo estis inaŭgurita nova ZEO: la memortabulo al Ilija Puhalo, la pioniro de Esperanto en la regiono de Podravino, kaj aparte grava persono el la historio de la fervojista esperantista organizaĵo. Pro tio en la inaŭguro, krom la vicprezidanto de KEL Radenko Milošević, parolis ankaŭ István Gulyás, la reprezentanto de IFEF, kaj Marica Brletić nome de zagrebaj fervojistoj-esperantistoj. La memortabulon malkovris kune Darko Sobota, la reprezentanto de la komunuma konsilio, kaj Josip Pleadin nome de Dokumenta Esperanto-Centro, kiu iniciatis la starigon de la memortabulo.
Dum la ekskurso estis vizitita ankaŭ la lulilo de kroata naiva arto, la vilaĝo Hlebine, kaj antaŭ noktomezo la kongresanoj spektis spektaklan teatraĵon en Đurđevac - la faman “Legendon pri Kokoj” sur la ekstera scenejo kun posta piroteknika spektaklo.
La kongresa dimanĉo pasis pli leĝera en sinbanado en la urbaj naĝbasenoj kaj en la agrabla pikniko en vinberejo por kvardeko da plej obstinaj kongresanoj.
Por la 11-a kongreso sian kandidatiĝon dumkongrese prezentis komune la Esperanto-societoj Sisak kaj Petrinja. Okaze de la 125-a datreveno de Esperanto, en la Biblioteko kaj legejo “Fran Galović” okazis ekspozicio pri Esperanto, kaj Kroata poŝto uzis specialan poŝtan stampon la 23-an de junio. Filatelista societo Koprivnica eldonis specialan filatelan koverton.
La kongresanoj disiĝis ne per adiaŭo, sed per "ĝis la revido en la 11-a".
El la postkongresaj aranĝoj ni menciu la prelegon "Brazilo - koninda lando", kiun en tri kroataj urboj prezentis la brazila geedza paro Menegasso.
Pri la riĉa junia semajno raportis pluraj gazetoj, retejoj, radio-stacioj kaj televidaj kanaloj.
Foto: Siniša Milašinović
|