La geedzoj Menegasso el Brazilo prelegis en Kroatio |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
06/08/2012 |
Sian ĉi-someran eŭropan vojaĝon Gilberto Menegasso kaj lia edzino Aparecida Mandarini Rodrigues Menegasso el São Carlos (Brazilo) pasigis parte ankaŭ en Kroatio. De la 22-a ĝis la 24-a de junio ili partoprenis la 10-an kongreson de kroataj esperantistoj en Koprivnica, kaj post la kongreso, la 26-an de junio, ili estis akceptitaj de la urbestro de Bjelovar s-ro Antun Korušec. Samtage ili prezentis en Esperanto (kun simultana traduko) la prelegon “Brazilo - koninda lando” en la Popola biblioteko “Petar Preradović” en Bjelovar. Tagon poste ili faris ekskurson en Lonjsko polje kaj la cikonia vilaĝo Čigoč, kaj okazigis la saman prelegon en la Popola biblioteko kaj legejo “Vlado Gotovac” en Sisak kaj en Kroata domo en Petrinja.
La kunorganizantoj de ilia vojaĝo kaj la prelegoj estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, kaj Esperanto-societoj de Bjelovar, Sisak kaj Petrinja.
La gastadon de la geedzoj Menegasso en Kroatio salutis per sia letero ankaŭ la brazila ambasadoro en Zagrebo, s-ro Luiz Fernando G. de Athayde.
Legu ankaŭ kroatlingvajn informojn:
http://www.bjelovar.hr/vijesti/esperanto-prijem-gosti-gradonacelnik-kongres-esperantista/
http://www.sisak.hr/clanak_/14523/program-sisacke-knjiznice
|
Komentarioj
RSS kanalo por komentarioj al ĉi artikolo