Lumdiske eldonita koncerto de Neven Mrzlečki |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
06/08/2012 |
Kiel kromprodukton de la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj, Dokumenta Esperanto-Centro eldonis lumdiskon kun komplete filmita koncerto de Neven Mrzlečki, okazinta la 23-an de junio 2012.
Neven estas ofta gasto de Esperantaj aranĝoj, sed ĝis nun malofte oni registris liajn koncertojn. Jen unu el tiaj registraĵoj por via ĉiutaga hejma ĝuado aŭ por prezentado al viaj kursanoj aŭ societanoj!
La repertuaro de la koncerto estas parte jam konata, sed grandparte tute nova, preparita por la 10-a kongreso kaj unuafoje prezentita en Koprivnica.
Prezo: 70,00 kunaoj / 9,60 eŭroj
Mendu ĉe la eldoninto:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
|