Spomenka Štimec gastprelegis pri Tibor Sekelj |
|
|
|
Verkita de Krunoslav Puškar |
09/08/2012 |
Ĉu vi scias kiu estis Tibor Sekelj!? Membrojn de la novefondita Esperanto-societo ''Estonteco'' Križevci estis demandinta ĝuste tiun demandon kaj sukcese respondis ĝin profesorino Spomenka Štimec la 3-an de aŭgusto 2012, en la Urba Biblioteko ''Franjo Marković''. Per la informimpresa prelego pri unu el la plej interesaj kaj signiforiĉaj esperantistoj, s-ino Štimec solene malfermis la unuan prelegoĉenon en la freŝe refondita Esperanto-societo.
Oni ne bezonas diri ke pri la konata esperantisto, ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj humanisto entuziasmiĝis ĉiuj gastoj, inkluzive kelkaj neesperantistoj, ekz. Ratko Matić, redaktoro kaj gvidanto de la konata radioelsendo "Ne detruu miajn cirklojn (Ne dirajte mi krugove)", kiu estas elsendata jam preskaŭ 20 jarojn (ekde 1993). Li surbendigis la tutan prelegon de Spomenka Štimec kaj tiamaniere eternigis ambaŭ eminentulojn kaj la agadkomencon de la refondita ''Estonteco''.
|
Komentarioj
Dum multaj jaroj min tiklis io alia. En la jaro 1909 pasis centjariĝo post la naskiĝo de unu inter la plej grandaj mondaj esperantistoj prof.d-ro Ivo Lapena, poete nomigita kiel “de nia monto –(kroatia) folio”. Ŝajnas al mi ke pri li estas preskaŭ ia komplota prisilento. Neniam li estis honorigita kiel la “ honora prezidanto” de UEA. Nur(!) mencii(a)ta li estis en la jarlibro(j) de UEA kiel “estrarano de UEA per kies laboro estis akceptita rezolucio pri Esperanto far’ de UNESKO en la j. 1954.” Preterirado de lia grandega laboro, kaj prisilento, lin kiu estis la plej bona kaj bela parolinto-oratoro de Esperanto, kroatie-deven, daŭrigas ankaŭ en Kroatio. Famaj verkistoj kaj prelegintoj – esperantistoj el Kroatio ne prelegas pri li! Kialo?
Eble la kialo estas lia konstanta batalo por la neutraleco de la lingvo interancia? Eble ĉar oni imputis al li “diktatorecon kaj personecan kulton“? Eble, eble...Sed se oni faras matematik-ekonomie finkalkulon de lia aldono al la E-movado monda, oni faru tion, sed oni prelegu kaj diskutu!
RSS kanalo por komentarioj al ĉi artikolo