Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Spomenka Štimec gastprelegis pri Tibor Sekelj
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Spomenka Štimec gastprelegis pri Tibor Sekelj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Krunoslav Puškar   
09/08/2012
 Spomenkaprelegas.jpg

Ĉu vi scias kiu estis Tibor Sekelj!? Membrojn de la novefondita Esperanto-societo ''Estonteco'' Križevci estis demandinta ĝuste tiun demandon kaj sukcese respondis ĝin profesorino Spomenka Štimec la 3-an de aŭgusto 2012, en la Urba Biblioteko ''Franjo Marković''. Per la informimpresa prelego pri unu el la plej interesaj kaj signiforiĉaj esperantistoj, s-ino Štimec solene malfermis la unuan prelegoĉenon en la freŝe refondita Esperanto-societo.

Oni ne bezonas diri ke pri la konata esperantisto, ĵurnalisto, esploristo, verkisto, juristo kaj humanisto entuziasmiĝis ĉiuj gastoj, inkluzive kelkaj neesperantistoj, ekz. Ratko Matić, redaktoro kaj gvidanto de la konata radioelsendo "Ne detruu miajn cirklojn (Ne dirajte mi krugove)", kiu estas elsendata jam preskaŭ 20 jarojn (ekde 1993). Li surbendigis la tutan prelegon de Spomenka Štimec kaj tiamaniere eternigis ambaŭ eminentulojn kaj la agadkomencon de la refondita ''Estonteco''.

 

Komentarioj  

 
0 #1 Radenko Milošević 16-08-2012 14:18
La teksto pri la prelego pri Tibor Sekelj komencis per la demando: Ĉu vi scias kiu li estis? Vere impona esperantiso estis Sekelj. Kiam mi komencis lerni kaj uzi Esperanton, antaŭ pli ol duono da jarcento en la societo “Naturamiko”, mi legis la libron de li : “Tempesto super Akonkagvo”. Verko kiu por mi kiel montgrimpanto kaj alpinisto estis impona. Jes, sed…

Dum multaj jaroj min tiklis io alia. En la jaro 1909 pasis centjariĝo post la naskiĝo de unu inter la plej grandaj mondaj esperantistoj prof.d-ro Ivo Lapena, poete nomigita kiel “de nia monto –(kroatia) folio”. Ŝajnas al mi ke pri li estas preskaŭ ia komplota prisilento. Neniam li estis honorigita kiel la “ honora prezidanto” de UEA. Nur(!) mencii(a)ta li estis en la jarlibro(j) de UEA kiel “estrarano de UEA per kies laboro estis akceptita rezolucio pri Esperanto far’ de UNESKO en la j. 1954.” Preterirado de lia grandega laboro, kaj prisilento, lin kiu estis la plej bona kaj bela parolinto-oratoro de Esperanto, kroatie-deven, daŭrigas ankaŭ en Kroatio. Famaj verkistoj kaj prelegintoj – esperantistoj el Kroatio ne prelegas pri li! Kialo?

Eble la kialo estas lia konstanta batalo por la neutraleco de la lingvo interancia? Eble ĉar oni imputis al li “diktatorecon kaj personecan kulton“? Eble, eble...Sed se oni faras matematik-ekonomie finkalkulon de lia aldono al la E-movado monda, oni faru tion, sed oni prelegu kaj diskutu!
Citaĵo
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten