Ekde la 14-an de julio 2012, en Križevci Esperanto estas ankaŭ ''oficiale'' parolata! Tiun daton en la Urba Biblioteko ''Franjo Marković'' en Križevci refondiĝis Esperanto-societo ''Estonteco'', daŭriganto de la samnoma societo, kiu aktivis en la 1980-aj jaroj.
Retrorigarde, la refondo montriĝis kiel logika sinsekvo de okazintaĵoj dum la tri lastaj jaroj, kiam la kvin escepte vizititajn Esperanto-laborejojn vizitis ĉirkaŭ 80 diversaĝaj personoj, ravitaj de la facileco, simpleco kaj ideo de Esperanto. La refondkunveno partoprenis 15 partoprenintoj de unu el la kvin laborejoj kaj ĉeestis ankaŭ membroj de Bjelovara Esperantista Societo kaj Josip Pleadin el Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac.
Akcentindas ke la kunvenon partoprenis ankaŭ Dunja Šverko (Čkonjević), kunfondinto de la unua societo el la 1980-aj jaroj, kiu esprimis sian plezuron okaze de la refondo. La prezidanto de la refondita societo estas Krunoslav Puškar, la sekretariino Ana Bratić (gimnazia abituriento), kaj kasistino Petra Kačarovski (juna profesorino pri biologio kaj kemio).
Estas grave elstarigi ke, krom la ''Estonteco"-societoj, Križevci ne havis pli intensan kaj longperiodan Esperanto-agadon, male al aliaj urboj en Kroatio. Sed, la urbon trapasis kelkaj Esperanto-eminentuloj, ekzemple la konata kroata kemiisto Vladimir Njegovan, la profesoroj Josip Velebit kaj Milivoj Lozovina, kaj la Esperanto-veterano Rudolf Ljubić.
Koncerne la ĉefajn celojn de la nuntempa societo, menciindas Esperanto-informado en la urbo, kunlaboro kun aliaj societoj en Kroatio kaj en eksterlando, precipe en la najbaraj regionoj, organizado de renkontiĝoj, kuna vizitado al eksterlandaj renkontiĝoj kaj kultura interŝanĝo, ĉio celanta ke Esperanto finfine enradikiĝu en la urbo. La logoo de la societo estas verdkolora suno samtempe simbolanta estontecon kaj esperon.
|
Komentarioj
RSS kanalo por komentarioj al ĉi artikolo