Karaj amikoj, kun entuziasmo kaj ghojego mi trovas tiun okazon por saluti vin. Ppermesu al mi sin prezenti. Mi estas Honoré, edzighis loghanta en orienta provinco Kivu/Demokratia Respubliko Kongo. Mia edzino Anita 27 jaragha,estas kudromashinistino en laborejo. Ni estas ghojegaj korespondi kun vi. Ni pretas intershanghadi poshtmarkojn,fotajhojn… Mi mem ne havas laboron nun, antaue mi laboris en shtatoficejo de minadoj kaj geologio. Bedaurinde nia konga registaro neniam zorgis pri ni. Ghi ne volis konatighi kun novuloj en shtata servo. Ghi ne volas salajri laborantojn, tiuj kiuj gajnas estas ministroj, prezidanto, naciaj deputitoj, medicinaj doktoroj…
Mi intencas kunlabori kun vi por ke ni kreu fortan amikecon internacian. Dank’al Esperanto ni povas krei internacian amikecon, ighi en familia rondo.Mi esperantighis de 2004 kiam mi finstudis tutan programon de e-kurso, fine mi akiris e-diplomon. En 2005 mi ighis individua ano de UEA ghis nun. En 2009 mi ighis prezidanto de Verda Stelano Klubo (VSK) en nia teritorio Rutshuru ghis nun. Mi intencas krei Esperanto-centron en orienta provinco Kivu, precize en Rutshuru centro.
Mi esperas ke post la milito en orienta regiono Kivu estos tiu starigo pri la paco kaj unuigho. En tiu e-centro estos diversaj projektoj (hotelo,lernejo,gastejo,publika sekretario). Aldone mi interesighas pri la naturo, promenado, familio,legado pri nia lingvo internacia Esperanto;muziko, fiziko. Mi volas scii pri via vivo,laboro, moroj, lando ktp. Mi ofte poshtas leterojn en alia lando - Ugando, char en nia loko ne ekzistas plu poshtoficejo.
Mi deziras al vi bonan sanon kaj legadon !
Frate via Honoré Sebuhoro
Honoré SEBUHORO
EGLISE CEBCE REMERA.
PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
Rete:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Tel: 00243 99 78 52 933
Uea-kodo: hose-t
Fotografija puta iz Goma u Rutshuru: http://blogs.ushmm.org/WorldIsWitness/updates/2008/12/
|