La Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Hartz |
|
|
|
Verkita de Zlatko Hinšt |
18/09/2012 |
La Internacia Fervojista Kongreso en Herzberg am Hartz (Germanio) okazis inter la 19-a kaj la 25-a de majo 2012 kiun partoprenis 160 fervojistojn kaj aliaj partoprenantojn el 24 landoj.
Dum kongreso okazis nepublika kunveno kun diskutoj pri problemoj en Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kun ĉesto de oficialaj delegitoj, t.n. komitatanoj kiel landasociaj reprezentantoj kaj honoraj membroj de IFEF. Poste sekvis publika jarkunveno kiu estas malfermata krom oficialaj decidaprobantoj al aliaj interesuloj. Enkadre de Faka komisiono konsistanta el du sekcioj okazis fakprelegoj kaj diskutoj pri fervojaj fakterminoj. Fakprelegoj estis organizitaj de Fake aplika Sekcio (pri tunelo inter Germanio kaj Danio, konstruado de nova stacidomo kaj fervoja nodo en Stuttgart akcentinte ekologiajn konsekvencojn, edukado de trafikistoj en Trafika teknika fakultato en Pardubice, pri vivo kaj laboro de Joachim Giessner kiel longjara prezidinto de IFEF.
Dum kongreso estis malfermita monumento al memoro de nia forpasinta kolego Giessner ĉe herzberga stacidomo. Enkadre de fakaj prelegoj okazigis temon sub titolo „Datrevenoj de elstaraj esperantistoj en Kroatio en la jaro 2012“ (jariĝoj okaze de jubileaj jaroj de la naskiĝo kaj la morto). Laboron de Terminologia Sekcio gvidanta (kaj gvidinta dum la Kongreso) de d-ro Heinz Hoffmann prezentas konsiderado de multaj terminproponoj kaj post tio aprobo de pritraktitaj solvoj. Dommastroj prezentis filmon pri la 150-jariĝo de germanaj fervojoj (1835-2010).
Bonajn impresojn de kongresanoj estis el ekskursoj en kaj tra nacia parko Hartz (monto kaj lokoj en koncerna regio de Sudharco kaj vizito al urbo Göttingen). Dum kongreso unu parto de programo estis amuzo kaj kulturo (ĉijare tio estis nacia loka folkloro, du kantistoj ktp).
Sekvontan kongreson preparos francaj fervojistoj-esperantistoj apud / en Bordozo (Bordeaux) inter la 7-a kaj la14-a de majo 2013.
|