La Esperanto-societoj “Sisak” el Sisak, “Viktor Mihovilić” el Karlovac, “Mondo paca” el Velika Gorica kaj “Petrinja” el Petrinja, estis organizantoj de la 4-a esperantista boatado sur la rivero Kupa (en Kroatio), kiu okazis de la 31-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2012.
La menciitaj kvar societoj, krom per la ideo de Esperanto, estas interligitaj ankaŭ per la rivero Kupa, kiu fluas tra la tri kroatiaj departementoj, en kiuj la societoj aktivas.
“La boatado estas anoncita al la Havena kontrolo en Sisak, kiu aprobis ĝin. La kroata montara savservo (HGSS), kun siaj filioj en Karlovac kaj Novska, akompanis la boatantojn per siaj teamoj en aŭtomobilo kaj en aparta boato” - akcentas la iniciatinto kaj la ĉefa organizanto de la aranĝo Srećko Radulović, la vicprezidanto de la Esperanto-societo “Sisak”.
La boatado okazis en tradiciaj boatoj trafikantaj sur Kupa, kaj la aranĝon partoprenis 31 personoj en 7 boatoj, kiuj navigis inter Karlovac kaj Sisak (130 km) en 5 vojpartoj, bivakante en la naturo sur bordoj de la rivero.
En la Esperanto-societo “Sisak” oni ne kaŝas la kontenton, ĉar la aranĝo fariĝis tradicia, kaj jam komenciĝis la preparoj por la 5-a boatado, okazonta sekvontjare. Partopreno de eksterlandaj esperantistoj estas dezirinda, kaj interesiĝantoj kontaktu kun:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Sur la foto: Srećko Radulović (la unua de dekstre) en la Gazetara konferenco anoncanta la starton de la boatado.
|