La 10-a renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
21/09/2012 |
En la bieno de Spomenka Štimec en Hrašćina, la 15-an de septembro okazis la dekan fojon la Renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj. La ĉi-jara temo estis “Cent jaroj de Tibor Sekelj (1912-2012).
La programo komenciĝis per la tradicia pikniko je la 13h00, post kio Kaja Farszky per sia muzika prezentado enkondukis la ĉeestintojn en la teman programon. Sekvis la projekciado de malnova televida filmo pri Tibor Sekelj. La heredaĵon de Tibor en sia prelego prezentis lia edzino Erzsébet Sekelj el Szeged, kaj pri lia poezio parolis Zlatoje Martinov el Beogrado. La problemojn en la tradukado de la plej populara verko de Tibor “Kumeŭaŭa - la filo de la ĝangalo” en la francan parolis la tradukistino A. Jaucions, kaj ĉapitrojn el la kroata traduko legis aktoro Ivan Ožegović. La libron “Sonĝoj kaj ombroj” de Zdravko Seleš al la publiko rekomendis Zlatoje Martinov, kaj ekde la 18h00 koncertis Neven Mrzlečki.
La renkontiĝon partoprenis proksimume 50 personoj kaj la Kroata televido sendis specialan televidan skipon, kies raporto pri la aranĝo estis elsendita en la unua programo de la Kroata televido, enkadre de la matena programo “Dobro jutro Hrvatska” la 20-an de septembro.
|