Refondita Esperanto-societo “La Espero” en Kutina |
|
|
|
Verkita de Srećko Radulović |
28/09/2012 |
La 27-an de septembro 2012 en Kutina estis refondita Esperanto-societo “La Espero”. La refondan kunvenon, kiu okazis en la loka Kulturcentro, partoprenis 8 personoj. Akceptitaj estis la statuto kaj la laborprogramo por 2013, kaj elektita la estraro. Por prezidanto de la societo estis elektita Milan Perić, por vicprezidanto Mirjana Varat, por sekretario Nikolina Pejda-Starčić, kaj la ceteraj membroj de la Adminsitra komitato estas Goran Lakotić kaj Krešimir Rastovac.
La fondinto de la origina societo “La Espero”, kies tradiciojn daŭrigos la aktuale refondita societo, estis Milan Rastovac, en la refonda kunveno honorigita per titolo de honora societano. La ĉeestitojn salutis Nataša Dorosulić, la prezidantino de Esperanto-societo “Sisak”, kiu iniciatis la renovigon de la societo en Kutina. Ĉi-okaze ŝi transdonis al la novelektita prezidanto Milan Perić la monsubtenon de 500 kunaoj, por kovro de administraj kostoj pagendaj en la proceso de registrado.
La kunvenon skribe salutis reprezentantoj de Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo, de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac (kiu donacis al la societo lernolibron de Esperanto) kaj de Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj (kiu donacis al la societo 10 numerojn de sia gazeto “Zagreba esperantisto”).
|