Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo arrow Artikoloj arrow Okazis 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Okazis 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Adem Jakupović   
02/10/2012
serbiajesperantistoj.jpg
La 5-a kongreso de serbiaj esperantistoj okazis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro en Beogrado en la ejo, en kiu  kutime kunvenas Esperanto-societo “Nova sento”. Partoprenis nur kvardeko da esperantistoj el Serbio kaj unu samideano el Bruselo.

La ĉefa temo de la kongreso estis centjariĝo de naskiĝo de Tibor Sekelj. Diversajn referaĵojn pri lia vivo kaj agado por Esperanto verkis ĉefe membroj de novfondita E-societo „Nova sento“. Ĉiuj referaĵoj estas publikigitaj en la kongresa numero de „Beograda verda stelo“.

Kadre de la kongreso oni iniciatis refondon de Serbia Esperanto-Ligo, kiu ne sukcesis reregistriĝi laŭ la nova leĝo kaj jam pli ol unu jaron ĝi leĝe ne ekzistas. Oficiale la fondkunveno okazis la 20-an de septembro. Oni elektis la estontan estraron (“estontan”, ĉar la ligo ankoraŭ ne estas registrita): prezidanton (Adem Jakupović), vicprezidanton (Radojica Petrović) kaj ankoraŭ tri membrojn de la estraro (Tereza Kapista, Nedeljka Ložajić kaj Ana Pigl). Estis elektita ankaŭ la kontrolkomitato (tri membroj: Miodrag Stojanović, Dragica Milanović kaj Velibor Simović).

Dum la kongreso oni ĝuis ankaŭ perŝipan trarigardon de Beogrado kaj du komunajn vespermanĝojn. Malgraŭ malmultnombra partoprenantaro, oni povas konstati, ke la kongreso tute sukcesis.

 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten