Foiro de asocioj en Karlovac |
|
|
|
Verkita de Sanja Damjanić |
02/10/2012 |
Inter la 28-a kaj la 30-a de septembro 2012 en Karlovac okazis la tradicia, 4-a Foiro de asocioj (kroatlingve konata per sia mallongigo SUK 2012). La Foiron organizis Urbo Karlovac, kaj la plenumorganizanto estis Asocio Carpe Diem. Krom la Urbo mem, la Foiron finance subtenis pluraj firmaoj kaj institucioj.
La Foiro celas diskonigi la laboron de multnombraj civitanaj asocioj funkciantaj en la urbo, el kiuj al la ĉi-jara Foiro aliĝis sesdeko da ili. Publika prezento de ilia funkciado kaj varbado por siaj aktivecoj kaj membiĝo, celis ankaŭ al ekstera publiko montri la atingojn de civila socio en la urbo.
La ĉefa foira tago estis sabato, la 29-an de septembro, dum kiu ekde la 9h00 matene, en la ĉefa urba promenejo (Promenejo de d-ro Franjo Tuđman) lokiĝis multaj standoj. En la Foiro jam kutime partoprenas ankaŭ Udruga za esperanto “Viktor Mihovilić” el Karlovac, kies prezidantino Sanja Damjanić deĵoris ĉe la stando.
|