Zamenhofa tago 2012 festota en Bjelovar |
|
|
|
Verkita de Franjo Forjan |
07/10/2012 |
Laŭ la decido de la Estraro de Bjelovara Esperantista Societo, konfirmita en la kunsido okazinta la 5-an de oktobro 2012, la regiona festado de Zamenhofa tago 2012 okazos en Bjelovar. Kunaranĝantoj estas Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo "Estonteco" el Križevci. Bonvenaj estas esperantistoj ankaŭ el aliaj kroatiaj societoj, kiuj estas petataj proponi ankaŭ siajn programerojn por la festa programo. Eksterlandaj esperantistoj troviĝantaj decembre en Kroatio, ĝojigos nin per sia vizito! Pliaj detaloj ĉe:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
Antaŭ nelonge, Bjelovara Esperantista Societo aliĝis al granda ipernity-familio de esperantistoj, malferminte sian retejon: http://www.ipernity.com/home/250888. Ekde sia (re)fondiĝo en 2011, Bjelovara Esperantista Societo en sia laborplano notis ankaŭ aktivecojn en interreto, kio per instalo de la retejo realiĝas. Bonvenas viaj vizitoj kaj komentoj, respektive via kunlaboro kun nia societo, ĉu en la retejo, ĉu rekte per kontakto kun ni:
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin
.
|