La 15-a studjaro ĉe la Interlingvistikaj Studoj en Poznano |
|
|
|
Verkita de Ilona Koutny |
18/10/2012 |
Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano (Pollando) komenciĝis la 15-a studjaro: la dua studjaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).
Kiel kutime okazis 4 kursoj: Vera Barandovská analizis kun la grupanoj la pli novajn planlingvajn projektojn enkadre de la interlingvistika kurso. Al la elstara kaj sindediĉa interlingvistino la grupo gratulis pro ŝia jubileo. István Ertl (redaktoro de "Beletra Almanako") prezentis la verkistojn kaj verkojn de la literaturo de la 3-a periodo. Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupiĝis pri Esperanta sintakso.
Post la merkredaj ekzamenoj dum la komuna vespero kelkaj prezentis propran aŭ tradukitan verkon.
Semajnfine kiel kutime okazis la kultura renkontiĝo Arkones (jam la 28-a!), al kiu kontribuis la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Ivan Colling (BR) kiu diskutis la rolon kaj influon de Kartezio, Guilherme Jardim (BR) per prezento de Brazilo, Mirejo Grosjean (CH) interese traktis Afrikon, kie ŝi regule agas kaj Anina Stecay legis sian krimnovelon. Same la ĉeestantaj instruistoj kontribuis: Zbigniew Galor traktis kulturan ekskludon, István Ertl raportis pri Beletra Almanako kaj Ilona Koutny prelegis pri (ne)eŭropeco de Esperanto.
Ni ĉiuj povis ĝui la aliajn abundajn kaj interesajn programojn.
|