Atestiloj por Esperanto-lernantoj en Križevci |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
23/10/2012 |
La novfondita Esperanto-societo "Estonteco" en Križevci, kontribuis al Monato de kroata libro per propraj programoj. La 15-an de oktobro en Kroata domo en Križevci ĝi okazigis prelegon kaj ekspozicieton pri "Josip Velebit - la grava kroata esperantisto", kiujn preparis la estrino de Biblioteko kaj legejo el Vrbovec, profesorino Nada Kušić. Per tiuj programoj estis omaĝita la fama kroata esperantisto Josip Velebit, okaze de la 100-jara naskiĝdatreveno. En la solenaĵo partoprenis ankaŭ Judita Rey Hudeček, la prezidantino de Kroata Esperanto-Ligo.
Ŝi helpis disdoni atestilojn al partoprenintoj de la somera laborejo "Esperanto kaj lingva egaleco", kiun en la biblioteko "Franjo Marković"" en Križevci julie gvidis profesoro Krunoslav Puškar.
|