Mortis la aŭtoro de “Wakajtapu” |
|
|
|
Verkita de Radenko Milošević |
29/10/2012 |
Joža Horvat, la fama kroata verkisto, forpasis en Zagrebo la 26-an de oktobro 2012 en sia 98-a vivojaro.
Li naskiĝis en 1915 en Kotoriba, kaj en sia riĉa verkista kariero li verkis romanojn, dramojn, rakontojn, filmscenarojn, artikolojn kaj radiodramojn. Liaj verkoj estis tradukitaj al multaj lingvoj, inkluzive Esperanton.
Li plurfoje gastis inter esperantistoj, kaj lia romano “Wakajtapu” (pere de la Esperanta traduko de Zlatko Tišljar), estis tradukita ankaŭ en la ĉinan kaj bengalan.
|