Libro pri matematiko prezentota en "Interliber" |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
12/11/2012 |
Davor Klobučar, diplomita profesoro pri matematiko el Osijek, vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, prezentos sian libron "Matematika naša svagdašnja" (Matematiko nia ĉiutaga) dum la 35-a zagreb librofoiro "Interliber".
La libroprezento okazos sabaton, la 17-an de novembro 2012, je la 17h00 en la pavilono 6 de la Zagreba foiro. Temas pri 730-paĝa libro eldonita de la zagreba eldonisto "Elemental", interesa kombinaĵo de la populara kaj serioza matematikoj.
Unuamomente imagita kiel libro por mezlernejanoj kiuj komencis varti intereson pri matematiko, ĝi estas interesa ankaŭ al studentoj (de teknikaj fakultatoj kaj de matematiko mem), al instruistoj de matematiko en elementaj kaj mezlernejoj, inĝenieroj kaj hobiuloj.
|
Komentarioj
Gloron al s-ro Josip Pleadin! Jen la ekzemplo de la kerno de la kristanismo kaj homaranismo.
Nome, skribi pri la estonta libro pri matematiko de tiu ĉi aŭtoro ĝuste far' de s-ro Pleadin spegulas grandecon de lia esperantismo kaj de lia bonanimo. Por homoj kiuj ne konas la aferon, mi citos parton el dek ordonoj el la Sankta Biblio: „Ne atestu false kontraŭ proksimulo via.“ La aŭtoro, homo kiu tiom multe fiparolis kaj atakadis la homon kiu verkis pri estonta prezento de la libro, devus surgenuiĝi antaŭ la verkinto. Mi povas klarigi aldone, ke ankaŭ mi provis averti la aŭtoron, ke Josip ordigis liajn tri librojn kaj eĉ mi akceptis la propono de Josip ke la tekstoj el Japanio estu presitaj en la gazeto „Zagreba esperantisto“. Do, ankoraŭfoje la atakoj de la aŭtoro(!) kontraŭ Josip estis kaj estas tute malveraj kaj neakcepteblaj.
RSS kanalo por komentarioj al ĉi artikolo