La katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo |
|
|
|
Verkita de Libera Folio |
12/11/2012 |
Internacia Esperanto-Instituto en Hago, IEI, nuligas sian financan subtenon al la Katedro pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Por eviti nuligon de la tuta katedro, Universala Esperanto-Asocio transprenas la respondecon. La jara kosto estas minimume 20.000 eŭroj, sed el tiu sumo la landa asocio de UEA en Nederlando promesis pagi parton. Kiel sekvan kuratoron de la katedro UEA elektis Nikola Rašić. Mankas informo pri la kialo de la decido de IEI ne plu sponsori la katedron.
Fotografaĵo: La biblioteko de la universitato
Kompleta artikolo ĉe:
http://www.liberafolio.org/2012/la-amsterdama-katedro-perdas-la-subtenon-de-iei
Fotografaĵo:
http://www.liberafolio.org/2012/la-amsterdama-katedro-perdas-la-subtenon-de-iei/image/image_view_fullscreen
|