Verkita de Josip Pleadin |
11/12/2012 |
La 15-an de decembro okazos regiona solenado de Zamenhofa tago en Bjelovar, kunorganizata de Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo “Estonteco” el Križevci. Tiuokaze, en la Popola biblioteko “Petar Preradović” en Bjelovar, inter la 8-a kaj 15-a de decembro, estas organizitaj tri ekspozicioj: 1) Fotoekspozicio de Ivica Šćepanović el Humac (insulo Brač) titolita “La vivo tra objektivo”, 2) Bildkarta ekspozicio “La mondo estas mirinda ĝardeno” kaj 3) “Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”. Tiu lasta aparte gravas por Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE), kiu estas posedanto kaj eldonanto de la revuo. Kvankam maliculoj anoncis al tiu revuo “ne pli ol du-tri numerojn”, ĝi daŭre aperadas, farante la gazetaran scenejon pli demokrata kaj absolute malferma al siaj legantoj.
|