Alvenis sume ĉirkaŭ 120 bildkartoj, kaj parton el ili prezentas komune subskribitaj gratulkartoj de pluraj societoj kaj esperantistaj grupoj. La tria ekspozicio prezentis 20 numerojn de “Zagreba Esperantisto”, Esperanto-revuo kiu sian jubilean numeron eldonis nelonge antaŭ la Zamenhofa tago. Ĉiuj ekspozicioj estis malfermitaj inter la 7-a kaj 17-a de decembro, kaj la 15-an de decembro vizitis ilin kvindeko da esperantistoj. La vizitintojn salutis la direktoro de la Biblioteko Marinko Iličić kaj la urbestro de Bjelovar Antun Korušec. La tuta grupo faris komunan foton ĉe la pavilono en la urba parko. Post tio la vizitintoj direktiĝis piede al la ejo de Ĉeĥa komunumo, kie okazis kultura kaj distra programo.
La kulturan programon partoprenis ĉirkaŭ 80 geesperantistoj el la regiono, grupo de fervojistoj-esperantistoj el Zagrebo, kaj gastoj el aliaj kroataj urboj. La partoprenintojn salutis Franjo Forjan, la prezidanto de la Bjelovara Esperantista Societo. En la kulura programo estis ludita Esperanta himno, impresan recitadon de Zamenhofa poemo “Al la fratoj” en la kroata traduko de Nikola Bubalo prezentis lernantoj de Buroteknika kaj ekonomika lernejo el Bjelovar, estis projekciita filmo de Sam Green “The Universal Language”, recitita poemtraduko de konata bjelovara poeto (cetere esperantisto) Željko Sabol, la poemo de Tibor Sekelj “La sango min pelas” kaj prezentita libro de Zdravko Seleš “Sonĝoj kaj ombroj”.
Pri la signifo de Zamenhofa tago parolis Josip Pleadin. En la muzika parto prezentiĝis la juna violonistino Vanda Dabac kaj konata kantistino Marica Hasan per prezento de kanto “Mara kolombo”, dum Vanda Dabac ankaŭ soliste ludis la muzikon de J. S. Bach. Pri la aktivecoj de UZE parolis ĝia prezidanto Radenko Milošević, kiu kune kun Josip Pleadin (la sekretario de DEC) subskribis donackontrakton inter UZE kaj DEC. Ĉiujn partoprenintojn la tradukinto Aleksandar Kocian el Osijek, donacis per libro “Božji robovi” (Sklavoj de dio), UZE per la tri lastaj numeroj de “Zagreba Esperantisto” kaj la Turisma asocio de Urbo Bjelovar per urbaj bildkartoj.
La aranĝon finance subtenis la Urbo Bjelovar (s-ro urbestro Antun Korušec), la Departemento Bjelovar-Bilogora (s-ino Dominka Pretula, estrino de la departementa fako pri agrikulturo, forstokulturo, dolĉakva fiŝado kaj ĉasado, kaj deko da aliaj sponsoroj. Por la aranĝo estis engaĝita raportistino de la gazeto "Bjelovarski list" (kiu anoncis la aranĝon en sia numero de la 13-a de decembro) kaj la programon filmis ankaŭ Kroata televido. Speciala filmisto/fotisto, engaĝita de la organizantoj, registris la tutan aranĝon. Por ĉiuj gastoj estis organizita komuna tagmanĝo, kaj kantigis kaj dancigis ilin la muzikensemblo de la Ĉeha komunumo. Estis eldonita aparta Esperanta kantareto kaj la partoprenintoj trinkis eĉ "Zamenhoftagan vinon", speciale enboteligitan por ĉi tiu aranĝo.
Pli detala raporto sekvos en la presita numero de "Zagreba Esperantisto" kiu aperos en januaro 2013, sed jam nun evidentas, ke tiu ĉi estis la plej granda kroata festado de Zamenhofa tago ekster Zagrebo en kelkaj pasintaj jardekoj.