Header Pic Header Pic
Header Pic
 
Header Pic
Header Pic  PfeilHejmo
Header Pic
Header Pic
Ĉefa menuo
Hejmo
Artikoloj
Manifesto
Babilejo
Fotoalbumo
Dosierujo
Libroservo
Retligiloj
Gastlibro
Kolofono
Serĉilo
Tema menuo
Pri Kroatio
Je hodiaŭa tago
Pri Zagrebo
Pri UZE
Aliĝilo al UZE
Statuto de UZE
Portalo de UZE
Gazeto de UZE
Malnovaj numeroj
El gazeto ZELano
Dokumenta Centro
Esperanto en Kroatio
Esperanto en la mondo
Diversaĵoj
Ensalutejo





Ĉu pasvorto perdita ?
Petojn registriĝi sendu al ni pere de Kontakto en la Ĉefa menuo!
Klaku ĉi tie por malregistriĝi
Kiu estas konektita?
Kiu estas en babilejo?

Momente neniu estas en babilejo

Uzanta menuo
Miaj uzantodatumoj
Enskribo de teksto
Enskribo de retligilo
Privataj mesaĝoj
Plej novaj artikoloj
Plej legataj artikoloj
Lastaj komentarioj

Forpasis Boriša Milićević PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Dimitrije Janičić   
04/02/2013
boris.jpgBoriša Milićević, konata serbia esperantisto, forpasis en Novi Sad la 2-an de februaro 2013.

Boriša Milićević naskiĝis la 14-an de oktobro 1931 ĉe Kuršumlija (Serbio). Li diplomitiĝis ĉe la Filologia fakultato en Beogrado. Li parolis kaj skribis en 8 (ok) fremdaj lingvoj kaj estas oficiala (ĵurinta) tradukanto de kvar fremdaj lingvoj (franca, germana, hispana kaj portugala).

Oficis en Rača, Niš, Novi Sad. La oficperiodon finis kiel konsilisto pri bankrilatoj kun eksterlando en Deviza Sektoro de Privredna banka, Novi Sad. Pensiulo ekde la 1-a de decembro 1997.

Li fariĝis esperantisto kiel studento en 1953 en Beograd. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo en Beograd. Plenumadis diversajn gravajn funkciojn en Esperanto-societoj, Vojvodina Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo.

Estis ĝenerala sekretario de TEJO-Kunvenoj (1955-1956), kaj trifoje JEL-delegito (1977-1979, 1983-1986, 1992) en UEA-Komitato, Rotterdam. Laste li estis delegito de UEA por urbo Novi Sad.

Ekde 1984 li plenumas volontule la funkcion de direktoro de Esperanto-Instituto de SEL. Li posedis C-diplomon (profesoro de Esperanto). Dum jaroj gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, estis ĵuriano de la revuo "Voĉo", Borovo en l976, kaj de Esperanto-societode  Malto por aprezo de E-tradukoj de la poemoj de Maltaj poetoj en 1989.

Kunlaboris en diversaj gazetoj ekde 1954 ĝis nun. Dum jaroj li okupiĝis pri tradukado al Esperanto kaj el Esperanto. Redaktis 4 Esperanto-kolektojn/antologiojn de Serbio, Makedonio, Kroatio, kaj Bosnio kaj Hercegovino.

Menciita laŭ la tradukaĵoj en la monda (enciklopedia) publikaĵo “Esperanto en Perspektivo” (UEA/Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo, Londono-Rotterdam, 1974).

Dum jaroj li okupiĝis pri bibliografio de Esperanto-eldonaĵoj en Jugoslavio, Serbio, Kroatio, Respubliko Serba (BkH) kaj Makedonio. Lia Propra bi(bli)ografio estas aperigita libroforme en Banja Luka en 2008.

Distingita per Medalo de Laboro fare de Prezidento de Respubliko, Ordeno por meritoj en Esperanto-movado fare de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Gajnis Oran Insignon de Serbia Kultur-kleriga Komunumo kaj Plakedon de Serbia Unuiĝo de sciencaj kaj fakaj tradukistoj, kaj aliajn rekonojn. Oficiale, aŭ koncerne Esperanton, aŭ private, li vizitis 18 landojn de Eŭropo (14), Afriko (2), Ameriko (1) kaj Azio (1).

Fonto:  edukado.net

 

Komentarioj  

 
0 #2 Radenko Milošević 04-02-2013 13:28
Okaze de la forpaso de nia samideano Boriša Miličević, mi sendis al niaj samideanoj el Serbio
la plej sincerajn kondolencojn,je mia propra nomo kaj kiel vicprezidanto de Kroatia esperanto-ligo, jene:

Ne pasis nur esperantisto, sed ankaŭ amiko kaj la plej elkore – homo!
Ni du estis ne nur esperantistoj kaj amikoj, sed ankaŭ kunlaborintoj. Post kiam mi invis lin, ke li kunlaboru en la unua tiaspeca katologo de libroekspozicio de esperanto literaturo en Kroatio, okaze al la 7-a kongreso de kroatiaj esperantistoj en la jaro 2005, li prete akceptis tion. Li preparis kaj sendis e-poŝte sub sia nomo parton laŭ la nomo: “Esperanto-bibliografio en Jugoslavio”,kiu entenis, laŭ lia teksto, “kroatiajn poemojn post la 1987 ĝis la eksiĝo de iama Jugoslavio”.

Ni esperantistoj devus pripensi, kiel omaĝi al Boriša.
Boriša vivos por ni ĉiuj esperantistoj - eterne.
Citaĵo
 
 
0 #1 Josip Pleadin 04-02-2013 12:23
Boriša estis mia kunlaboranto ekde fruaj 1980-aj jaroj. Por kroataj esperantistoj li aparte gravas, char li estis la unua kiu atentigis pri kroatoj menciitaj en la Zamenhofaj adresaroj, kaj ech faris precizan liston. Sen tio, nenia plua progreso en la esplorado de nia historio eblus. Lia aparta merito estis ankau ke li daurigis la bibliografian laboron de Marinko Gjivoje. Lastfoje ni renkontighis dum la Ronda tablo pri Tibor Sekelj okazinta pasintjare en Subotica. Tiam li artendis min en la autobusa stacidomo de Novi Sad, kaj kune kun grupo de aliaj serbiaj esperantistoj ni kunvojaghis al Subotica. Revene mi faris vojaghpauzon en Novi Sad kaj ni dum pluraj horoj interparolis pri diversaj Esperantaj temoj. Post tio li sendadis dokumentajn materialojn al Dokumenta Esperanto-Centro, kiu nun posedas lian dosieron D-0100.
Eternan gloron al nia kara Boriša, kaj al liaj familianoj profundan kondolencon!
Citaĵo
 

Aldonu komentarion


Sekurkodo
Refreŝigu

< Antaŭa   Posta >
Glagolice
Zagreba Esperantisto glagolice
Kalendaro
Oktobro 2016
Lun Mar Mer Ĵaŭ Ven Sab Dim
26 27 28 29 30 1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31 1 2 3 4 5 6
Partneroj
Hrvatski fokus
Pastor
Esperanto-sekcio de la kroatia societo pri la rusa
Manlibroj
Esperanta-kroata vortaro - Esperantsko-hrvatski rječnik 
Konciza gramatiko de Esperanto / Kratka gramatika esperanta 
Kroata-esperanta konversacia manlibro / Hrvatsko-esperantski konverzacijski priručnik 
Lernolibro de Esperanto / Udžbenik esperanta 
Zagrebo vive
webcam
Vetero en Kroatio
Zagrebo
---
Zagrebo °C | Dubrovnik °C | Loŝinj °C | Osijek °C | Pula °C | Rijeka °C | Split °C | Zadar °C
Kurzo de kunao
Hodiaŭa kurzo de kunao
22.10.2016
Meza
AUD AUD
1
5,255112
CAD CAD
1
5,198657
CZK CZK
1
0,277708
DKK DKK
1
1,008270
HUF HUF
100
2,435979
NOK NOK
1
0,837263
SEK SEK
1
0,774698
CHF CHF
1
6,920031
GBP GBP
1
8,419151
USD USD
1
6,880673
EUR EUR
1
7,500622
PLN PLN
1
1,734850
$ Elekto de valuto
= Elekto de valuto
Enketoj
En ĉi-portalo mi preferas
 
Trafoj laŭ landoj
United States flag  28% United States
Croatia/Hrvatska flag  10% Croatia/Hrvatska
Russian Federation flag  4% Russian Federation
Ukraine flag  3% Ukraine
Germany flag  3% Germany
China flag  2% China
France flag  2% France
Poland flag  1% Poland
Japan flag  1% Japan
Brazil flag  <1% Brazil
Netherlands flag  <1% Netherlands
Sweden flag  <1% Sweden
United Kingdom flag  <1% United Kingdom
Italy flag  <1% Italy
Latvia flag  <1% Latvia
Seychelles flag  <1% Seychelles
Luxembourg flag  <1% Luxembourg
Serbia flag  <1% Serbia
Romania flag  <1% Romania
Slovenia flag  <1% Slovenia
Lithuania flag  <1% Lithuania
Czech Republic flag  <1% Czech Republic
Israel flag  <1% Israel
Hungary flag  <1% Hungary
Spain flag  <1% Spain
Statistiko
Membroj: 20
Novaĵoj: 336
Ligiloj: 34
Trafoj: 4474660
RSS
RSS 1.0
RSS 2.0
ATOM 0.3
OPML
IP adreso de vizitanto
Kun ĉi tiu portalo vi estas konektita el IP adreso: 207.241.229.243
Header Pic
left unten
Design by erfurt-live.de
right unten