Zdravko Seleš premiita ĉe “Impeto” |
|
|
|
Verkita de Josip Pleadin |
05/02/2013 |
La eldonejo “Impeto” en Rusio en 2012 organizis konkurson pri literaturaj recenzoj sub la nomo "Verda Plumo". Post du-etapa voĉdonado, okaze de Zamenhofa tago, la organizanto anoncis la premiitojn. La unua premio estas aljuĝita al Vladimir Opletajev pro la recenzo “Ne nur lecionoj”, la dua premio al Jorge Camacho pro la recenzo “Malpretertempe”, kaj la tria al kroato Zdravko Seleš el Đurđevac pro la recenzo “Nova realismo de Mikaelo Bronŝtejn aŭ Eta traktato pri leganto”. Gratulojn!
|