Dimanĉon, la 10-an de februaro 2013, Bjelovara Esperantista Societo okazigis sian duan regulan jarkunvenon en la ejo de Ĉeĥa komunumo. Partoprenis dudeko da membroj kaj iliaj gastoj el Đurđevac, Kutina, Petrinja kaj Sisak, dum pluraj salutoj venis skribe. La kunvenon gvidis la societa prezidanto Franjo Forjan, kaj estis diskutitaj labora kaj financa raportoj, kaj akceptita programo por la jaro 2013. Estis konstatite, ke la Societo en tre mallonga tempo fariĝis unu el la plej aktivaj, kvankam laŭage la membraro apartenas al seniora kategorio. Ĝuste plijunigo de la membraro estas elstarigita kiel la ĉefa tasko en la estonteco.
En 2012 la societo realigis sian retpaĝaron en Ipernity, informis la lokan gazetaron (aperis 4 artikoloj en 2 lokaj gazetoj) kaj televidon (1 raporto), dum pri la societa laboro plurajn artikolojn publikigis “Revuo Esperanto”, “La ondo de Esperanto”, “Tempo” kaj aparte amplekse “Zagreba Eseprantisto”. En la 10-a kongreso de kroataj esperantistoj partoprenis 31 membroj de la societo, el kio du estis membroj de la Organiza kongresa komitato. En junio estis organizita tre sukcesa gastado de la brazila geedza paro Menagasso, kiuj prelegis pri “Brazilo - koninda lando” kaj estis tre amike akceptitaj de la urbestro Antun Korušec. Du membroj partoprenis la Verkistan renkontiĝon en Hrašćina. La Societo bone kunlaboris kun Popola biblioteko “Petar Preradović” kaj Ĉeĥa komunumo. La ĉefa dumjara programo estis organizado de Zamenhoftaga festo kun okdeko da partoprenintoj kaj pluraj programeroj, inkluzive de tri ekspozicioj.
Por 2013 la Societo akceptis ampleksan programon, el kiu ni elstarigu la centran manifestacion “Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” (en septembro, okaze de Tago de la urbo). La societo intencas organizi ekspozicion de korea pentristo-esperantisto Ho Song, gastigi la hungaran orkestron el Muziklernejo el la urbo Erd, organizi komunan festadon de Zamenhofa tago kun DEC el Đurđevac kaj Esperanto-societo “Estonteco” el Križevci, establi rilatojn kun esperantistoj en urboj kaj regionoj kun kiuj Bjelovar kaj ĝia departemento kunlaboras. Gravan atenton oni volas doni al kunlaboro kun aliaj urbaj societoj, kun Esperanto-societoj enlande kaj eksterlande, el kio oni aparte akcentis renovigon de kunlaboro kun societoj kun kiuj bjelovaranoj dum antaŭaj jardekoj intense kunlaboris: Petrinja en Kroatio kaj Prilep en Makedonio. Ili volas intensivigi esploradon de la Esperanta historio en Bjelovar, aparte kunlabore kun Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, celante publikigi tiuteman monografion. Pluraj membroj jam engaĝiĝis en komuna tradukprojekto de la verko de Tibor Sekelj “De Patagonio ĝis Alasko”. La estraro volas motivigi siajn membrojn pri perfektigo de sia lingvoscio, pri verkado de artikoloj por diversaj gazetoj. Ili volas organizite viziti esperantistojn de Kapoŝvar en Hungario kaj la 11-an kongreson de kroataj esperantistoj en Umag.
La plej granda problemo estas manko de propra societejo, kaj tio devas fariĝi unu el la plej gravaj punktoj de la programo en 2013.
|